Enkomputiligis Don HARLOW

Magia seĝo

de F. KARINTHY

elhungarigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 94-102


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Frigyes Karinth (1886-1938) estis filozofo kaj humoristo, pri kio ankaŭ tiu ĉi ŝerco atestas. Li mem estis esperantisto kaj liaj eksterordinare originalaj verkoj logas la tradukemulojn. En Esp. aperis liaj: Norda Vento, Vojaĝo al Faremido kaj Morgaŭ matene.

Ludas: Ministro (M), Ŝtatsekretario (Ŝ), Aleksandro Kor, verkisto (K), Referento de la Patentaferoj (R), Fulda, kuracisto (F), Berta, edzino de la ŝtatsekretario (B), Davido, Marteno, servistoj (D, Ma), Portisto, Genius (G).

Okazas en la oficejo de la ŝtatsekretario, posttagmeze. Dekstre, maldekstre kaj meze pordoj. Maldekstre kameno. Posttagmeza lumo, poste vespero.

Davido envenas, suprenigas la ĵaluzion, posttagmeza sunlumo. Kolektas la paperojn antaŭ la skribtablo.

Marteno venas de maldekstre: Li estas denove ĉi tie.

Davido: Kiu estas ĉi tie?

Ma.: La inventisto.

D.: Pesto lin forportu. Kial vi ne diras, al li, ke nun ne estas akcepta tempo.

Ma.: Li diras, ke li volas enveni.

D.: Ĉu vi do ne diris al li, ke sinjoro Ŝtatsekretario ne envenos?

Ma.: Jes; li diras, ke li atendos.

D.: Sed se li ne envenos, li do atendas vane.

Ma.: Peston. Li ne atendas vane. Li ja venos.

D.: Nu jes, li venos.

Ma.: Nu, klare, do ...

D.: Sed li ne venos por li. Nu, ensendu lin, mi komprenigos la aferon al li.

Ma. parolas el la pordo: Hm ... He ... Sinjoro Profesoro ... Nu, enŝoviĝu, rapide ... (For).

Genius longhara, longbarba, originalulo, konstante ekscitita; liaj okuloj lumas kiel tiuj de viziulo. Bonan tagon!

D.: Bonan tagon, sinjoro Profesoro. Kio mankas al vi?

G.: Ĉu sinjoro ŝtatsekretario ne estas ĉi tie?

D.: Ne.

G.: Ĉu li eĉ ne venos?

D.: Ne, li estas en Vieno.

G.: Hm. Ĉu la patenta referento ... eble li estas ĉi tie.

D.: Kion vi volas de li?

G.: Mi volas paroli kun li.

D.: Pri kia afero?

G.; Pri patent-afero.

D.: Li ne okupas sin pri tio.

G.: Kiu do pritraktas patentaferojn?

D.: Sinjoro ŝtatsekretario. Sed li ne estas ĉi tie.

G. pli kaj pli gal-amare: Bonvolu atenti nun. Mi bone scias, ke sinjoro ŝtatsekretario ne volas min akcepti. Mi estis jam dekfoje ĉi tie. Unue, kiam mi inventis la "perpetuum mobile" ... Li ne akceptis min, estis iu dandaĉo ĉe li, kiu pritraktis kun li pri patento de plilongigiloj de sinjorinaj ĉapelpingloj ... Lin li akceptis, mi aŭdis ĉe la pordo, kiel ili afablumis ... La duan fojon, kiam mi inventis la lun-aviadilon ... Li ne akceptis min. Li akceptis sinjoron Ŝpic, kiu inventis la lumantan kraĉujon, ke oni sciu nokte, kien oni kraĉas. (Kraĉas). Fi! ... Lastfoje, hieraŭ mi kuregis ĉi tien kiel frenezulo, ĉar mi inventis la artefaritan homon, la problemon de la eterna vivo ... Li ne akceptis min. Li akceptis iun Berger, kiu inventis ungraspilon, per kiu oni povas zigzagrande raspi la ungojn...

D. jesas: Pri tio mi scias; estas granda konferenco pri ĝi.

G.: Nu, rimarku, nun mi eltrovis nenion.

D.: Bone do. Vi do retrovis vin mem. Hehe, bona ŝerco, ĉu ne?

G.: Jes. Mi petas vin, eniru al la sinjoro referento kaj anoncu, ke tiu sinjoro estas ĉi tie, kun kiu li parolis pasintfoje -- ne mi.

D.: Ne-ne!

G.: Eniru nur, Davido. Mi ja lastfoje ĝenas vin. Morgaŭ mi vojaĝos al Ameriko.

D.: Ĉu vere?

G.: Je mia honorvorto.

D.: Nu bone ... Tiam mi rigardos ... (For).

Genius rapide ĉirkaŭrigardas, subite kuras al la pordo, ekscitite flustras: Onklo Grun!

Portisto ĉe la pordo: Nu?

G.: Rapide enportu ...

Portisto for el la pordo, tuj poste li reaperas, enportas brakseĝon, el kiu ĉiaspecaj dratoj pendas.

G, kun ekscito: Tiel. Rapide. Atendu. (Li prenas la seĝon.) Ĉi tien ... Ne, ĉi tie ne konvenos ... (Rigardas la muron sube.) Kie estas la ŝnuro? ... Jes ... Jen ... Helpu nur ... jen ... ĉi tien ... (Metas la seĝon apud la kamenon, muntas la dratojn en la kurenton, ĝustigas ŝraŭbojn.) Tiel ... (La seĝon li kontaktigas nerimarkeble al la kurento. Li eksidas.) Tiel ... En ordo ... Mi kredas, ke ĝi funkcias. (Li elsaltas.) Ĉu vi scias, onklo Grun, kion vi devas diri?

Portisto: Jes ja ... Ke mi alportis la seĝon, kiun la ŝtatsekretaria moŝto mendis.

G.: Bone. (Donas monon al li.) Kaj min vi ne konas, ĉu komprenite? Neniam vi vidis min.

Portisto: Jes.

G.: Atentu -- ili venas. Do -- ni ne konas unu la alian. (Li saltas al la fenestro.)

Portisto: Bonvolu fidi pri mi.

Davido venas dedekstre: Mi diris, ke li ne estas ĉi tie.

G. zumas: Hm ... tre malbone ...

D. rimarkas la portiston: Kio estas? Kion vi volas?

Portisto: Mi alportis la seĝon, kiun la ŝtatsekretaria moŝto mendis.

D. rigardas la seĝon: Ĉu estas certe, ke ĝin oni sendis ĉi tien?

Portisto rigardas pecon da papero: Unua etaĝo ... la ĉambro de sinjoro ŝtatsekretario ...

D.: Bone do, lasu ĉi tie.

Portisto: Bonvolu subskribi por kvitanci.

D. (subskribas): Ĉu en ordo?

Portisto: Adiaŭ (for maldekstren).

D. rigardas la seĝon: Bona aĵo. (Palpas ĝin. Li ekvidas Geniuson.) Ho ja ... la referento ne estas ĉi tie.

G. en ŝajnkonfuzo: Hm ... hm ... ĉu vere li ne estas ĉi tie?

D.: Ne.

G.: Ĉu li ne venos?

D.: Ne, li estas en Vieno.

G.: Ĉu sinjoro ŝtatsekretario ne venos?

D.: Ne. Mi jam diris tion.

G.: Ĉu li forvojaĝis?

D.: Jes.

G.: Eĉ morgaŭ li ne estos ĉi tie?

D.: Ne.

G.: Hm. Nu do ... hm, hm ... Mi miras, ja eĉ meblon li mendis ĉi tien (montras la seĝon).

D.: Jes, jes ... Hm ...

G. rigardas la seĝon, kvazaŭ li vidus ĝin unuafoje: Bela meblo. Sed nur por la okuloj. Ĝi ne estas praktika.

D.: Kial ĝi ne estus praktika?

G.: Ne povas esti bone sidi en ĝi.

D. ŝultrogestas: Kial ne? (Eksidas en la seĝo.) Tute bone oni povas sidi en ĝi.

G. atendis nur tion. Subite saltas al li, rapide, energie: Ĉu sinjoro referento estas ĉi tie?

D.: Kompreneble, li estas ĉi tie. Li sidas en sia ĉambro.

G.: Ĉu li ne vojaĝis al Vieno?

D.: Kion li faraĉus en Vieno?

G. pli kaj pli triumfe: Ĉu sinjoro ŝtatsekretario envenos hodiaŭ?

D.: Kompreneble li venos. Post 5 minutoj.

G. klinas sin: Dankon, nur tion mi volis scii. (Flanken.) En ordo. (Pugnoskuas.) Vi pagos por tio. (Al Davido.) Diru al sinjoro ŝtatsekretario, ke mi deziras al li bonan amuzon! -- mi iris al Ameriko. Adiaŭ. (Li komplimentas moke. Rapide for.)

D. stariĝas, frotas la frunton: Hah ... kiel forta estis la havana-cigaro, kiun mi ŝtelis ... je Dio ... (Frotas la okulojn.) Ĉu la onklo forstartis? (Ĉirkaŭrigardis.) Nu, ni iru ... (Daŭrigas la purigadon.) Hm ... kion diris la onklo, kiam li foriris?

Referento venas de-dekstre: Ĉu sinjoro ŝtatsekretario ankoraŭ ne estas ĉi tie?

D.: Li venos baldaŭ, sinjoro konsilanto.

R.: Brr, kiel malvarme estas. Kial vi ne hejtas?

D.: Ĵus ni ekhejtis.

Ŝtatsekretario venas de-meze. Li faras pozajn gestojn, ne-natura maniero: Ho, kiel malvarme...

R. humile intimeca: Bonan matenon, mia moŝto. Dum tiu ĉi bela posttagmezo, moŝto.

Ŝ.: Mi forlasis ilin, la partiestro parolas. (Al Davido.) Kio nova? Kiu serĉis min?

D.: Oni alportis la seĝon, via moŝto mendis ĝin.

Ŝ.: Jes ... tio estas ... ne mi mendis, mi nur diris, ke mi bezonus ... Ne malbona, povas resti. Ĉu iu alia ne estis ĉi tie?

D.: Ankaŭ tiu ĉi inventisto estis ĉi tie.

Ŝ.: Jes ... majstro Genius ... Kion li volis de mi?

D.: Li diris, ke li vojaĝos al Ameriko?

Ŝ.: Dank' al Dio.

R.: Ankaŭ min li ĝenas konstante.

Ŝ.: Mi vere ne estas tia homo, kiu ne lasas valoriĝi la talentojn ... sed li ĉiam ĝenas min, kiam mi havas gravegajn aferojn.

R.: Ne-ebla ulo. Jam de unu jaro mi klarigas al li, ke ĉi-momente mi estas okupita.

Ŝ.: Mi vere ne estas tia homo.

R.: Via moŝto vere ne estas tia homo.

Ŝ.: Tamen estus dece scii, ke nuntempe mi havas multe por fari. Ekzemple tiu ĉi kontrakto ...

R.: Jes, tiu ĉi raspil-kontrakto ekzemple ... Grandioze ...

Ŝ.: Ne malbone. Ĉu vi legis?

R.: Ho, moŝto, tio estas mia plej ŝatata legaĵo.

Ŝ.: Ĉu plaĉas al vi?

R.: Mia Dio ... Kion mi diru ... grandioza...

Ŝ.: Mi kredas, ke ni ne faris superfluan laboron, mi povas diri sen malmodesteco.

R.: Moŝto, la historio okupos sin pri tiu ĉi raspilo ... kaj pri tiu, kiu elcerbumis ĝin.

Ŝ.: Ho, vi flatas, sinjoro konsilanto.

R.: Mi estas nur sincera, tio estas la vero.

Ŝ.: Ĉu vi do kredas -- ĉu la lando estas kontenta pri mi?

R. enspiras profunde: Via moŝto -- mia firma konvinkiĝo estas, ke tiu ĉi jaro, de kiam via moŝto sidas en la ŝtatsekretaria seĝo, povis konvinki ĉiun honestulon, ke kvankam la 50-jara historio de la ministerio levis multe da eminentuloj al la alto de la respondeca posteno, (levas la voĉon, transiras la scenejon, gestas) sed tian ... sed tian ... (eksidas en la magian seĝon, entuziasme), sed tiel grandioza bruto, kiel vi, ankoraŭ ne malbonigis ĉi tie la aeron.

Ŝ. turnas sin, ne kredas al siaj oreloj, gapas: Vi ... bonvolu?

R. kun natura voĉo, lulante la krurojn. Ĝenerale tiu, kiu sidas en la seĝo kaj dum tiu tempo, kiam oni sidas en ĝi, parolas nature, trankvile, facile, forlasante ĉian konvencian aŭ nenaturan tonon, kvazaŭ oni parolus pri si mem: Nu, kial vi gapas onklo? Ke viaj dentoj estas nigraj, tion mi scias eĉ sen tio.

Ŝ. spiregas: Kio estas tio? Kion tio signifas?

R.: Diru al mi, maljunulo, sed tute sincere -- kiom longe vi intencas ankoraŭ vivi?

Ŝ. kriegante: Sinjoro konsilanto!

R. pro la forta voĉo saltas el la seĝo: Ordonu via moŝto.

Ŝ.: Ĉu vi freneziĝis?

R. kun timo: Je Dio ... via moŝto ... kial ... kio okazis?

Ŝ. iom post iom regajnas la sinregon. Kun glacia malvarmo: Kiel mi vidas, vi havis momentan menskonfuzon, sinjoro konsilanto. Kio ne senkulpigas vin kaj mi ... mi scios kio estas mia devo. Iru en vian ĉambron.

R. timege: Pro Dio ... pri kio temas sinjoro moŝto ... mi havas nenian ideon ... iu kalumniis ...

Ŝ. laŭte: Foriru.

R. ektime dorsiras al la pordo.

Ŝ. lacega ĵetas sin en la magian seĝon: Sed ion tian ... Kaj aldone vi, Kallai ... mi ne komprenas ... mi ja scias ... (petegante). Mi scias, ke mi estas bruto ... sed ĉu estas necese diri tion rekte al mi? ... tio ne estas bela faro.

R.: Jesuomaria ... (Montras, ke verŝajne la ŝtatsekretaro freneziĝis.) Kio estas? Mi petas pardonon ... humilan ... saluton ... (Forkuras.)

Ŝ. stariĝas, iradas. Al si mem. Nekredeble ... Tiu ĉi eksciis ion, aŭ ĉu li freneziĝis? (Haltas, denove ekiras.) Mi ne komprenas!

Tiu telefono, kiu staras ĉe la tablo apud la magia seĝo, eksonoras.

Ŝ. starante ĉe la telefono: Hallo... ĉi tie la ŝtatsekretario ... hallo ... ministra moŝto? (Klinas sin.) Bonan matenon ... ordonu, nu jes, jes ... pri la patenta kontrakto kun Ameriko ... en la afero de la ungoraspilo ... per kiu oni povas zigzagrandigi ... hallo -- ĉu mi legis ĝin? nature, mi legis ĝin -- ho, ministra moŝto, kion mi diru ... grandioze! ... Bonvolu. (Paŭzo) Kompreneble mi rimarkis, kiel mi povus ne rimarki ... genie ... la motivado, mi sciis, ke estos plej bone, se vi mem persone faros ĝin ... mi devas serĉi la vortojn ... mi kredas, ke mi ne troigas asertante, ke la kontrakto, kvankam ĝi estas via unua tia verko ... tamen ... (sidiĝas en la seĝo) ĝi estas la plej stulta sensencaĵo, kiun mi legis en tiu ĉi speco ... hallo ... kompreneble, vi aŭdis bone, stulta ... sensencaĵo, kiel Sigismundo, Teodoro, Undino, Ladislao, Teodoro, Adalberto, jes, jes mia kara ... miaj haroj rigidiĝis, kiam mi legis ĝin... ni ja hontigos nin antaŭ Ameriko ... kaj tion mi devas subskribi? ... tiun ĉi idiotaĵon? ... tiun ĉi malpuron ... tiun ĉi senforman porkaĵon? ... hallo ... hallo ... diru, paĉjo, sed sincere, ĉu la haŭto de viaj vangoj ne forbrulas pro la honto ... hallo. Tiu ĉi ja ne estas taŭga eĉ por tio, ke oni viŝu ... (levas sin) forigi tiun linion? ... ho ne, tio estas la plej bona en ĝi ... hallo ... hallo ... kio estas? ... oni disigis nin ... Hallo... (Li atendas. Poste li demetas la mikrofonon, ŝultrogestas.) Kio estas, ŝajnas, ke oni interrompis nin.

Davido venas de-maldekstre: Aleksandro Kor.

Ŝ.: 0... jes, ja. Bonvolu!

Kor tre eleganta, afekte neglektema, iom li kartavas. Lacaj, nenaturaj movoj: Bonan matenon, mia Ludoviko.

Ŝ. etendas ambaŭ manojn: Aleĉjo, bonvenon ... mia poeto ... al kio mi povas danki?

K.: O, nenio eksterordinara. Mi venis en tiun ĉi direkton, mi pensis, envenos ... Mi havis ian paleviolkoloran senton, ke vi estos sola ... kaj la domoj rigardis tiel strange al mi.

Ŝ.: Ho, vi eterna poeto. Do, mi povas danki nur al iu agordo. Mi petas, sidu.

K.: Ĉu mi ne ĝenas vin?

Ŝ.: Tute ne. Ĵus mi parolis kun la ministra moŝto.

K.: Vi aspektas nervoza. (Sidiĝas ĉe la skribtablo.)

Ŝ.: Jes, mi havis etan malagrablaĵon ĵus.

K.: Transkure ankaŭ mi pensis pri tio, ke ni povus paroli tuj pri tiu afero.

Ŝ.: Pri kio vi bonvolus?

K.: Dio mia. (Frotas la frunton.) Pri kio vere temas, mi estas tiel distra, kvazaŭ ŝvebus verda vualo inter mi kaj la ĉielo.

Ŝ.: Nu -- eble.

K.: Jes ... la redaktoro menciis ion -- kion mi scias -- mi nur scias, ke la odoro de la migdalo estas tiel varmega kelkfoje, kiel la punta poŝtuko de virino dum somera vespero.

Ŝ.: Aĥ, mi jam konjektas. Pri tiu ĉi amerika kontrakto temas, ĉu ne, pri la raspilpatento ... Ho jes, mi jam komprenas, oni komisiis vin ĉe la gazeto -- mi estas volonte je via dispono. Estas tiel, ke por la ekstera ministerio estus agrable, se la gazeto okupus sin pri tio en gvidartikolo ... kompreneble simpatie, ke jen kaj jen ... ke la hungara raspil-industrio kajtielplu ... kaj se vi akceptus tiun taskon, estus, tre agrable ... ĉu ne ... kaj mi ja ĝojus, se la gazeto ... kiel mi diru ... esprimus sian dankemon iel al vi ... kaj ankaŭ la ministerio, ĉu ne ... ne retirus sin por plifaciligi al la gazeto en iu formo ... ke ĝi estu danka al vi.

K. interrompas: Ho ne ... mi ne komprenas tiajn aferojn ... tiajn komercajn aferojn ... kion mi komprenas? ... harbuklo ... bela frazo ... mola Chopin-akordo ... (stariĝas, iras) certe, kion mi scias ...

Ŝ. embarase: Mi petas vin, mi tute ne trudas... se vi ne akceptas...

K.: Ĉu mi akceptas? Mia Dio ... (Sidiĝas en la seĝo, per judeca, seka, komiza voĉo, sen kartavo.) Nu, ĉu mi ne akceptus. Ĉu mi ne faras ion, kiam temas pri ricevo de mono. Nun temas pri tio, paĉjo, kiom da mono vi donos, se mi suke, bone skribas pri tiu ĉi friponaĵo.

D. venas: Lia ministra moŝto!

Ŝ. eksaltas surprizite: Persone?

D.: Jes.

Ŝ. kuras al la pordo: Ho ... bonvolu ordoni ... ministra moŝto ...

Ministro venas. Li estas ekscitita, sed provas kaŝi tion. Suspekte li ĉirkaŭrigardas: Bonan tagon, sinjoro ŝtatsekretario ... Li rigardas lin rigide.

Ŝ.: Al kio mi povas danki, ministra moŝto ... ho, pardonu ... mia moŝto, mi ĝojas, ke mi povas prezenti al vi la grandan poeton, Aleksandron Kor ... kiun vi konis ĝis nun nur laŭfame...

K. (stariĝas): Mi estas feliĉa, ke mi povas prezenti min, ministra moŝto ... Modesta pastro de Apollo transdonas sian estimon al la plej digna prefekto tera de Themis.

M.: Mi tre ĝojas pro la ebleco konatiĝi kun vi sinjoro redaktoro; estis tre bele, mi legis. (Al la ŝtatsekretario.) Ŝajnas al mi, ke vi fakte ne scias pri la afero.

Ŝ.: Pri kio, ministra moŝto.

M.: Ĵus ... (Rigardas lin kun suspekto.) Tre malagrable ... (Erupcias) iu faris tre malspritan ŝercon.

Ŝ. kun surprizo: Ŝercon?

M.: Jes ... mi ĝojas ... vidante ke vi scias nenion pri tio. Ŝajnas al mi, ke oni kontaktigis iun de ekstere ... iun impertinentan nazmukulon ... eble iun ĵurnaliston ...

Ŝ.: Sed kion li do diris?

M. rimarkante, ke la Ŝ. scias nenion pri la afero: Bagatelo ... jam en ordo ... eĉ ne grave, tute ne temas pri malagrablaĵo ... nur mi ŝatus scii ... Ververe li diris nenion...

Ŝ.: Sed tamen!

M. suverene: Nenion, tute ne ... prefere li estis tre ĝentila, mi povus diri ... iajn ... iajn informojn li petis, laŭ kiuj mi ... O, nenio. Ni parolu pri io alia.

Ŝ.: Laŭ via plaĉo, ministra moŝto.

M.: E ... e ... e ... ververe mi ne volis vin embarasi -- mi volis aŭdi kelkajn vortojn, sed, se vi estas okupita ...

Ŝ.: Via moŝto, mi kredas ni povas paroli en la ĉeesto de sinjoro verkisto. Ĵus ni ja iĝis diskontaktitaj ... Estas tiel, ke Aleksandro Kor vere pro la komisio de la gazeto honorigis nin per sia vizito.

M.: A... a... e... e...

Ŝ.: Pro la afero de la amerika patentkontrakto -- koncerne la raspilon. Temas pri tio, ke, kiel mi menciis lastfoje, la gazeto okupiĝus en gvidartikolo pri la afero, se ĝi ricevus iajn informojn.

M.: Je-hes, informojn.

K.: Nin la afero tre interesas, ni konas bone ĝian internacian signifon ... kaj ĝian eŭropan profiton ...

M.: Jes ... la profito ... tion ni havas. Laŭ via plaĉo. Mi ĝojas esti je via dispono.

K. prenas notlibreton: Mi havas do kelkajn demandojn.

M.: Bonvolu.

K.: Mi scias proksimume, pri kio temas. Pri ia esperiga tnventaĵo, ĉu ne?

M.: Jes (en deklama pozo). Laŭ mia modesta opinio, se ni sukcesos fari kun Ameriko tiun ĉi kontrakton, kiun ni kreis kun zorgema laboro ...

Ŝ.: Ĉu via moŝto ne volas sidiĝi?

M. ĉirkaŭrigardas kaj dum la parolo sidiĝas en la magian seĝon: e ... e ... kaj de kiu mi atendas, ke ankaŭ la publiko eksciu, ĉiokaze estus atendeble kaj espereble... (eksidas) ke ni elgrimpos el la marĉo, kiun ni enrampis.

K. (suprenrigardas): Marĉo?

M. (mangestas): Nu jes, el tiu friponaĵo, kiun ni faris pri la fervojo.

K.: Se mi bone komprenas.

Ŝ. vastigas la okulojn.

K.: Ho ... la fervoja kontrakto ...

Ŝ. maltrankvile: Ministra moŝto eble ...

M. mangestas: Ne saltadu, Ludoviko ... Estis via bonega ideo, ke tiu judo peru tiun trompaĵon.

K. avide: Barono Fuchs?

Ŝ. ridas perforte, dume li signalas; intertempe malespere vastigas la okulojn: Hehehe ... ministra moŝto afable ŝercas...

M. mangestas: Nu certe! ... mi havas eble emon por ŝerco. Ni trompis la parlamenton, tio estus en ordo. Min ne interesas la tuto, nur mi povus esti ankoraŭfoje juna -- pesto prenu la tutan parlamenton.

Ŝ. verdiĝas: Ministra moŝto ... temas pri tiu ĉi nuna kontrakto.

M. ekbolas: Lasu min per via kontrakto ... Ni ŝtopos la vangaĉojn de kelkaj grandbuŝuloj, kiu komprenas tion? Mi ne. Ankaŭ Ludoviko ne. (Intimhumore). La maljunulo volus lin jam delonge forpiedi.

Ŝ.: Mi ... Mi ... ministra moŝto ...

M. ridaĉante: Hehehe ... li detruaĉis la tutan ... tia bruto ... ho, mia kokso (li prenas sian kokson).

Ŝ.: Ministra moŝto ... eble vi fartas malbone?

M.: Ne, je la diablo. Mi estas maljuna azeno, olda batalĉevalo. Min ne interesas, ĉu mi vendas la direkteblan ĥoleron al Ameriko -- nur ankoraŭfoje mi povus knarigi virinan talion.

Ŝ.: Ministra moŝta ... la verkisto ... miskomprenos tiun ĉi ŝercon.

M.: Kion li volas de mi? ... Vi ricevis vian duonmilionon de la raspilfabriko -- dum tiu ĉi ne publikiĝas, ne estas danĝero. Poste ni ambaŭ iros al la infero. Hehehe.

Ŝ. ekkrias, ŝtopas la orelojn.

Davido venas: Sinjorina moŝto ...

Ŝ.: Kiu? Kio?

D.: Via edzina moŝto.

M.: Ŝi povas veni... bona figuro... bona figuro...

Ŝ.: Ve ... mia edzino ... ŝi kredis certe, ke mi estas sola.

M.: Ne gravas, ke ŝi estas ĉi tie. (Ekstaras).

Ŝ. al Davido: Mi petas mian edzinon atendi minuton.

D.: Jes, sinjoro (For).

Ŝ. kun forta emocio: Ĉu vi scias, sinjoro ministro, kion signifas tiuj aferoj, kiujn vi diris en la ĉeesto de ĵurnalisto?

M. mirante: Kiaj aferoj?

Ŝ. ekster si: Bone. Ministra moŝto asertas, ke mi ricevis duonmilionon ... Kion vi do ricevis, ministra moŝto?

M. perdas la spiron: A ... sinjoro ŝtatsekretaria ... kion tio signifas? ... Ĉu vi freneziĝis?

Ŝ.: Mi ne ... Sed la aliaj ... Ĉi tie ŝajne ĉiu estas freneza ... Demaski la registaron ... al jurnalisto ...

M.: Sinjoro ŝtatsekretario -- mi respondecigas vin pro tiuj ĉi frenezaj vortoj! Kiel vi kuraĝas?... Vi respondos por tio! (Forkuregas).

Ŝ. ekprenas la kapon: Sed kio estas tio? Ĉu mi freneziĝis? ... Ve ... Mi fartas malbone ... (Kolapsas ĉe la seĝo antaŭ la skribtablo). Ve ... eksplodas la revolucio...

K.: Sankta Dio ... Li fartas malbone ... Davido ... Davido ... Kuru rapide ... Doktoro Fulda ... la kuracisto ... (Davido enkuras, poste for).

B. envenas tra la malfermita pordo, rapide: Kio estas. Ĉu Ludoviko malbonfartas?

K.: Nenio danĝera ...

B.: Mia Ludoĉjo!

Ŝ.: Nenio, jam mi fartas pli bone.

B.: Kio do okazis?

Ŝ.: Mi iom eksvenetis ... bonvolu sidi. Mi halucinas. Ŝajne miaj nervoj estas difektitaj. Sed jam pli bone. Ĉu la ministra moŝto foriris?

K.: Jes.

Ŝ.: Do bone. Sidiĝu. Pardonon -- ĉu vi konas mian edzinon?

K. riverencas: Ankoraŭ mi ne havis la honoron.

B. etendas sian manon: Laŭportrete mi konas vin nur kaj laŭ viaj verkoj ... Aleksandro Kor, se mi ne eraras?

K. mankisas: Sinjorina moŝto!

B. plifaciliĝinte: Estas tute terure, ke ĝuste nun ... Mi tute ne volis ĝeni vin. Mi kredis, ke vi estos sola.

Ŝ.: De kie vi venis?

B.: Mi estis ĉe mia kudristino. Mi devis atendi longe. Ĉu vi fartas pli bone?

Ŝ.: Jam nun mi fartas tute bone. (Rigide rigardas antaŭ sin.) Eksidu, kara!

B.: Mi vere ĝojas, ke mi povas vidi la grandan verkiston. (Iras al la magia seĝo.) Mi estis tre scivola pri li, neniam mi vidis lin (eksidas) tiel idiote palpebrumi. Duonhoron pli frue en sia loĝejo li strabis tute alimamere.

Ŝ.: Kion?

K.: Kion vi bonvolis?

B.: Kompreneble, en nokta ĉemizo viro aspektas tute alimaniere.

K. en turmento: Sinjorina moŝto ...

B.: Sinjorina moŝto ... sinjorina moŝto ... Kia simio vi estas. Antaŭ duonhoro mi estis Pinĉi por vi kaj nun sinjorina moŝto ... Hej, kiel kara simieto vi estas ... (ĵetas kison al li) vi ... fi ... vi porkido...

Ŝ. ektremas: Kio estas tio?

B. bonhumore: Rigardu, Ludoviko, tiun ĉi simion ... Vi ne imagas, kiel stulta li estas ... hihi ... kun pinglo mi devis kunigi mian bluzon ... (palpas sian bluzon) li deŝiris la agrafon ... hihihi ... eĉ bluzon ne kapablas agrafi ... la granda Donjohano ...

Ŝ. turnas sin kaj ekatakas K: Fripono!

K. kuras ĉirkaŭ la tablo: Ve ... trankvilon ... ne kuraĝu tuŝi min ... mi pardonas ... ni estas homoj ... ne kuru antaŭ mi.

B. ekleviĝas, krias: Ludoviko ... Kion vi faras? (kuras post ilin, triope ili kuras ĉirkaŭ la tablo).

K. kolapsas en seĝon: Ve ... ne batu min ... mi estos bona ... ne batu min ... .

B. kriegas: Mi svenos! (Ĵetas sin en la seĝon).

Ŝ. ektime: Berta!

B. alrigardas lin: Kio okazis pri vi, ĉu vi freneziĝis?

Ŝ.: Vi ja ĵus konfesis, ke vi trompis min ... kun li.

B.: Mi? Jesuo! Vi vere freneziĝis.

Ŝ. ekfrotas sian kapon.

B.: Mi parolis ja pri mia kudristino.

Ŝ.: Kio do estas. Ĉu mi halucinas?

K. spiregante: Jes ja ...

Davido venas: Doktoro Fulda (enlasas la kuraciston).

F.: Bonan tagon bonan tagon! Nu, kie estas la malsanulo?

Ŝ. alkuregas: Bonan tagon, kara doktoro ... fine vi estas ĉi tie ... vi savos min ... vi aranĝos ĉion ... vi certe diros, ĉu ne, kio estas tio ... tiu ĉi inkubo ... tiu ĉi frenezo, kiu furiozas ĉi tie ... en mi ... aŭ en aliaj ... mi ne scias ...

F. tre bonkore: Nu, kio estas? Kio estas (frapetas lian ŝultron).

Ŝ.: Kara, bona Profesoro ... (ĝemante) io malbona okazis ... ĉio konfuziĝis ... ĉiposttagmeze . . helpu min ... diru ... kio estas al mi. Ĉu estas vere, ke mi halucinas ... mi aŭdas voĉojn ... (ekprenas la kapon). Terure. Ĉu ne estas sonĝo tiu ĉi?

F.: Trankvilon, trankvilon, kara moŝto. Estas nenio. Momenta konfuzo. Nerva konfuzo. Ne timu. Mi estas ĉi tie jam.

Ŝ. danke: Jes ... Fulda ... la granda Fulda ... la perlo de la medicina scienco ... nur Fulda povas helpi min ...

F. prenas lian manon: Hm, hm. Iom da ekzalta neŭrovibro. Nenio! Tuj ĝi malaperos. Tuj mi skribos al vi ion. (Prenas notlibron, sidigas sin en la seĝon.) Iun stultaĵon, pro kiu vi ne fartos pli bone, povas esti, ke eĉ pli malbone, ĉu ne, pro kio ĉiuj sincere ĝojos, ĉu ne, tio estas la sola maniero, per kiu mi povas servi la sciencon, pri kiu mi komprenas tiom, kiel kokino pri la romanverkado, kaj kiun mi same malŝatas kiel vin, vi maljuna azeno (skribas).

Ŝ. ekkriegas, kaptas la kuraciston, eklevas lin el la seĝo, ĉekole li tiras lin eksteren: For de ĉi tie, fripono!

F. defendas sin spiregante: Kio estas tio?

Ŝ. kriegas: For de ĉi tie! Jam sufiĉas! For de ĉi tie!

F.: Mi protestas ... mi petas reĝustigon ... Mi iros al la ministro ... Ni aranĝos tiun ĉi aferon...

Ŝ.: For! For! (Elŝovas lin tra la pordo, poste revenas, viŝas la frunton, rigide rigardas antaŭ sin.)

B. kortuŝita proksimiĝas al li: Kompatinda amiko ... vi estas vere malsana (sidiĝas en la seĝon), sed verdire entute tiu kuracisto pravis. Estus plej bone, se vi ne zorgus pri la aferoj de aliaj, se vi ĝojus, ke vi vivas kaj ne obstaklus la vojon de la junuloj ...

Ŝ.: For de ĉi tie! (Ekprenas ŝin kaj elŝovas.)

B.: Fi! Poltrona sentaŭgulo! Mi kompatas lin kaj jen la danko ... Mi anoncos la eksiĝproceson... (for).

K. proksimiĝas al Ŝ.: Kara mia ... senfine mi kompatas vin pro la okazintaĵoj ... kaj se vi post ĉio ĉi povas kredi, ke vi havas bonan amikon, tiam mi diras al vi (sidiĝas en la seĝon), ke estos vere plej bone, se vi malaperas ĉe la fono. Kial vivas tia stultulo?

Ŝ. kuregas kontraŭ lin: For de ĉi tie (elŝovas lin).

K. minacante: Mi protestas! Skandalo! Mi priskribos ĉion en la Skandalonia Heroldo, kion mi aŭdis ĉi tie! Eksplodu la revolucio! (For).

Ŝ. staras spiregante, intertempe tute vesperiĝas.

Davido venas: De ministra moŝto (transdonas leteron).

Ŝ. eklumigas la ĉambron, malfermas la leteron, legas: ... transdonu vian abdikon ... urĝe ... antaŭ ol la skandalo eksplodos ... (Faligas la leteron el la mano. Mallumigas la ĉambron. Nun jam tute mallumiĝus, sed en la kameno la fajro ruĝe eklumas, Malrapide li iras tien-reen kun dorsekrucitaj manoj. Ĉirkaŭrigardas, kvazaŭ li serĉus ion. Antaŭ le seĝo li subite retroiĝas -- en la ruĝa lumo de la kameno sidas Genius.)

G.: Mi estas.

Ŝ. flustras: Kiu vi estas?

G.: Ĉu vi ne konas min, sinjoro ŝtatsekretario?

Ŝ. frotas sian frunton.

G.: Mi estas Genius ... la inventisto.

Ŝ. flustras: Kion vi volas de mi?

G. kun fortiĝanta voĉo: Nun jam tion nur, ke vi prenu la konsekvencojn de la ruiniĝintaj mensogoj.

Ŝ. flustras: Kiel vi klarigas tion?

G.: Ruiniĝis la kartkastelo, kiun vi konstruis el mensogoj kaj egoismo ... Jen la nudulo antaŭ mi, kiun oni senigis de la malvero kaj restis nenio el li. Konfesu, sinjoro ŝtatsekretario -- ĉu via vivo havas ankoraŭ sencon?

Ŝ.: Ve!

G.: Vi bezonis ungraspilon, anstataŭ la maŝino de la feliĉo, kiun mi inventis ... Ĉu vi ankoraŭ memoras min?

Ŝ.: Mi memoras ...

G.: Vi scias, kiu mi estas, sed vi ne volis scii. Vi timis min, ke mi senvualigas ĉies bagatelojn kaj mensogojn. Vi nomis senprudenta ĥimero la genion, kiu flamis en mia animo. Vi eĉ ne donis okazon, ke mi pruvu, kion mi scias, kion mi inventis ... Mi do inside venis por venĝi kontraŭ vi, sinjoro ŝtatsekretario ...

Ŝ.: Mi ne komprenas.

G.: Vi ne komprenas (stariĝas kaj montras la seĝon). Tiun ĉi seĝon mi kontrabandis ĉi tien antaŭ unu horo.

Ŝ. fiksrigardas la seĝon: Ĉi tiu seĝo ...

G.: Jes. Vi forpelis min, oni ne akceptis min -- oni solenis la ungraspilon. Vi ne rimarkis, sinjoro ŝtatsekretario, ke ĉiuj malfeliĉoj kaj katastrofoj, kiuj vin atingis depost duonhoro, eliras el tiu ĉi seĝo ...

Ŝ. ekprenas la kapon: Ho ... Vi pravas ... ĉiuj sidis en ĝi.

G.: Tiu ĉi seĝo estas mia plej nova inventaĵo. Kiu sidas en tiu ĉi seĝo -- laŭte diras sian penson. Diras la veron senvole.

Ŝ.: Terure! (Falas sur la seĝon.)

G. staras antaŭ li. Kun fantoma voĉo: Estas jam malfrue, via eta kartkastelo el mensogo, egoismo kaj profitemo ruiniĝis, la kovrilo falis de via malvera laboro, vi estas forbalaita -- vi bankrotis. Sinjoro ŝtatsekretario vi estas mortinto, vi estas bankrotinto. Vi havas nur ununuran devon ... (iras al la tablo, alportas revolveron, metas en lian manon ĝin).

Ŝ. rigardas la revolveron.

G.: kun levitaj brakoj: La lando de la mensogo kaj maljusto pereis -- finitaj la ruzaj kaj malicaj etuloj, kiujn ruzeco kaj malico levis ... venu la ĝustuloj, la fortaj, venu la lando de la kapablo kaj forto -- venu la revolucio! Sinjoro ŝtatsekretario -- vi havas la revolveron en la mano... via edzino trompis kaj forlasis vin ... la lando forpelis vin ... via amiko perfidis vin ... sinjoro ŝtatsekretario - prenu la konsekvencon!

Ŝ. ĝemas: Ne estas savo! Ne estas savo!

G.: Ne. (Donas la revolveron al li.)

Ŝ. rigardas la revolveron: Nu bone, sufiĉas jam pri tiu ĉi ŝtatsekretario ... (La nomo de la aktoro, kiu ludas la rolon de G.)

G. konsternite: Kion vi diras, sinjoro ŝtatsekretario?

Ŝ.: Ne estu stulta, jam sufiĉas. Nomu min laŭ mia nomo ... Certe sufiĉas jam el tiu ĉi teatrajo. (Stariĝas.) La ideo ne estas malbona, sed la tuta estas iom tro longa. La publiko estas malpacienca.

G. forprenas sian barbon, viŝas la farbon per tuko: Peston. Eĉ la ideo ne estas bona. Magia seĝo! Stulte!

Ŝ.: Sed ili ridaĉis!

G.: Sed ne pro la aŭtoro, sed pro ni, aktoroj. Ĉiam estas merito de la aktoroj, se teatraĵo plaĉas. La aŭtoro havas nenian meriton pri tio.

Ŝ. viŝas sin, forprenas la farbon: La malnova kanto. Alivorte la aktoro estas pli grava ol la aŭtoro.

G. deklamante: Tio eĉ ne estas demando! La aktora arto estas la pinto de la arto -- ĉe la aŭtoro sufiĉas, se li estas kapabla -- aktoro devas esti genia! Mi multe meditis pri tio ... el mi oni povus fari dudek verkistojn. Mi povus belege skribi tion ... sed verkisto ne povus ludi tion.

Ŝ.: Sed diru do tamen, kiel vi pensis.

G. kun embaraso: Mi pensas tiel, mi pensas, ke (eksidas en la seĝo) ma ... med ... me ... me ... mi ... m

Ŝ. ektimas: Kio estas je Dio, amiko?

G. ĝemas: Ve ... mi ne ricevis finvorton ... elĉerpiĝis la rolo ... tiu ĉi porka aŭtoro perfidis min ... rapide la kurtenon!

Ŝ. al la fono: Rapide, kurtenon!

KURTENO.