Enkomputiligis Don HARLOW

Kanto el la laboro

de V. A. KOSKENNIEMI

elsuomigis Joh. Edv. LEPPÄKOSKI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 74


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Veikko Antero Koskenniemi, finna poeto, profesoro, membro de Akademio de Finnlando, nask. 1885.

Labor' de paco, beno post vi spuras,
ajn kie iru sub la tempa rad',
hejmforno dank' al via fajr' ekbrulas
kaj flagre flamas torĉo de sciad'.
Nin vi konsolas, dum dolor' nin ŝiras,
por vundoj estas vi forgesa front',
vi ĉion, kion la homar' sopiras,
per venkaj brakoj portas al estont'.

Danĝerojn, noktojn ni kun vi fordigas
kaj froston kaj kaoson pelas for,
laboron de Kreinto ni daŭrigas
kun vi, vi federint' de homa kor'.
Vi kunĉenigas la generaciojn,
fratigas la popolojn de l' terkrust',
vi sola kantas al ni laŭdariojn,
post kiam ĉesis spiri nia brust'.

Ripetas vian gloron jaraj miloj
kaj vian grandon laŭdas la tersfer',
plugilojn vi reforĝas el armiloj,
riparas vi ruinojn de koler'.
Per via nom' vokate la teranoj
kuniĝis tra jarcentoj kun elan',
kaj ĝis eterno velkis tiuj manoj,
kiuj rifuzis kapti vin je man'.

Labor' de pac', vi estas, dum ni vivas,
bastono kaj okul' por blindaj ni.
Sen vi de celo ni erare drivas
kaj trovas nian vojon nur kun vi.
Ho, kiel stelo, kiu hejmen gvidas
maristan ŝipon de trans vasta mar',
per firma lum' vi brilas, kaj ni vidas:
vi lum' unika estas de l' homar'.

Labor' de paco, ho, nin ĉiam benu,
konduku al estonta harmoni',
permesu, ke ĝis frunta ŝvit' ni penu --
ne li eraras, kiun gvidas vi.
Florkronon al altar' por vi ni ligas
en ĉiu tag', florkronon de labor'.
Malriĉan landon ni por vi templigas
kaj mane levas vin ĝis fina glor'.