Enkomputiligis Don HARLOW

Linné, 250-jara

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 92-94


"Estas eta merito dedukti sian originon de granduloj, kiam oni mem estas degenera en la bono ... Estas granda afero el la malriĉo en malica mondo elbatali sin kun virtoj kontraŭ la vento de la feliĉo al favora situacio."

Tiuj ĉi vortoj konvenas enkonduki la biografion de Carl Linné. Vortoj, kiujn li mem diris, kaj kiuj plene karakterizas tiun ĉi grandan svedon, kies grandioza vivoverko perdis neniom el siaj koloroj dum la pasintaj jarcentoj.

La 13-an de majo, 1707 li naskiĝis. La patrino, kies akŭson antaŭis komplikaĵoj, estus preferinta knabinon; lia alveno do kaŭzis relative malmulte da ĝojo kaj neniu konjektis, ke tiun tagon naskiĝis unu el la pilastroj de la naturscienco. Kun lia alveno la naturscienco faris gigantan paŝon, kaj li estis tiu, kiu neniigis antikvajn imagojn, ekzistintajn de la tempo de Aristotelo kaj lia esplorlaboro kaŭzis similan revolucion, kiel tiu de Darwin.

Linné certe estis plene konscia pri sia kapablo, sed multe da provoj, elreviĝoj, malcertoj obstaklis lian vojon, ĝis li sen akademia grado ricevis rajton instrui en Uppsala kaj post liaj naturhistoriaj prelegoj li ricevis subtenojn por vojaĝoj al Laponio, Dalekarlio kaj ankaŭ li atingis la eksterlandon, Nederlandon, kie li doktoriĝis.

Laponia vojaĝo en tiuj partoj, kiuj estas for de la civilizo, kie ne estas vojoj kaj ne estas homoj, ankaŭ nun -- malgraŭ ĉiuj rezultoj de la aŭto- kaj aviada kulturo -- povas signifi grandajn malfacilaĵojn, sed tiam, en 1732, la 25-jara Linné priskribas unu el siaj unuaj tagoj en la regiono de la laponoj:

"Ĉirkaŭ la tagmezo mi ekiris sur la vojo, pri kiu mi asertas, estis tiel malfacila, ke neniam mi vidis similan, ĉar ĉiuj elementoj estis kontraŭ mi. La vojo estis ŝtono sur ŝtono kun grandaj implikitaj arbradikoj; tie intere estis grandaj profundaj truoj, plenaj de akvo, ĉar pluvo kaj fontoj, kiuj nun venis el la tero, akcelis ilin. La arbobranĉoj pendis ĝis la okuloj, kien ajn mi movis min, ĉie estis plene de pluvo. Tie kie sveltaj betuloj staris, ili estis pendbranĉaj, ke oni povis veni antaŭen nur kun la plej granda peno; la grandaĝaj pinoj kiuj altiĝis unu super la alia dum multe da jaroj, kuŝis nun ĵetitaj transe kaj kruce sur la vojon. La riveretoj, kiuj lokon post loko ekfluis, estis sufiĉe profundaj kaj la pontoj super ili estis kadukaj, ke oni sidis sur stumblanta ĉevalo en vivdanĝero ... Krom tio, ke ĉio estu malfacila, oni sidigis min sur ĉevalon sen selo, kun kuseno, ankaŭ sen buŝrimeno kun ŝnuro ligita ĉe la suba makzelo kaj tiel mi veturis al la montaro."

Ke Linné estas grava nomo ne nur en la naturscienco, sed ankaŭ en la sveda literaturo, tion ankaŭ tiu ĉi citaĵo kun siaj viglaj, sukaj vortoj kaj koloroj elokvente pruvas. Precipe, se ni pripensas, ke ili devenas el la epoko de la nenatura, artefarita delikatemo.

Jen kelkaj datoj, kiuj rilatas lian karieron: en 1738 -- post vojaĝoj en Anglujo kaj Francujo li ekloĝas, kiel aktiva kuracisto en Stokholmo, partoprenas en la fondo de la tiea Scienca Akademio kaj iĝas ĝia unua prezidanto. Baldaŭ lin ornamas la titolo de "profesoro de medicino kaj naturhistorio" en Uppsala. Tie ekfloris lia riĉa talento: pedagogo, natursciencisto kaj verkisto. Ĝenerale oni scias pri lia biologia sistemo en la botaniko. Liaj "Systema naturae", "Fundamenta Botanica" kaj "Philosophia botanica" entenas lian teorion pri la seksa sistemo de la vegetaĵoj kaj ties plivastigon al la kriterioj ceteraj de la plantoj: lia genia sistema divido de la plantoj (Species Plantarum) kun la dunoma determino de la vegetaĵoj, estas la krono de lia verkado.

Lia elirpunkto estis religia, sed lia rigardo estis akra observa kaj en la naturo li vidis grandan harmonion kaj unuecon. Bonŝanca menso sen duboj kun genia povo. Rememorante lin kaj lian gigantan kontribuon al nia nuna scio, ni citu liajn stile grandiozajn kaj karakterizajn vortojn pri la rolo de la observo en la mondo:

"Kiam ni ... pensas pri nia servo aŭ okupo ĉi tie en la mondo, ni vidas, ke tiuj naturaĵoj, kiujn ĉioscia kaj ĉiopova Estaĵo instalis ĉi tie sur la terglobo, estus estintaj vanaj, kiel kandelo sub korbeto, se ne estus rigardantoj ..."

Ni diris, ke liaj teorioj estis revoluciaj. Sed oni akceptis ilin rapide kaj senopozicie kaj Linné baldaŭ ricevis kavaliran titolon kaj nobelecon. Liaj teorioj ne tuŝis la dignon de la homo, kiel laŭ la tiama percepto tiuj de Darwin, lia penplena vivo entute do progresis al la plej kompleta harmonio. Ankaŭ kiel kuracisto en multaj rilatoj li estis antaŭ sia epoko, kvankam ĉirilate liaj konstatoj ofte estas naivaj kaj nuntempe ridigaj. Sed ankaŭ tiurilate li volis rompi tradiciojn kaj en multaj detaloj li sukcesis sen ofendo de la tradiciemo.

Li verkis ĉ. 70-80 librojn, inter ili ege gravajn kaj signifajn al la nuna scienco. Sed jam ĉ. 6 jarojn antaŭ la morto li skribas en iu letero al Back: "Nun mi jam rimarkis laŭ ĉiuj cirkonstancoj, ke mia tempo estos baldaŭ finita, kaj ke mia fato devas esti apopleksio, ĉar la kapo turniĝas, precipe kiam mi klinas min; la piedoj estas necertaj, simile al tiu de ebriulo, precipe al la dekstra flanko. Ne estas mirige, mi gajnis tiun aĝon, kiun ne ĉiu naŭa el 100 naskitoj atingas. Mi strebis kaj laboris el ĉiuj miaj menso, forto kaj sento; eĉ la fero eluziĝas." Sed nur en 1775, t. e. en sia 68-a jaro li ricevis permeson liberiĝi de sia instruado "ĉar mi estas maljuna, malsaneca, toleras malfacile la aŭtunan froston; aĝmalforta kaj sendenta malfacile mi povas paroli."

En la komenco de januaro, 1778 -- post longa malsanperiodo, sed kun forta volo de la vivo, kiun li tiom firme fidis kaj kredis, mortis Carl von Linné, unu el la plej optimistaj geniuloj de la homa kulturhistorio.

250 jaroj, kiel liliputa tempo en la historio kaj tamen kia distanco! Sed ege malmultaj el tiuj famuloj, kies nomon ni konas el tiu tempo maljuniĝis tiel malmulte, kaj restis vivantaj tiel vigle, kiel la karmemora protektanto de la dia naturo -- kavaliro Carl von Linné, kiu venis sur la supron per sia propra forto en malica mondo -- kiu mondo mirige kaj mirinde komprenis lin!

Humilulo, optimisto, famulo, gravulo, kiel facile estas vin soleni kun veraj, sinceraj vortoj!