Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Suspektinda persono de Branislav NUŜIĈ

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/2, p. 110


NUŜIĈ, Bransilav: Suspektinda persono. Elserbkroatigis Antonije SEKELJ. Beograd: Serbia Esperanto Ligo. Flava Serio No. 2. 56 p. Broŝ.

La teatraĵeto estas verko de lerta satiristo, vivinta en epoko, kiu jam nun apartenas al la historio. Ankaŭ la maniero de la teatra arto en la komedio apartenas al la hieraŭo, kio ne signifas, ke oni ne ridus pri ĝi, ke oni ne rimarkus la celon malantaŭ la groteskigo, kaj tiel konsiderante la komedion oni tute ne bedaŭras, ke ĝi ne uzas la lastajn rezultojn de la "teatrismo". La komedio intence ne serĉas la profundon, sed kontentiĝas per la ŝajne surfaca kaj skiza homprezentado, sed -- kvankam ne konstante -- oni sentas, ke la teatraĵo tamen donas pli profundan efikon ol la ridigon nur por ridigi.

Bona traduko akcelis la sukceson, kiun la duakta komedio atingis dum la pasintjara SAT-kongreso en Beograd.