Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Sennacieca Revuo, 1957

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 111


Sennacieca Revuo, 1957. Parizo: SAT. 56 p.

La ĉijara Revuo de SAT reprezentas la saman, altan nivelon, kiel ĝiaj antaŭuloj. La unua artikolo estas dediĉtta al la genia aŭtoro, Rabelais, super kies verkoj pasis jam kvar jarcentoj sen, ke ili estus kovrintaj la originalajn kolorojn por ĉiam per la paliga polvtavolo, kiu ĝenerale tiel rapide tegas relative freŝdatajn verkojn. -- Pluraj artikoloj rilatas arton, ankaŭ ilustritaj, unu el ili okupas sin pri Rembrandt; same sentempa majstro, kiel Rabelais. -- Interesa kulturhistoria dokumento estas la taglibro de Lucinius, al kiu oni volonte havus parte iom pli da ilustraĵoj, parte klarigan enkondukon. -- Lucien Laurat prezentas artikolon pri la sovetia ekonomio kun la intenco instigi "la legantojn al memstara pripensado, al propravola kontrolo de la faktoj", Marjorie Boulton rakontas pri eksperimenta kurso en instruista seminario kun la rubriko: "Enkonduko al la Mondkulturo": La kurso, kiun mi... pretigis ne estas plene sennacieca; literaturo, escepte de Esperantaj originaloj, estas esence nacia" diras la aŭtorino, kies klopodo estas kurso laŭeble plej sennacieca. Rimarkinda eksperimento. La poezia parto ligiĝas al la nomoj de Emba, kaj E. Matkowski. Pri Aŭustralio rakontas historia artikolo de Grace Barlow. Pluaj literaturaj kontribuaĵoj estas novelo de Horacio Quiroga (Patrio), ĝangala fabelo kun profunda emfazo; ĉapitro el la grandioza hungara satira romano de S. Szathmári "Vojaĝo en Kazohinio" (unu el la plej gravaj verkoj de la nova hungara literaturo); artikolo pri Cervantes -- jen la tria sentempulo); kaj laste, tamen laŭrange tute ne laste; Raymond Schwartz, kies vortluda provizo estas neelĉerpebla. Li rakontas pri ĉiu kaj ĉio inter la tero kaj ĉielo, i. a. ankaŭ pri la sukcesoj de Sofia Loren, kiu "faris ĉion propramame". Fine ni menciu la komparon pri la naciaj interpretoj de la aviada historio (G. Ledon), kies celo estas indiki la solan normalan vojon de la historia studo, t. e. la universalan. Jen riĉenhava kajero!