Enkomputiligis Don HARLOW |
Vesna Parun estas granda valoro de la moderna kroata literaturo. Ŝi verkis ĝis nun 3 poemarojn.
Se vi estus proksime, mi apogus la frunton sur via bastono, kaj ridetanta mi ĉirkaŭplektus la manojn ĉirkaŭ viaj genuoj. Sed vi ne estas proksime, kaj mia amo al vi nekvieta povas ekdormi nek en nokta herbo nek sur ondo mara, nek sur lilioj. Se vi estus proksime. Se vi estus almenaŭ tiel nedaŭre proksima kiel pluvnubo super la domo perdiĝinta en la valo. Kiel super la maro griza ekkrio de l' mevo forfluganta antaŭ l' alven' de uragano en la vesper' zorgoplena. Ho, se vi estus almenaŭ tiel triste proksima kiel la floro dormanta fermokule sub la blanka tavol' de neĝo en silento de ŝtonaj arbaroj, atendante la printempon. Se vi estus proksime, ho mia floro frida. Nur per unu ekmovo se vi estus proksime al la negajaj ĝardenoj miaj velkantaj jam, laciĝintaj de maldormo. Sed noktas, kaj la mondo foras kaj mi ne konas pacon vian. Birdoj miaj viajn branĉojn forlasis. Kaj la aŭrorbrilo el miaj pupiloj foriras porĉiame en la ofenditan landon de l' forgeso en kiu nekonatas la nom' de l' amo. |