Enkomputiligis Don HARLOW |
Tuttagon bruis stebmaŝin', mi ĉambre aŭdis la stebadon. Sidadi super kudroplato mi ĉe fenestroj vidis ŝin. Ŝi al mi ridis jam el for' kaj tranadligi la fadenojn mi gvatis ŝin el koridor'. Por mi kolektis ŝi bobenojn. Fenestren ombro falis nur, sun' sub tegmento daŭre foris. Ĉar floro ĉe ŝi ne disfloris, restis sen ĝi fenestra mur'. Super maŝino ĉe l' kudrad' ŝi ĉiam kantis, kaj ŝi emis morti en tiu trista kant'. Mi ĝin ankoraŭ ne komprenis. Ĉemizojn kudris ŝi laŭ mend', voĉ' ŝia al mi molis tiel. Ŝi kudris eĉ porkonfekcie bluzojn el tol' kun ornament'. Ŝi estis bona. En milit' por mi bombonojn ĉiam havis: violajn kun la florimit', abel' sur la mielaj flavis. Tra l' domo iris kalumni', mi, nebonvene, kelkon aŭdis, dum najbarinoj ŝin mallaŭdis, pro kio tre malĝojis mi. -- Li ŝin edziĝi? Kia pens'! -- Kaj tamen ŝi lin trovas kara! Sed mi do amis por kompens' tristan fraŭlinon el la kvara. Iam al ni eĉ venis ŝi, panjo ŝin ŝatis. Sen repliko por spic' mi devis al butiko. Nura preteksto estis ĝi. La neaŭdotan tiam, jen, mi tamen aŭdis -- plorimpeton. Post mia kura hastreven', ŝi ploris super kaftaseto. Bombonojn ŝi kun malavar' donis al mi, la silkajn, grandajn, -- Knab', ĝuu tiujn ĉi, la frandajn. Ŝi min karesis sur harar'. Eliris mi al koridor', frunton al krad' premiĝi lasis; subite min ekskuis plor'. Ja kio nur kun mi okazis. Foje de supre kun insist' iu korŝire ekĝemegis. Poste en dom' konfuzo regis kaj haste venis kuracist'. En trista ej' sen florornam' kun bru' subite homoj aris. Mi vidis nur, ke ŝia man' de la brankard' senpove falis. Forknaris ĉar', ekmutis dom', lund' estis -- ree koridoro aromis de brasikodoro, plu iris viv' en monoton'. Antaŭ mi maskon ŝiris for de nekonaĵoj kies mano? Preteris min mister' de mort' kaj eĉ la pli mistera amo. |