Enkomputiligis Don HARLOW

Falsa Rembrandt-bildo?

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 65


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En nia lasta n-ro el 1956 aperis unuakta dramo de hungara verkisto S. Bródy kun la titolo "Rembrandt". Laŭ H. W. A. (Laborista Esperantisto, Amsterdam, marto 1937) la drameto "prezentas al ni Rembrandt en ordinare nedigna interparolo kun sia filo Tito, en kiu li devigis konfesi, ke li, la filo, maldigne interrilatis kun Hendrikje Stoffels, jam konsiderata kiel kunulino de Rembrandt, en tiu ĉi dramo estas suspektita pro fia konduto." Iom pli poste H. W. A. konstatas, ke pri la hejma vivo k. c. de Rembrandt ne estas multe da dokumentoj, sed ŝajne lin ne kontentigas la maniero per kiu la verkisto penas doni imagon pri la persono de la granda kulturhistoria monumentulo.

La dramo aperis en trio de scenoj, kun la komuna titolo "Reĝoj", kio jam en si mem pruvas, ke la verkisto tute ne intencis forŝiri laŭron el la laŭr-arbaro de la nederlanda grandulo. Mi mem, kiu antaŭ jardekoj vidis la teatraĵon, rave ensorbis ĝin, kaj eĉ dum unu momento ne havis la senton, ke per tiu ĉi bildo Rembrandt iĝis malpli granda aŭ malpli digna ol antaŭe kaj tute ne sentis en la dramo iaspecan hontindan bulvardĵurnalismon; male, mi eksentis vivon en la ĝis tiam eble kliŝeca bildo pri Rembrandt kaj kun la sama vivo vivas ankoraŭ nun Rembrandt, grandulo, sed el sango kaj karno. Ĉiukaze aminda kaj nobla grandulo. Ankaŭ la du flankaj figuroj ne restis en mia memoro, kiel abomenindaj, maldignaj, sed simple homaj. Entute la dramo signifis kaj signifas al mi ian artan kunon de efektoj, delikataj kaj sukcesaj, kaj neniam mi pensis pri tio, ĉu en ĉiuj detaloj la fantazio de la verkisto sekvis la realon. Li certe ne volis doni "artikolon, pli objektivan" kiun aliaj proponas al ni, sed li sentis la eksciton antaŭ la tasko per la takso, per la forto de la fantazio revivigi grandiozan vivon. Ne temas ĉi tie pri amas-efektoj kaj amerika historia filmo, sed simple pri scenigo de la pensoj de la verkisto, kiu sendube rajtas formi sian materion same libere, kiel G. B. Shaw rajtis fari portretojn tute novajn kaj eĉ incite impertinentajn pri Cezaro kaj Kleopatra. Bródy ne volis groteskigi, sed li eksentis en Rembrandt la plenan vivon, la kompletan homon. Liajn pensojn pri Rembrandt subtenis faktoj: Hendrikje estis kunulino lia, ankaŭ junulino, mem la koopero Hendrikje-Titus unudirekte -- ekonomie, kiel impresaria duo por Rembrandt -- funkciis; verŝajne el tiuj ĉi elementoj verkis la plumo de talentulo plenpulsan vivon. Povas esti, certe estas ja faktaj diferencoj, sed artisto -- ĉu pentristo, ĉu verkisto -- sendube ne volas doni konfidindan protokolon, sed harmonian efekton. Por mi kaj espereble ne nur por mi tiu ĉi dramportreto donis iun eterne valoran kaj vivan al propra portreto de Rembrandt. La duspecaj portretoj vivas kune, kaj tiu de Bródy ne detruas la alian.