Enkomputiligis Don HARLOW

Papilio

de P. Th. JUSTESEN

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 79-81


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

D-ro Justesen estis unu el la plej koloraj, multspertintaj homoj en la dana Esperantokulturmovado. Li mortis fine de la pasinta jardeko. Tiu ĉi delikata rakonto aperis en la neforgesebla "Malgranda Revuo" (1943).

Estas nur malgranda papilio, pri kiu mi rakontos; sed ĝi estas unu el miaj fidelaj amikoj. Ĝi tiam kaj tiam vizitas min, kaj ĝi ĉiam portis ĝojon al mi.

Kiam mi estis lernanto, mi estis tre diligenta kolektanto de insektoj. Tiu okupo donas ĉiuokaze tiun avantaĝon, ke oni poste en la vivo dum multaj okazoj kun kompreno kaj revidoĝojo rigardas multajn aferojn, kiujn la pli multaj personoj tute ne rimarkas. Tiel certe estas tre malmultaj, kiuj atentis pri Vanessa polychloros, iu sufiĉe bela, sed ne tre okulfrapa taga papilio, kiu tre similas la ordinaran urtikan papilion, Vanessa urticae. Ĝi troviĝas tie ĉi en Danujo, sed oni ne povas nomi ĝin ordinara, kaj dum ĉiuj jaroj, kiam mi estas aktiva kolektanto, mi ne vidis ĝin eĉ unu fojon. Ĝi neniam troviĝis en mia kolekto. Sed jen iun tagon, tuj post mia abiturienta ekzameno, mi subite ekvidis ĝin, sidantan sur la malgranda floro en ĝardeno de miaj gepatroj. Ĝi levis kaj mallevis siajn flugilojn, fojon post fojo, tiel, ke mi povis bone rigardi ĝin, sed ĝojis pro tio, ke mi ankoraŭ povas trovi danan papilion, kiun miaj okuloj antaŭe ne renkontis.

12 jarojn poste mi venis al Sumatra, kaj tie mi trovis ja tute novan bestomondon. Ĉiun tagon kaj kie ajn mi vidis amasojn da pompaj papilioj ĉirkaŭflugi, kaj ili ĝojigis mian koron. Iun tagon dum ekskurso en la praarbaro mi venis al la bordo de rivero. Mi iomete iris antaŭen sur la sablo laŭ ĝi, kaj jen mi subite renkontis rimarkindan vidaĵon. Sur forte sunluma loko sidis granda amaso da papilioj, unu tute proksime ĉe alia, de multaj diversaj specoj, unu pli bela ol alia. Unue mi dum kelka tempo observis ilin en certa distanco kaj miris pri tio, ke ili ĉiuj tiel longe restas senmovaj. Pri kio ili povas okupi sin tie sur la sablo? Eĉ unu ne movis sin. Sed inter ili mi rekonis Vanessa polychloros! En la sama momento mi ekvidis antaŭ mi la ĝardenon de miaj gepatroj. Estis malgranda peco de Danujo, kiu montris sin por mi meze en la fremdo. "Ĉu vi estas tie ĉi, mia amiko? Afable estas, ke vi venas por viziti min", mi pensis, kaj mi estus povinta karesi ĝin; sed verŝajne ĝi ne estus bone kompreninta tion. Sed pri kio okupis sin la papilioj? Nu, tion mi rapide trovis. Ĉiuj estis elrulintaj siajn suĉilojn kaj borintaj ilin profunden en la sablo. Ili trinkis de la fluidaĵo sub la surfaco. Kaj senĉese falis grandaj akvogutoj de ilia intestofino, proks. unu en ĉiu sekundo. Eble oni povas plej bone diri tiel, ke ili lavis siajn digestorganojn, aŭ ke ili freŝigis sin interne meze en la dolĉa suno. Ili ebriigis sin en ĝuado, kaj ili tiom forgesis la mondon kaj la ekziston, ke mi sukcesis preni unu el ili per du fingroj sen iu ajn maltrankvilo de la aliaj. Mi tuj lasis ĝin flugi, kaj senprokraste ĝi sidigis sin apud la aliajn kaj reprenis sian okupon.

29 jarojn poste, en 1921 mi vojaĝis al Aŭstralio. Verdire mi estis survoje al Danujo tra Ameriko, sed prokraste mi restis en la kvina mondoparto -- pro scivolemo. Kiam mi veturis suden laŭ la orienta bordo de Aŭstralio kun la kontinento sur unu flanko kaj la granda koralrifo sur la alia, mi rigardis kun certa malagrabla sento tiun landon, kiu estis tute proksima. Sufiĉe krutaj bordodeklivoj, kovritaj de fajrodetruitaj arbaroj. Kilometron post kilometro neniu homo, neniu domo, neniu kabano. Morto! Morto! Per ĉiu tago fariĝis pli kaj pli malvarme, kaj mi havis fortan senton, ke mi proksimiĝas al la fino de la mondo. Mi ja estis ankaŭ proksimume tiel malproksime de Danujo, kiel estas eble veni. Poste fariĝis pli bone, kaj Brisbane, Sidney kaj Melbourne montris al mi, ke estas homoj ankaŭ en tiu lando, kaj ke ili loĝas en grandaj urboj, tute eŭropaj, aŭ eble pli bone diri, tute amerikaj. Sed danoj la aŭstralianoj ne estis.

Iun tagon mi estis kun mia edzino kaj miaj kvin infanoj en la zoologia ĝardeno de Melbourne, kaj infanoj estis en ekstazo pro la multaj bestoj. Ni iris de kaĝo al kaĝo kaj parolis dane abunde. Sed ni ja ne estis la solaj, kaj subite mi rimarkis, ke nin ĉirkaŭas granda homamaso, kiu tute ne interesiĝas pri la bestoj, sed nur pri ni. Ili gapis al ni, fingromontris al ni, ridaĉis al ni kaj evidente interparolis tre vigle pri ni. Kaj kiam ni iris al alia kaĝo, ili ĉiuj sekvis nin, kaj ili fariĝis pli kaj pli multaj. Unue mi tute ne komprenis la sencon de tio, sed iom post iom la kaŭzo klariĝis al mi: ili aŭdis, ke ni parolas fremdan lingvon, kaj kredis, ke ni estas germanoj -- pasis ja ne longa tempo post la paciĝo. En la amaso estis ankaŭ policisto, sed li kondutis tute kiel la aliaj. Mi demandis lin: "Kion volas tiuj ĉi homoj?" sed li ne respondis. Ni ne povis fari ion alian ol forlasi la ĝardenon, kaj grandaj trupoj sekvis nin ĝis la elirejo. Sur la vojo hejmen, meze en la dezerta kaj laŭ mia opinio malgaja strato mi subite ekvidis papilion, kiu dancis antaŭ mi. Estis Vanessa polychloros! Estis saluto el la hejmo, kaj ĝi tuŝis min profunde.

Pli malfrue plenumiĝis deziro, kiun mi longe portis. Fariĝis al mi eble pasigi kelkajn monatojn en Egiptujo kaj studi ĉiujn mirindaĵojn, kiuj troviĝas tie. I. a. mi kompreneble kelkajn fojojn estis sur la supro de la piramido Keopso, kaj precipe la unua el tiuj vizitoj estas por mi neforgesebla.

La honorinda piramido estas dum la forpaso de la tempo terure malbontraktita de krudaj manoj. Ĉiuj tegoplatoj kaj amasoj el la grandegaj, kubaj blokoj, pli ol unu kubmetron grandaj, estas fortrenitaj kaj uzitaj por konstrui domojn en Kairo. Ankaŭ la supro malaperis. Tial oni plej supre trovas malgrandajn kvadratajn plataĵojn kun la flankoj almenaŭ 12 m-ojn longaj. Estas iom malfacile rampi supren laŭ tiu gigantoŝtuparo; sed la afero valoras la penon. De tie oni havas vidon kiel nenie aliloke en la mondo. Oni elrigardas sur la flavan sablon de la dezerto. Ĉe la piedo de la piramido kuŝas la majesta sfinkso. Kelkcent metrojn malproksime estas malgranda oazo, fasko da migdalarboj. Ĉe la horizonto briletas en la suno la multaj moskeoj kaj minaretoj de Kairo.

Estis posttagmezo, kiam mi surgrimpis la piramidon, kaj centoj da turistoj svarmis ĉirkaŭ ĝia piedo, kie ili i. a. rigardis la multajn, multajn elfositajn tombojn, tutan subteran urbon, kiun oni trovis tie. Okaze mia rigardo renkontis forte gestantan arabon, kiu interparolis kun distingaspekta eŭropano. Ambaŭ rigardis supren laŭ la piramido. La eŭropano elprenis sian horlogon, kej jen la arabo subite atakis la ŝtonkoloson, saltis kiel kato de bloko al bloko kaj en nekredeble mallonga tempo venis supren al mi. Tie li restis staranta unu sekundon kun supren etenditaj brakoj, kaj poste komenciĝis la malsupreniro, kiu estis eĉ pli danĝera. Li faris ĝin en same furioza takto, kaj post kelkaj momentoj li denove staris apud la eŭropano, kiu elprenis sian monujon kaj pagis al li la evidente interkonsentitan premion. Poste mi eksciis, ke tio estis la vivtena profesio de tiu arabo, kaj ke li ĉiam kontraktis, ke li kuros supren kaj malsupren en 8 minutoj. 8 minutoj! Supren kaj malsupren sur 137 m-ojn alta ŝtuparo kun tiaj ŝtupoj!

Interesa fenomeno estis ankaŭ la piramida vento, kiu blovas preskaŭ vertikale supren. Ĝi venas galope el la dezerto; sed kiam ĝi atingas la piramidon, ĝi grimpas ĝin ankoraŭ multe pli vigle ol la arabo. Ĝi kuregas supren laŭ la flanko kaj alten al la ĉielo. Kiam oni staras tuj apud la rando de la plataĵo, oni troviĝas en plena ŝtormo; sed se oni faras nur malgrandan paŝon malantaŭen, oni troviĝas en plena kvieto. Mi restis kelkajn horojn tie supre kaj vidis, kiel la piramida ombro kreskas pli kaj pli longa sur la brila sablo, kaj la tutan tempon mi estis sola kun la arabo, kiu ludis kafejon tie. Tamen ne! Ne tute sola. Estis ankoraŭ unu, kaj tio estis la plej granda mirindaĵo el ĉiuj. Vanessa polichloros! Ŝubite ĝi venis flirtante kaj sidigis sin antaŭ miaj piedoj, kaj kiam la suno fine estis tie. Sur la supro de tiu giganta ŝtonkoloso, kun dezerto sur ĉiuj flankoj! Papilio, kiu vivas el mielo! Kion ĝi volis tie? Ĝi venis ĝuste por viziti min? Kaj kio fariĝis el la kompatindulo malgranda? Mi volonte volis helpi ĝin, sed kion fari?

Kaj poste mi denove vidis ĝin en 1931. Mi tiam estis anstataŭa komunuma kuracisto sur la Feroaj Insuloj en Thorshavn. Mi restis tie 9 monatojn, la tutan someran duonjaron kaj iom de la vintro, kaj multajn ekskursojn ni faris piede kaj en la ĉirkaŭaĵo de Thorshavn kaj sur la aliaj insuloj, parte profesie, parte pro propra intereso; sed eĉ unu papilion mi ne renkontis, eĉ ne modestan tineon. La Feroaj Insuloj estas tre belaj, sed antaŭ ĉio ili estas markitaj de soleco, manko de vivo. La herbo flustras en la vento, iun fojon krias korvo, povas okazi, ke leporo subite ekkuras kaj malaperas inter la ŝtonoj. Cetere nenio! Kaj jen iun tagon mi estis survoje de Thorshavn al Kollefjord. La vojo iras sur alta kaj vasta plataĵo. Tute apud la plej alta punkto malgranda akvofalo ĵetas sin kiel edziniĝa vualo malsupren sur rokoinuro. Kaj tie flugis Vanessa polychloros! Nur momenton mi vidis ĝin. Poste ĝi flugis for kaj malaperis for en la solecon. Sed al mi ĝi estis doninta neatenditan ĝojeton.