Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉu la homo povos plenumi sian revolucion kontraŭ naturo?

de Bengt SJÖGREN

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 66-68

Kun la permeso de Västgöta Demokraten, Boraas, kie la originalo aperis.

Dum 2 miliardoj da jaroj -- de kiam troviĝas vivo sur la tero -- vegetaĵoj kaj animaloj klopodis plivastigi siajn viveblojn. Sed konkero de nova medio postulis biologian adaptiĝon. La unuaj spinhavaj bestoj estis fiŝoj. Kelkaj el ili penis atingi la terdeklivon. Iliaj naĝiloj transformiĝis je piedoj kaj ili fariĝis ranoj, poste reptilioj, mambestoj kaj birdoj. Ĉe tiuj, kiuj aspiris al la aero, el la antaŭaj piedoj iĝis flugiloj ...

Oni povus preni kiom ajn da ekzemploj, sed min interesas nun speciale animalo, kiu transsaltis la naturajn leĝojn de la natura evoluo, kiu prenis sian sorton en sian propran manon kaj elcerbumis rimedojn por baldaŭ konkeri ĉiujn mediojn sen antaŭa biologia sinadapto.

En sia nuna stato la homo ekzistas de eble kelke da ridinde malmultaj jarcentmiloj. Biologie ĝi estas konsiderebla kiel malforta estaĵo kaj estas tre kredeble, ke ĝia specia evoluo jam estas haltinta. La grando de la cerbo ne ŝanĝiĝas jam de la antaŭhistoriaj tempoj.

Frua ribelo kontraŭ la naturo

Sed la homo jam frue ekribelis kontraŭ la naturo. Sian fizikan malforton li kompensis per la uzo de iloj, kies faron li mem lernis. Kaj ne daŭris longe, ĝis li lernis trovi transvojon al tia media adaptiĝo, kiu al normala besto estus kostinta tre longan tempon. Ekz-e: anstataŭ evoluigi sian propran felon, kiam li vagadis en malvarmaj regionoj, li ŝirmis sin per varmiga bestfelo.

Tiel komenciĝis la granda revolucio, kiu iom post iom faris la homon la plej potenca besto sur la tero dank' al lia lernemo kaj inventemo. Kie la medio ne konvenis al li, li eltrovis artefaritajn rimedojn por sukcesi malgraŭ ĉio aŭ tute simple li transformis ĝin.

La celo: la regado de la mondo

Sen naĝiloj la homo konkeris la akvon, sen propraj flugiloj la aeron. Kaj nun, kiam li avancis tiom, ke jam nun eĉ lia cerbo ne povas sekvi sin mem, li konstruas geniajn maŝinojn, kiuj povas plenumi pensfunkciojn pli certe kaj pli rapide. Eĉ la limoj de la cerbkapablo ne povas bari la procezon de la mondrevolucio. La celo estas la mondregado, plena potenco sur la naturo kaj ĝiaj fortoj.

La nuna periodo de tiu ĉi giganta lukto inter la naturo kaj ĝia "terura infano", pli problema ol kiu ajn alia, komenciĝis antaŭ ĉ. 200 jaroj. Tiam ekis la teknika evoluo plene kun tia rapido, kiun la unuopulo apenaŭ sukcesis sekvi en ĉiuj siaj detaloj.

"Oni kutimiĝis vidi la kulminon de la historio en la kanontondro ĉe Waterloo kaj Sedan" atentigas Joachim G. Leithäuser en sia libro "La tekniko transformas la mondon": Kun memorŝtonoj kaj festoj, sur tabuloj kaj en lernolibroj oni laŭdas multe da homoj, kies fuŝmiksiĝo en la mondhistorion, kaŭzis nur apenaŭan rezulton. Multe pli gravaj estas tamen la decidaj horoj en la silenta ekzisto, ekz-e, kiam la senforma velocipedo de Daimler la unuan fojon ekmovis sin per propra forto, kiam Benz ekskuigis sian benzinĉaron kaj Ford elprovis sian T-modelon."

La celo de Leithäuser per aliaj vortoj estas, ke ni lernu revizii nian konvencian konsideron de la mondhistorio. Reĝoj kaj bataloj estas nacihistoriaj kuriozaĵoj -- bagateloj en komparo kun la okazaĵoj, kiuj gvidis al tutplena transformo de nia civilizo.

La kesto de la atesto -- elektra aparato?

Post dinamika priskribo de la evoluo de la plej antikva tempo ĝis la primitiva ekevoluo, li komencas pritrakti la evoluon de la vaporforto, motoro kaj elektrotekniko -- de la mistika "kesto de la atesto" (Moseo II. 25, 10-22, kiu estis danĝera tabuo". Rim. de la tradukinto), kiu estis eble elektra aparato (!) ĝis la nuntempa atomfortstacio, sun- kaj atom-baterioj.

Per tiuj novaj energiformoj prepariĝis la tereno por duspecaj komunikoj. La vaporforto donis i. a. la fervojon kaj la vaporŝipon, la motoroj ebligis la eluzon de la radoj ĉe rapidaj motorcikloj kaj aŭtoj, -- kaj kompreneble, danke al tio, ke la balonoj montris la vojon al la aermaro, la konkeron de tiu per zepelinoj, aviadiloj kaj raketoj. La studado de la elektro gvidis al la dua speco de komunikoj, kiujn oni povus nomi komuniko sen lokŝanĝo: telefonio, telegrafio, radio kaj televizio.

Oni devas magazeni la scion

Simile pritraktas Leithäuser la evoluon de la lumiga tekniko kaj la fabrikadon de la "spiritaj kaj malpli spiritaj konservoj". Nur per la magazenigo de la scio en skribo kaj bildo estis eble konservi, eluzi kaj plukonstrui la kolektitan scion de jarcentoj.

Sed la teknikaj ebloj de la nuno tentas al malmultekosta amasfabrikado de tiaj "konservoj" kaj tiel al misuzo por profitcelo. Kiel ĉe alia amasprodukto oni uzas ŝablonojn ĉe la produktado de serioromanoj, semajnaj revuoj, bildokajeroj kaj filmoj: "Nerimarkeble, loge iĝis ĉio pli komforta al la intelekto, sed ju malpli ĝi devas streĉi sin, despli ĝi ŝrumpas." Kaj plej danĝere estas, ke la trompan ŝajnmondon, kiu per tiu maniero superŝutas la homojn, la senkritika publiko intermiksas kun la vera mondo, kaj per tio, ĝi gvidas la publikon ne nur al gust-, sed ankaŭ al konceptkonfuzo.

Antaŭ ol li penetras en tiujn ĉi problemojn, Leithäuser diskutas pli detale, kiel tiu ĉi vera, kvankam artefarita mondo, kiun la homo konstruis iom post iom dum sia batalo por progreso kaj ekspansio, aspektas.

La fono, kiun li donas ja ne estas tute kontentiga. Li parolas ekz-e pri "klimatŝanĝo, por kiu aliaj pli fortaj, sed malpli inteligentaj specioj -- kiel ekz-e lacertegoj oferiĝis, kiuj ne povis lerni el la spertoj". Antaŭ ĉio estas malbonŝance tiri la lacertegojn en la ĉenaron per tiu ĉi maniero, ĉar tiuj, kontraste al tio, kion ekz-e multaj karikaturistoj kredas, jam formortis antaŭ 30.000.000 jaroj antaŭ la tempo de la unuaj homoj. Sed ni pensu pri la klimatŝanĝo. Ĉiukaze devis esti ŝanĝitaj mediokondiĉoj, kiuj devigis la unuajn, nudajn homojn vesti sin per feloj kaj evoluigi siajn kuŝlokojn al pli ŝirmantaj kabanoj. La priskribo de la evoluo de tiu ĉi punkto ĝis la artfibroj kaj nubskrapantoj de la nuno estas eksterordinare lerta faro de Leithäuser.

Neeble sekvi

Per tiu ĉi evoluo la homo kreis propran klimaton, kiun li simple kunportas, kien ajn li venas. Ankaŭ la naturon li kreas laŭ sia arbitro tiel, ke ĝi plenumu liajn dezirojn. Per la teknikaj helprimedoj, kiuj nuntempe troviĝas, baldaŭ li rekonstruos la tutan mondon.

Sed kiel dirite, la teknika evoluo progresas tiel rapide, ke estas preskaŭ neeble por la unuopulo sekvi ĝin. Kiom povas klarigi iom detale la nocion automatigo? Kiu scias, kiajn sociajn sekvojn -- bonajn kaj malbonajn la aŭtomatigo kaŭzos? Kiom da respondecaj teknikistoj volas vere pripensi la biologiajn riskojn de la atomepoko?

Pro la nekredebla rapido de la evoluo dum la lasta tempo ĉiu homo neeviteble restis ĉiuregione malantaŭe escepte sian propran baritan sferon. La kredo pri la estonto de Leithäuser estas ŝajne miksita. "Kiam la homo ne volas lerni aŭ ne rajtas lerni, li iras neeviteble al sia fino" li diras. "Tio validas en speciala grado tiun ĉi historian punkton, kiun la homaro nun atingis."

Tamen li provas kuraĝigi per la konstato, "ke la granda kreoakto ĵus komenciĝis, ni estas ĉe ĝia komenco".

Sed ne estas hazardo, ke lia proksima libro havas la titolon "Katastrofo" (Safari-Verlag, Berlin). En ĝi li diskutas pri meteoroj, vulkanerupcioj, tertremoj, uraganoj ktp., antaŭ ol li atingas Hiroŝima, Nagasaki kaj antaŭ ĉio la problemaron de la nuno. Atommilito markus la finon de la fiera granda revolucio de la homo kontraŭ la naturo ...

La verkoj de Leithäuser postulas pripensadon kaj revizion de la konvencia pensmaniero, en kiuj la plej multaj fiksiĝis. Kiel Leithäuser mem konstatas, se la nuntempaj ebloj ĝuste eluziĝas, ni devas daŭrigi la lernadon, lerni, lerni kaj denove lerni. Kompreno donas respondecan senton -- kaj respondeco estas kvalito, kiu nun pli ol iam estas necesa, nun kiam la homo devas elekti inter voloj al la katastrofo kaj neniigo de ĉiu vivo kaj aliflanke al tiuj de daŭrigo de la paca ekspansio.