Enkomputiligis Don HARLOW

Preĝo

de Ŝtefano URBAN

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 78


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda
Mi vokas vin
en nomo de l' Kreinto,
konduku min
en vivo-labirinto,

vi, kiuj jam
post sojlo de la Morto
laŭ Lia Vol'
transcendan kreas ponton!

Mi vokas vin
pro l' Sankta Plejpotenco "
por gvidi min
al nova vivkomenco ...