Enkomputiligis Don HARLOW

Multe

de Olli

elsuomigis Vilho SALONEN

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 75


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

-- Lacaspekta? Kompreneble mi estas lacaspekta. Ree estrara kunveno.

-- Hah, hah!

-- Tio estas nenia hahhah. Certe estas estrara kunveno. Kaj morgaŭ alia. Mi jam ne havas hejmpacon. Nu jes, pacon mi havas hejme. Mi celas, ke mi mem ne havas eblon pace resti hejme.

-- La elektro ne konsumiĝas.

-- Tio ne estas afero por ŝerci. Vere mi trovas min lacega. Ano en kvar komitatoj. En kvin estraroj. Krome ... sed kial nombri ĉiujn. Privatan familian vivon mi tute ne havas. Mi volis liberigi min, sed senrezulte. Se iam oni akceptis al si konfidan anecon en iu komisiono, estas malfacile eksiĝi.

-- Kial eksiĝi?

-- Por ŝpari al mi tempon kaj liberecon kaj pacon. Jam ja mi diris tion.

-- Sed pro tio vi ne devas eksiĝi el viaj konfidaj postenoj. Kontraŭe akceptu plurajn aliajn. Tiom, kiom eble.

-- Kion vi celas?

-- Rigardu al mi. Ĉu mi aspektas laca? La hundon mi promenigas kaj trankvile nun iradas hejmen. Tamen mi estas ano en dek komitatoj, deksep estraroj kaj en pluraj aliaj, kiujn mi ne povas nek volas memori. Vidu, ĝuste en tio la tuta kerno troviĝas, ke se la komisioj estas tro multaj, oni havas eblon vivi pace kaj la tempo sufiĉas por privata hejma vivo.

-- Mirige.

-- La afero estas simpla, ĉar oni havas "multajn ferojn en la fajro", ĉiuj komprenas, ke oni ne povas troviĝi plurloke samfoje. Se mi ne ĉeestas en la komitata kunveno, oni konkludas ke mi havas iun gravan delegitaran kunsidon. Kaj ĉar oni ne trovas min en la delegitara kunsido, oni supozas, ke mi samtempe sidas en alia delegitara kunveno. Ĉiuj komprenas. Kaj tamen mi pace kaj trankvile sidas hejme. Aŭ mi promenigas mian hundon. Nur oni devas esti ano en sufiĉe multaj komisionoj por povi nature foresti el ili ĉiuj ... O-ho' Hepsu! ... Estas vere plezura fripono ĉi hundo mia.

-- Denaske ĝi tamen ne estas rashundo!

-- Ĉu ne? Jen oni vidas, ke se ekzistas tre multe, oni ne facile rimarkas. Ĉi tiu ja estas vera, rasriĉa hundo. Ĝi ja devenas el tre multaj rasoj.