Enkomputiligis Don HARLOW

Ho, kvazaŭ blanka mev'

de Ilmari PIMIÄ

elsuomigis Joh. Edv. LEPPÄKOSKI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 74


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda
Trans akvon diafanan meva ar'
dum nokto flugas super brila mar'.
En siaj revoj junkoj sin balancas.
Kaj la flugilsusur'
mortante kantas nur.
Lulante bordajn herbojn ondoj dancas.

La neĝe blankaj aroj flugas for,
trans vastajn marojn, kun enu' en kor'.
Mi gaje sentas en l' animo tiam:
ho, kvazaŭ blanka mev'
la viv' kun sia rev'
forpasos, nek revenos, ha, neniam.