Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Kvarpieda kamarado de Marjorie BOULTON

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 110


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

BOULTON, Marjorie: Kvarpieda kamarado. Ilustrita taglibro de kelkaj monatoj kun siama katido de Marjorie Boulton. 48 p.

Mia konscienco ĵus ekriproĉis min pro la prokrasto de la recenzo pri la verketo kun la supra titolo. Mi hontis, ne nur ĉar la libreto akiris al mi en si mem plezuron, sed ĉar la Kato ĵus ricevis sian plej novan nomon, t. e. ankaŭ mian. "Li" ne plu estas katido, sed kato kun la kataloga nomo: Don Juan, Tibor, Reto, Julio, Kolomano, Ferenc de Montevideo (Boulton). Pli verda kato ol tiu de Raymond Schwartz! Mia katforma konscienco finis la predikon per la atentigo, ke mi ne donis, sed ricevis horon: Plene konvinkita pri mia morala devo kaj memorinta la plezuron de tiu ĉi librojuveleto, mi komencis redakti recenzon proks. jene:

-- Ho, Katprinco, vi ĝojigis min per viaj aventuroj, pri kiuj M. Boulton tiel ĉarme kaj emfaze rakontas, de tiu momento, kiam vi "adiaŭmiaŭis vian panjon kaj frateton", kaj alvenis al Hexham, komencis miaŭplendi kontraŭ la neklarigebla, kontraŭ la homoj, la malapero de via medio, kontraŭ ĉio nova. Iom post iom vi tamen ekhejmiĝis kaj nun vi simpatias al via mastrino, kiun vi certe rajte konsideras la plej tolerebla ekzemplero de la stranga homa raso. Ĉu mi aŭ ...

Kaj jen okazis io telepatia. Mi aŭdis voĉon. Tiun de Ferenc ktp.:

-- Jes, miaŭ estas la ĝusta vorto, dupieda kamarado. Grandtrajte mi konsentas kun vi kaj kun mia dupieda kamaradino, kaj dankas la atenton. Sed estas multo, kion vi ne komprenas. Tiam, kiam mi -- eta kaj senscia katido -- ekmiaŭis en Hexham, mi sciis malmulte. Nun mi jam estas plenaĝa kato kun fieraj, latentaj impulsoj hereditaj de miaj aristokrataj jaguaraj prauloj; pri panjo mi apenaŭ memoras kaj forgesis la grandan angoron de la unua tago. Baldaŭ venis la tempo de mia konkludo, ke mia medio vidas en mi iaspecan dion kaj mi ne volis detrui ilian kredon. Ili adoru min. Poste sekvis tio, ke mi malkovris strangan disonancon en la homa naturo. Homoj ĉirkaŭbaras eĉ siajn diojn per reguloj kaj ordonoj. Mi devis oferi multon el miaj voloj kaj nur sekrete -- ekz-e nokte, kiam mi ŝiradis mian litkovrilon -- mi ribelis. Sed ju pli aĝa oni estas, des malpli da iluzioj. Fine oni pagas iel por la bona vivo. Mi fakte ĝojas pri mia biografio. La redukto de mia dieco min ĉagrenas eble nur unurilate. Vi komprenas min: la aŭtorino menciis tiun ĉi "necesan etan operacion", pro kiu mi -- malgraŭ miaj elegantaj nomoj ne certe imponus en katinaj rondoj. Sed sidante sur mia "neŭtrala fundamento" pli objektive mi povas deklari mian kondamnan opinion pri la amo en la naturo. Mi iĝis filozofo kun kelkaj latentaj ekflamoj de mia eleganta deveno. Ĝis remiaŭ! Jen mia recenzo, transdonu ankaŭ ĝin al via Norda Kataklismo.

La telepatia fenomeno malaperis kaj ĉion notis

Ferenc Szilágyi