Enkomputiligis Don HARLOW

Kaj via nomo estas Saĝ'

de Eugeniusz MATKOWSKI

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 91-92


La 40-jara datreveno de la morto de Zamenhof aktualigas la suban poeziaĵon.

En nekonata ter-angul' naskiĝos iam geniul', aperos korpa Pens' intensa, alvenos iam fama hom' kaj Saĝo estos lia nom' kaj estos lia cerb' grandmensa!

Li estos hom' de pura kor', tempion lian kronos glor', peniga estos vojo lia: maldolĉa griza efektiv', ĉar estos cel' de lia viv', problem' de lingv' internacia!

En ia dom', mizera dom', enkorpigita mens' genia, pri sia granda Cel' konscia, sendorma, pala hom-fantom' laboros ĉiam. Fluos temp', forpasos for perdita juno, forpasos foren vivprintemp', ŝtelpaŝe venos viv-aŭtuno!

En ies dom', mizera dom' fariĝos saĝa hom' silenta kaj iĝos lia har' arĝenta verkint' de lingva idiom' post sia longa grandlabor', labor' impona, plenmajesta ... ekflustros jen: -- Ho mia kor' ... jen lingvo mia preta estas!

Laŭ sankta vol' de Providenc' kaj laŭ misteraj sortpostuloj, en dom' mizera longbarbuloj je nom' de scio kaj scienc' kunvenos ... sidos ĉe la tabl' sciplenaj, seriozvizaĝaj ... kaj parolados pri kapabl', kaj pri talent' de Homo Saĝa!

Parolos multe pri logik' de lia lingv' artefarita, sprita, facila, difinita ... pri ĝia form' kaj gramatik' ... parolos, pruvos, krios, ke la lingvo estos vero ... kanta ... nur via lingvo estas ... ve, korektojn postulanta!

Kaj ekdiskutos kun fervor' pri substantivoj, adjektivoj ... pri vort-ordo kaj vort-derivoj, pri samsonec' de hor' kaj ĥor', pri la objektoj kaj subjektoj, pri la necesa aplikad' de multaj novaj sonkorektoj!

Diskutos, krios kun aplomb' pri inda form' de ĉiu vorto ... la geniulo fine mortos kaj kuŝos pace en la tomb', sed longbarbuloj krios plu pri plibonigo pli konkreta, parolos, skribos ... fine ... nu! ... konstatos kune -- lingvo preta!

Kaj efektive tiu lingv' plej riĉa je kompren-nuancoj, ĉi ritma lula, kiel danco, ĉi lingva valso, lingvo-sving', ĉi lingva tang' ... per ĉiu vort', sonanta kiel harpmuzika, sonanta kiel ton-akord' kunigos belon kun logiko. Mirinda estas nia lingv' -- konstatos veron longbarbuloj kun bril,' de ĝojo en l' okuloj, kun plenkontento kaj konvink' -- rigardu fratoj ... ĉiu vort', ĉu demanda, ĉu responda ... ekpruvas pri la orvalor' de nia lingvo -- lingvo monda!

Do ĝoju ni en ĉi konsci', ke sin glorigos nia faro, ke sonĝ' eterna de l' homaro nun realiĝos dank' al ni ... ke dank' al ni la ĉefprojekt', projekt' naiva, primitiva ... atingis formon de perfekt' kaj iĝis lingvo klara, viva!

Do supren kapojn kun fier', ke dank' al nia ŝvitlaboro, al nia saĝo kaj fervoro ... finfine estas la afer' de artekompilita lingvo solvita ĝustamaniere, ke jen sukceso kaj ating' al ni venas nun senpere.

Diversaj homoj estas jam: la cerbmalsanaj, mens-bonfartaj ... provantaj krei lingvojn artajn, por trovi sin en lum' de fam'. Rival' luktadis kun rival', frenez' komencis kapojn turni, sukcesis tamen nek de Wahl, nek de Beaufront, nek Schleyer ... nur ni!

Nur ni!

En tiu ĉi moment' en domon fremda hom' eniros, kaj strangajn vortojn li eldiros, en kiuj sonos mok-akcent', akcent' de pika ironio, rikan' mortiga, senpasia ... bonvolu montri do al mi genian tiun lingvon vian!

Bonvolu! -- sed en ĉi sekund' vizaĝo lia mokgrimaca kaj lia voĉo ton-aŭdaca mildiĝos pro la rav-inund', ektremos pro la plena mir' kaj nedirebla mir-adoro, dum manuskripton li sen dir', sen vort' kun muta rav' esploros!

-- Mirinde ... strange ... tio ja miraklo estas ... je Krist-vundoj! kurados pasos for sekundoj, eterno-eroj kuris tra kompleta muto kaj silent', batantajn korojn miro regos, dum hom' samkiel monument' sen mov' starante Lingvon legos!

-- Mirinda lingv' -- mirakla lingv' -- la samaj -- ota -- ita -- ata ... katino estas in' de kato ... la samaj "preter, supren, ing'" ... ho ĉesu jam je Dia Am', kreadi lingvojn, scienculoj, ĉar tiu lingv' aperis jam delonge antaŭ vi, karuloj!

En pola urb' Bialistok naskiĝis iam okulisto, kun pura sankta kor' de Kristo, pacbatalant' por pacepok' ... kaj eĥ-resonis ĉiu strof' de lia paca Nova Kanto, nom' lia estis Zamenhof -- kreint' de lingvo Esperanto!

Senlima estas via sci', potenca via saĝ' senfunda, mirigas via mens' profunda, mi klinas kapon antaŭ vi ... kaj antaŭ via vortpreciz', precizo tiel katastrofa, ĉar vi nur fratoj ... ho surpriz' rekreis lingvon zamenhofan!

Se malpli estus via saĝ', mirige bela via lingvo ĝi ja ne estus lingvo ... nur lingvaĉ'; fariĝus stranga vortkomplik' de vortaro kazerno-kota, fariĝus morta Volapuk aŭ Interlingva Idiota!

Sed vi, la homoj de scienc' kaj de preciza scio vera, vi homoj de logiko fera, titanoj de la penspotenc' de superhoma pacienc', ho vi luktanoj kontraŭ vanto, jen post la peno konsekvenc' -- vi devis krei Esperanton!

Por kio? -- mi demandas vin -- por kio? je turmento Krista, la lingvon, kiu jam ekzistas kaj vivas ... ree krei ĝin? Vin dia saĝ' jam prilumis, sed lingvon havas jen jam ni, kaj ĝi la rolon jam plenumis.

Nur estas unu diferenc', ke vi por krei lingvon vian, ĉielan, belan lingvon dian, al mondscienca konferenc' el ĉiuj landoj de Eŭrop' alvenis kun tumulto skola kaj kreis lingvon je centop', dum Zamenhof ĝin, kreis sola!

Mi estas nune via gast', do mi admonu vin sekrete, ke vi pri via saĝ' trumpete anoncas ĉie kun bombast', dum Li -- inspir' de via verk' -- humile iris vivon tromban kaj estis ĉiam ĝis la ĉerk', modesta hom' de kor' kolomba!

De ĉesu krii kun aplomb' kaj bombast' pri via saĝo, estimu propran grandan aĝon kaj iru iuj tuj al tomb , en kiu dormas Li en kron' de Gloro inter mortdormantoj, kaj ĉesu krei sen bezon' la troajn samajn -- Esperantojn!

Prudenta bomo iros for, silento regos saĝulejon, pigme' rigardos la pigmeon per laca vid' sen ia vort' ... per ies buŝ' ekmokos van' ... laboru pluen sensalajre ... kaj ies man' -- nervema man' la manuskripton ĵetos ... fajren!