Enkomputiligis Don HARLOW

Krio

de Dobriŝ CESARIĈ

elkroatigis Josip VELEBIT

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 84


Dobriŝ Cesariĉ (1902-), kroata eminenta poeto. Profunda sentemo, humaneco kaj patrujamo karakterizas liajn versojn. Publikigis plurajn poemarojn. Tradukas el rusa, germana kaj bulgara literaturoj. I. Velebit, la tradukinto, jam kunlaboris en Literatura Mondo.

Dum tag' doloro mia ŝvelas,
Sentebla nur en voĉo mola,
Sed kiam nokto sin elverŝas,
Ekkrias mi per vers' dolora.

Ekkrie krion en la mondon
Por eĥon serĉi ĉirkaŭire,
La koron mi al nekonata
Fratar' disdonis plensopire.

Kaj se la kri' en vaga flugo
Parencan koron ĉirkaŭprenas,
Ĉu l' kor' konjektas, ke el nokto
Sendorma, prema ĝi alvenas?