Enkomputiligis Don HARLOW

Kari

de Eyvind JOHNSSON

elsvedigis F. SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 70-73

Plej fore ekstere situas grupo de etaj insuloj, rondaj insuloj. Nenio kreskas tie, krom la eterna fukokrono, kiu nedetrueble leviĝas kaj falas kun la tajdo. Antaŭe estas la senfina Atlanto.

Unu tagon antaŭ la Kristnaska Vespero, kelkaj fiŝistoj remis al la rifo inter la kontinento kaj la insuloj. Estis kvin, ses boatoj, en ĉiu paro da viroj. Estis duonmejlo tien sed ilin helpis la fluo.

Ili neniofaris tie kelkajn horojn, kiam ekblovis la vento. La fluo turnis sin kaj ili havis ĝian helpon hejmen, sed la vento -- orienta -- estis kontraŭ ili. Du boatoj venis hejmen sendifekte, du el ili devis fuĝi al la unua terpeco, ĉar ili ne plu havis forton, sed unu el la boatoj saviĝis, kaj oni trenis ĝin al la bordo; unu rompiĝis inter la rokoj, kiuj estas sternitaj en la oblonga fjordo, sed la viroj savis sin. Unu el la boatoj mankis kun maljuna fiŝisto kaj lia 25-jara filo.

Poste blovis la vento dum la tuta festo. Oni marŝis laŭlonge de la bordo kaj serĉis la ŝiprompitojn, sed neniu kuraĝis eksidi en boaton. Silvestronokte la vetero trankviliĝis, kaj tiam kelkaj remis al la rifo por ankrumi. Ili ne faris tion, ĉar ili kredis, ke ili trovos la kadavrojn, sed pro pli egoismaj kaŭzoj; por pli bone dormi dum la noktoj. Tie surmare ili aŭdis ilian vokon el la ondoj. Ili komprenis, ke la fluo ne forigis la kadavrojn, sed, ke ili nepre kuŝas ie proksime. Se ili estus drivintaj kun la fluo, ili ne krius. Oni kredis, ke la boato fiksiĝis ie ĉe la fundo. Sed veninte pli proksimen al la insuloj, ili aŭdis, ke de tie sonas la krio. Tie ili trovis maljunulon. Li estis loĝanta dum la tuta festo en borda kabano kaj manĝanta mitulojn, kiujn li kaptis ekstere inter la fukoj, kiam estis refluo. La boato estis tute detruita kaj la filo malaperis. Ili trovis la filon en la Lysgolfo. Li drivis dek mejlojn norden kun la fluo kaj kuŝis en la akvo tri semajnojn. Oni rekonis lin laŭ unu el liaj ŝuoj; cetere li estis preskaŭ nerekonebla. Oni opiniis, ke estas bonŝance tiel, ĉar estis vintro, tiel ke liaj restajoj ne malbonodoris tiel forte.

La insularo de tiam havas la nomon Festotagoj.

Foje, antaŭ jardeko, unu el la grandaj rapidŝipoj fundfiksiĝis tie ekstere, kiam en malbona vetero ĝi klopodis antaŭen en la fjordo. Oni metis marsignilon, stangon pentritan per nigra kaj ruĝa farboj, bone ankritan. Kiam la fiŝistoj venis tien kaj puŝe hokis moruojn, ili kutimis ligi la boaton al la marsignilo, por tiel ŝpari la ankroĵeton.

Sube ĉe la bordo, en malalta, torfkovrita dometo, loĝas maljuna virino, kies nomo estas Kari. Ŝi ne estas tiel maljuna, kiel ŝajnas esti; ŝi havas ĉirkaŭ 50 jarojn kaj vivas el la maro. Ŝia edzo dronis antaŭ 15 jaroj ĉe fiŝado en Lofoten.

Antaŭ kvin jaroj du junuloj, 17-18 jaraj, remis iun vesperon eksteren por fiŝi ĉe la rifo. Unu el ili estis la filo de Kari. Ili ne revenis nokte, kaj matene unu el la bonhavaj homoj, kiu havis motorboaton, veturis post ilin. Oni trovis la remboaton renversita, sed ĝi flosis surmare. Ĝi kuŝis ligita al la marsignilo. Kaj profunde sube en la akvo sidis unu el la junuloj; li kroĉis sin al la stango kaj la ĉenoj kaj ne ellasis ilin. Nek, li, nek lia kamarado sciis naĝi. Oni elprenis la kadavron kaj returnis la mallarĝan remboaton en normalan staton. Iu divenis, ke la junuloj laciĝis pro la ondado post iu el la grandaj bordpreteraj ŝipoj.

Post kelkaj semajnoj unu el la fiŝistoj, malproksime ekstere en la Lysgolfo, elprenis la filon de Kari per haringreto. Kari povis kunveturi per kutro kaj ŝi rekonis sian filon, laŭ la ledzono kaj tranĉilingo. Estis ankoraŭ frua aŭtuno kaj varme. Oni portis la kadavrorestaĵon al la borda budo, ĉe la alia flanko de la duoninsulo. Tie troviĝis fiŝolea kuir-uzino, kie fetoras ĉiukaze, oni opiniis.

Bonŝance, ke oni trovis lin antaŭ ol la kaptado de grandaj fiŝoj serioze komenciĝis, oni aldonis, ĉar tiam oni bezonas ĉiun minuton, sin proponantan por la dormo.

Kari remas ĉiuvespere kun tricent hokoj por fiŝkapti.

Kiam estas refluo kaj la akvo malleviĝas per du metroj aŭ pli kaj grandaj partoj de la sablofundo estas nudaj, ŝi iras tie kun fosilo, kun forta, forkosimila fero kaj elfosas loglumbrikojn. Ili similas ordinarajn lumbrikojn, sed pli malhelaj kaj sabloplenaj ili estas.

Neniam ŝi rapidas, sed ofte ŝi venas supren al la dometo, kie ni loĝas, kaj eksidas sur la ŝtupoŝtono kaj babilas. Plejparte pri la vetero. Ŝi laŭdas tiun ĉi someron kaj donas al ĝi bonan ateston. Sed ĝi trovarmigas la akvon kaj la fiŝoj ne venas supren, ŝi diras. Nun oni devas remi malproksimen en la maro aŭ en la fjordo. Pleŭronektojn oni ĉiam kaptas ĉi tie, sed nun estas manko de moruo. Kaj laŭdire en Ameriko oni havas maŝinojn, kiuj povas tunkvante ĉerpi salmojn el la akvo.

La akvo ŝvelas, ŝi levas sin kaj retenas iomete la boaton.

-- Ĉiukaze estas tro facile nuntempe pri ĉio, ŝi diras. Nun oni povas ekscii, kia estos la vetero; oni nur surmetas la radioaŭskultilojn. Kvankam tio ne ĉiam konformas. Sed certe ne estas facile elkalkuli ĉion je minuto.

-- Ĉu vi remas malproksimen? mi demandas.

-- Ne. Por unu horo aŭ simile.

-- Sed vintre do?

-- Oni devas ien. Kaj tiam daŭras pli longan tempon. Du, tri horojn Sed kelkfoje venas la fiŝoj ĉi tien al la tero. Kaj multe da fiŝoj estis kaptataj ĉi tie en la golfo.

Ŝi ridetas kaj lulas sian grandan, muskolan korpon; sonas preskaŭ kokete, kiam ŝi diras:

-- Sed tio estas ja virlaboro.

Iun vesperon ŝi eliras kaj falĉas la ventoŝiritan herbon sur kampeto, ne pli granda ol ĝustmezura kuirejplanko. Ni venas survoje kaj haltas; ŝi paŭzas kaj akrigas al falĉilon.

-- Oni devus havi bovinon, ŝi diras. Mi havis kapron; ĝi iris sur la monteton tie, sed tie ĝi malaperis. Certe ĝi falis maren kaj la fluo ja estas forta. Sed oni devus havi bovinon. Antaŭ du jaroj mi havis ŝafon. Mi havis specialan markon sur ĝi, kolringon. Ni ĉiflanke kutimas havi niajn ŝafojn sur la monteto de Ole. Sed mia ŝafo falis en la maron; kiel mi ne scias. Sed ŝafoj estas tiaj; ili scias naĝi, se ili volas. Sed se la lano estas tro dika, ili dronas kaj paŝadas surfunde, ĝis ili falas. Ili nur iras kaj iras, dum ili havas aeron en si. Poste ili kuŝigas sin. Sed mian ŝafon ni trovis poste.

Mi pensis pri Lys-golfo, tie, fore, kie oni trovis ilin, dronintajn ĉi tie.

Sed ŝi rakontas:

-- Ni trovis la ŝafon sur la alia flanko de la fjordo. Kaj tie estas certe pli ol ducent klaftojn profunde. Jes, certe neniu precize mezuris, kiel profunde estas tie. Tiel, ke la ŝafo ne povis iri la tutan vojon.

Ŝi ridas.

-- Ne, mi devus havi bovinon. Ĝi almenaŭ ne forvagas en la maron.

-- Sed vi jen semis ĉi tie.

-- Jes, ian plezuron oni ja devas tiri el la somero. Kaj kiam oni havas preta la falĉilon, oni povas imagi, ke oni havas bovinon.

Ŝi sidiĝas, volas rakonti, eble iom fanfaroni:

-- Kiam mi edziniĝis, mi havis bovinon. Mi estas de tie. Tie ...

Ŝi levas sin denove, fervore montras.

-- Tage, en klara vetero tio vidiĝas multe pli bone. Tie. Tiu hela parto!

-- Tie. Ĉu vi vidas? Tie estas tre multe da tero.

Sed tio estas sur la alia flanko de la larĝa fjordo. Ni vidas helajn makulojn sub la montaro. Ŝi venis de unu el la etaj farmoj tie.

Tiam ŝi estis bonhava kaj havis bovinon.

-- Sed la unuan vintron, kiam ni loĝis ĉi tie en la fiŝista kolonio, la maro prenis nian boaton. Kaj fiŝisto devas havi boaton. Kaj tiam ni vendis la bovinon.

Se la bovino nun vivus, ĝi havus pli ol dudekkvin jarojn.

-- Oni povas doni haringojn al la bovinoj, nu, tamen ne tro multe. Ĉar facile ĝi donas guston al la lakto. Por mi estas egale. Sed multaj homoj ne ŝatas la haringoguston. Se oni estus vendinta kelkajn litrojn.

Ŝi cerbumas:

-- Jes, nun oni eltrovas ĉion eblan. Ekzemple haringfarunon. Tion oni donas al la bovinoj. Kvazaŭ la bovinoj ne povus manĝi rekte haringojn. Ankaŭ la homo ne devas ricevi la haringon en la formo de faruno, por ke ĝi estu manĝebla. Kaj se la haringo taŭgas al la homo, ĝi do taŭgas ankaŭ al la bovinoj, kiel ajn altspeca besto ĝi estas.

Kelkaj plenbrakoj da fojno estas. Ŝi falĉas malrapide por ĉerpi multe da plezuro el sia falĉado.

Ŝi prizorgas la fojnon ĉiutage, iomete ordigas ĝin.

-- Estas unuaklasa fojno, ŝi diras, kiam oni haltas kaj parolas kun ŝi.

Kiam ĝi estas seka, ŝi fordonacas ĝin.

-- Jes, ĝi estas bonega fojno, ŝi diras. Ĝi ricevis almenaŭ tiom da sterko, kiom la terpomoj. Ĉi tie kreskus aveno kaj ankaŭ sekalo, se oni havus tempon por tio.

Tiu, de kiu ni luas la dometon, rakontas pri Kari.

Ŝi volonte ĉeestas enterigojn. Tio komenciĝis antaŭ longe, kiam ŝia edzo pereis en la maro. Ĝenerale oni invitas ŝin, sed ankaŭ se oni ne faris tion, ŝi iras tien. Ŝi staras inter la funebrantoj kaj ploras pli ol iu ajn el ili. Ŝi parolas pri siaj edzo kaj filo. Eĉ se temas pri eta infano, ŝi ploras kvazaŭ ŝi estus koninta ĝin dum dudekkvin jaroj.

-- Li estus povonta iĝi vera fiŝisto, se li restus vivanta, la kompatinda, ŝi diras. Aŭ li estus povinta veni malproksimen, eble li estus loĝonta en la urbo kiel plenaĝulo.

Dum la milito atingis tiun ĉi bordon nekonatoj. Kaj dum la hispana gripepidemio estis multe da enterigoj. Ŝi sekvis ilin ĉiam sur la longa vojo al la preĝejo kaj zorge rigardis, ke ne estu preterlaso ĉe ilia enterigo. Sed kiam la restaĵoj de ŝia filo estis enterigitaj, ŝi sidis hejme.

-- La vojo estas tiel longa kaj mi ne havas fortojn, ŝi diris tiam.

Sed nun ŝi iras al la tombo unufoje ĉiusemajne, se ŝi havas tempon. Eble ŝi ne funebras tre multe nun, sed ŝi havas la kutimon de la funebro. Ŝi kutimas iri tien ankaŭ vintre.

Ĉi tie, en la kolonio oni ŝercis pri ŝi kaj amuzis sin per tio.

Ŝi havis kanarion; ĝi mortis kaj estis enterigita. Ŝi metis ĝin en skatolon kaj invitis kelkajn fiŝistonklinojn por trinki kafon. Ili kantis psalmon; tion ili faris volonte kaj plezure pro la ekstra kafo.

Unu el la knabetoj en la kolonio, Ole, havis la taskon porti la kanarion al la angulo de la terpomplantejo, kiun ŝi elektis kiel la lastan ripozejon de la kanario sur tiu ĉi tero. La knabo iris antaŭ la maljunulinoj, kaj la infanaro de la kolonio sekvis ilin kaj kantis, ĉar Kari havis ankoraŭ kafon en la kafkuirilo. Ole metis sian manon en la skatolon; li opiniis, ke estus domaĝe meti la belan birdon en la teron. Li sukcesis elpreni ĝin kaj subigis ĝin en la pantalonpoŝon. Tiel oni enterigis skatolon. Sed kiam Ole volis elpreni sukerpecon el la poŝo, kelke da birdplumoj, kelkaj nuraj plumeroj, sekvis ĝin kaj ŝvebis super la terpomplantejo.

-- Jen, la spirito! diris Kari.

Aŭtune fantomo frapis ŝian fenestron; duonkreskuloj faris tion. Ili frapadis sur la vitro kaj pepis kiel etaj birdoj, kaj iu provis trili.

Sed Kari elpaŝis sur la ŝtuposupron kaj kriis en la mallumon:

-- Ne kredu, ke mi timas, eĉ tiam ne, se vi estus aglo. Ripozu en paco kaj restu trankvila, eta monstro!

Iun brilan nokton ŝi remis al la Fest-insuloj kun siaj tricent hokoj.

La sekvan tagon ŝi demandis nekutime mallaŭte:

-- Ĉu vi aŭdis nenion dum la nokto?

Ne, neniu aŭdis ion nekutiman.

Ŝi rakontas poste:

-- Mi albordiĝis ĉe unu el la insuletoj kaj kriis tutan horon.

-- Kriis?

-- Jes, por tiu okazo, se oni estus en danĝero, oni volus scii, ĉu la krio estus aŭdebla ĝis ĉi tie. Mi pensas pri tiu kompatinda, kiu antaŭ-longe devis resti tutan semajnon tie.

Kaj Kari estis raŭka.