Enkomputiligis Don HARLOW

Infrakosma radiado

de A. VEĈER

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 109


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

"Infrakosma radiado" estas provizora termino por influoj kiuj supozeble venas el la kosma spaco, variante laŭ la gravitorilatoj en nia sunsistemo. Diference de la kosmaj radioj, konstateblaj per aparatoj (Geiger-Müller kalkulilo), ne ekzistas por la nomita speco de radioj alia studrimedo, ol speciala biofizika aŭ ĥemia eksperimento. Konataj estas ekz. la provoj de Lakhovsky.

Facile estas kondamni metodojn, kiujn praktikas ĝis nun tie aŭ alie la kamparanoj; preferinde estas esplori serioze, ĉu iu el la strangaj kutimoj ne kaŝas ŝlosilon por malfermi sekreton de la naturo, negrave ĉu en formo pli-malpli superstiĉa. Ekzistas reguloj por semado, kiuj ligas sin al la fenomeno de la Luno, t. e. ĝia kresko aŭ malkresko, aŭ rilatas ĝian pozicion super aŭ sub la horizonto. Similal reguloj ŝajnas valori ankaŭ por arbokulturado ktp.

Ni preferu provon antaŭ sole racia konsidero, kaj montru, kiel oni povas praktiki pruvan eksperimenton pri la kosmaj fortoj. Estas ĉiam utile preni unusolan astronomian apartaĵon kaj neniel riski konfuzon. Modele simpla estas jena eksperimento:

Oni deziras konstati, ĉu fenomeno de la plenluno povus iamaniere influi ĝermadon.

1. Laŭ efemerido (Raphael Ephemeris of Planets), la ĝusta tempo de la plenlumo por la dato la 8-a de aŭgusto 1949, estis:

19 h 33 min, (laŭ Grenwich).

2. La geografia pozicio de la loko, kie okazis la eksperimento, estis:

16o 50' -- orienta longitudo,
49o 55' -- norda latitudo.

3. La kalkulo rilate la lokon rezultis:

21 h 41 min -- loka somera tempo.

Estis preparita sufiĉa nombro da sanaj rafanaj semoj, kiujn oni dividis en 8 amasetojn po 10 semoj. Nun oni metis la semojn, envolvitajn en filtra papero, en samspecajn glasetojn.

En precize antaŭkalkulitaj intervaloj la semoj estis akvumitaj. Post aspergo oni konstatis la rezulton de la ĝermado. La 16-an de aŭgusto je la 12-a 40 min., kiam la ĝermado estis interrompita, ni povas kontroli laŭ la sekvanta tabelo:

Eksperimento
Nro:
Horo,
minuto:
El 10 semoj
ekĝermis:
Longeco de la
ĝermoj en milimetroj:
Longeco de
radiketoj:
Krevita
ŝelo:
1 21,03 4 8, 16, 21, 30 0, 16, 124, 120 1
2 21,13 2 2, 25 0, 60 -
3 21,24 2 8, 12 1, 8 -
4 21,32 3 10,22, 23 20, 30, 82 -
5 21,41 - - - -
6 21,52 2 29, 40 55, 27 2
7 22,02 1 3 - 2
Kontrola eksperimento okazinta la 9-an de aŭgusto:
8 8,40 4 8, 22, 28, 31 5, 34, 40, 33 -

La tendenco de ekĝermado estas ĝis la plenlumo falanta (inter 40-20 %), nulo dum la plenlumo, poste altiĝante.

Ŝajnas versimile, ke varioj en la ĝermado ne povas esti tro grandaj kiam oni ne faras inter la aspergoj grandajn, multhorajn diferencojn. Sed la eksperimento parolas tre elokvente. Estas nur mirinde, ke eĉ ne unu sola semo ekĝermis el tiuj, kiujn oni aspergis dum kulmino de la plenluno, t. e. "opozicio" inter Suno kaj la Luno.

Rimarko: La materialo estas ĉerpita el artikolo publ. en "Práce a vynálezy" (Praha) ĉeĥlingve.