Enkomputiligis Don HARLOW

La vaganto

de Henrik PONTOPPIDAN

eldanigis L. B. STORM

aperis en Norda Prismo, 57/2, paĝoj 104-108


Henrik Pontoppidan (1857-1943) apartenas al la grandaj klasikuloj kaj moralistoj de la dana literaturo. Lia signifo kaj influo estas tre viva; ne nur la 100-jara datreveno de lia naskiĝo motivas la aperon de lia "epilogo". Lia rakonto-maniero estas larĝa realism-naturalista stilo, lia analiza kapablo estas eminenta. Liaj figuroj aperas kontraŭ la fono de valora kaj klara socia priskribo kaj kritiko. Lia centra problemo estas la konflikto inter idealismo kaj realismo: la idealo estas la pureco de la pensoj. Lia stilo estas kelkfoje emfaze kunsenta, alifoje plena de ironio.

Iun tagon, inter kristnasko kaj la granda fasto, iris vaganto laŭ sulkhava kampvojo.

Supozeble li iris distriĝeme; ĉar subite li haltis, ĉirkaŭrigardis kaj surprize rimarkis, ke li troviĝis meze de la grandaj servutkampoj.

Estis ĉiam stranga sento, kiu vekiĝis en li ĉe la vido de tiu malnova sufer- kaj batalejo. Precipe en tia peza kaj melankolia februartago kun nigreblua neĝoĉielo pendante kiel minaco super la tero, ŝajnis al li, ke io, kvazaŭ la grandioza malĝojo de la batalkampo ripozis super tiuj-ĉi vastaj, senhomaj kaj vintre nudaj agroj kun la longaj rektliniaj ŝtonbariloj kaj disaj rozdornoj.

Estis kvazaŭ ankoraŭ fantomus la vivo de la pasintaj jarcentoj en la ondanta, malalte ŝvebanta terfumo, kiu drivis super la agroj. Ŝajnis kvazaŭ li vidus ilin antaŭ si -- tiujn ŝanceligajn silentajn figurojn, kiuj ĉi-tie sin trenis antaŭen sub bastonbatoj de la biena intendanto, plugis aŭ amasigis ŝtonojn ... Tie en la valo, de kie denta frontono de la grandbieno videblis super la monteto, ekbriletis ankoraŭ la sama fenestro, tra kiu la dekadenca grafo siatempa revuigis siajn kampulojn, kiam li ĉiun semajntagon preterpasigis ilin sub la lignan ĉevalon (1) kun nudigitaj kapoj ... Transe de la marĉo laŭlonge de la alta poplo-vico, duone forviŝita de la nebulo, troviĝis la malnova vilaĝa vojo, pri kiu li iam aŭdis la rakonton, ke laŭ ĝi la knabin-viktimoj estis trenitaj al la kastelo dumnokte, kun la manoj ligitaj dorse, kaj tage la sinjora moŝto tre pretergalopis kun siaj rajdistoj, dum la tremantaj kamparanoj sin kaŝis en la agroj.

Sed laŭ la sama vojo iris ankau -- iun kristnaskvesperon -- nigrigita aro kun lanternoj kaj alte flamantaj torĉoj ... diskrevigis la kastelan pordegon, tumultis supren laŭ la ŝtuparo, forbuĉis ĉiun renkontantan per hakiloj, klaboj, partigis la grandbienulon kaj ĵetis lin pecon post peco en la remparfosaĵon sub laŭtaj ĝojkrioj, dum ebriuloj seksperfortis lian edzinon. Tie sur la alta, nefekunda monteto la vilaĝo iam situis. La kavetoj tie kaj tie-ĉi montris ankoraŭ la lokojn de la putoj. Dise ĉirkaŭ ili estis la argilkabanoj konstruitaj kontraŭ la deklivo kiel birdnestoj; kaj en la malhelaj, mucidaj ĉambretoj kie la ratoj bruadis super la kapo kaj sub la piedoj, sidis la povra, subpremita popolo ĉe siaj avenkaĉo kaj selakta supo, kurbigita pro reŭmatismo, mordita de fiinsektoj -- kiel timema hundo akrigante la orelojn ĉe ĉiu sono, kiu penetris ĉi-tien de la valo.

Kiel strange malproksima ĉi-ĉio ŝajnis al li! Li apenaŭ povis kredigi al si, ke tia barbareco estis okazinta tiel proksime al lia propra jarcento -- tiu de Libereco, Progreso kaj Humanismo.

Se -- li pensis -- se tiuj kampoj povus paroli! Kion ili do -- en tempo kiel la nuna -- povus krii trans la lando! Kiel povus do ĉiu loko, agro post agro, admoni la nunan genton, kies honoro kaj venĝo devus esti rikolti tiun-ĉi teron, kiun la patroj plugis!

Sub tiaj konsideroj li denove iris preter la servutkampa limo, kaj mediteme li daŭrigis sian vojon trans la t. n. "Kaldronmontetoj", izolita, malglata tereno, plena de pli malpli grandaj, kaldronformaj kavoj kun grandaj ŝtonoj kaj kratago sur la fundo.

Ĉio estis kvieta ĉirkaŭ li. La ĉielo pendis tre malalte kaj trenis siajn nub-franĝojn super la fjordon, el kiu de tempo al tempo aŭdiĝis obtuza, malproksima krako de la rompiĝanta glacio. Ĉie li povis flari vulpon kaj plurfoje li vidis longajn vulpspurojn en la gruzo; ŝajnis al li, ke li aŭdis ĝin ŝteliri inter la kratago.

Subite li haltis antaŭ malgranda, soleca domo, -- kaŝita de granda ŝtonbarilo kaj kunkonstruita kun ĝi -- kiu tuj speciale altiris lian atenton.

Tio estis ne nur pro neordinara malnoveco de la domo, la strange alta, malnovmoda tegmentformo kaj la tre malaltaj muroj, kies plumbkadritaj fenestrovitroj ĉielarke brilis; sed krome ripozis je ĝi io muta, kvazaŭ formortinta, kio povus doni la penson, ke estis forlasita kaj forgesita restaĵo de la nomita, antaŭ longe pasinta epoko, kiu estis lasita al neĝenata disfalo en tiu-ĉi kaŝita loko.

Neniu sono estis aŭdebla de la interno, neniu signo de homa vivo videbla malantaŭ la tute malplenaj fenestroj.

Pro scivolemo li iris al la pordo kaj premis singarde la anson. Jes, estis neŝlosita, -- kaj li eniris malgrandan antaŭĉambron kun malseka argilplanko kaj mucida odoro. De tiu kondukis alia malnova, fendita pordo -- kiun li ankaŭ senbrue malfermis -- al sufiĉe granda malalta kaj malplena ĉambro, kie polvo diktavole kovris tablon kaj benkon.

Malnova ŝima ŝpinrado kaj kelkaj velkiĝintaj potfloroj metitaj sur la benko en seka cindreca tero, aspektis kvazaŭ ili jam restis tiel, netuŝitaj, dum jarcento. Sed malforta haladzo de torfofumo kaj klare videblaj postsignoj de fingroj trans la polva tavolo sur la tablo, montris, ke homoj tamen troveblis en la kabano.

Ĝuste kiam li ekturnis sin por foriri, li subite en la lito -- larĝa vermborita, kverka lito kun senkurtena plafono -- ekvidis inan figuron ... grizan, ekiĝintan mumion kurbe kuŝante vizaĝe al la vando, sub preskaŭ malplena kusenega kovrilo, kiu akre konturis la malgrandan korpon. Flava tuko estis streĉe ligita ĉirkaŭ la kapo, kaj sub la mentono kuŝis ambaŭ magraj, vakspalaj manoj, pugnigitaj kontraŭ la trunkon.

Nevole li faris retropaŝon ... kadavro?

Sed samtempe la estaĵo pene movetis la malgrandan kapon, kaj per voĉo, kiu ektimigis lin ... eta, flustra, sensonora voĉo, kiu ŝajnis veni de malproksima tute alia, fora mondo, li aŭdis ŝin diri:

"Ĉu estas vi Katrine?"

Li tiom konfuziĝis pro la subita aŭdo de homa voĉo, kaj li tiom nebone sciis, kiel rapide respondi kaj klarigi sin, ke li post mallonga pripenso preferis tute senbrue ŝteliri la saman vojon, laŭ kiu li ĵus venis.

Singarde li fermis la pordon malantaŭ si kaj senbrue enhokigis la anson.

Kiam li troviĝis en la libera aero, aperis en ioma distanco granda, ĉifona kampulino. Ŝi haltis ĉe la fino de la alta ŝtonbarilo, malantaŭ kiu li nun ekvidis aron de kabanetoj, kiuj levis siajn fumtubojn super la barilo.

La virino portis brake grandan tri-kvarjaran infanon kaj ŝi kriis tuj plenvoĉe tra la peza, intermita vento, kiu intertempe estis ekblovanta:

"Ĉu vi volas paroli kun iu?"

Trankvile li apogis sin je sia bastono kaj kriis reen:

"Kiu estas tiu virino en la domo?"

"Kiu tiu virino estas?"

"Jes."

Ŝi ŝajne hezitis, dum ŝi rigardis lin. Tiam ŝi diris:

"Ĉu tio ne egalas por vi?"

"Ne. -- Kial ŝi kuŝas tie?"

"Kial ŝi kuŝas tie?" li aŭdis ŝin ripeti por si mem (ĉar la vento havis direkton al li). Tiam ŝi malrapide ekproksimigis sin, sed haltis denove en distanco de dek paŝoj kaj rigarde esploris lin de kapo ĝis piedoj.

"Kial ŝi kuŝas tie?" ŝi ripetis denove. "Se ne, kie ŝi kuŝu?"

"Ĉu ŝi estas malsana?"

"Ne."

"Kial ŝi do kuŝas en la lito?"

"Kial?"

"Jes."

Ŝajne ŝi daŭre malemis doni al li la deziratan informon, ŝi rigardis lin ĉiam pli suspekteme per siaj grandaj akvobluaj okuloj. Nur kiam li estis klariginta al ŝi, kiel li venis en la kabanon, kaj kio okazis al li tie, ŝi ekhavis pli mildan mienon kaj proksimigis sin denove malrapide.

Ŝi estis peza, viralta virino kun kava vizaĝo kaj magra kupre ruĝa brusto, kiu nude aperis sub la neagrafita korsaĵo. La infano, kiun ŝi trenadis sur la brako, estis granda, senforma knabo kun grandegaj vangoj kaj malgrandaj, pro inflamo ruĝŝvelintaj okuloj, kiujn li duonfermis por elteni la lumon. Sur la piedoj li portis lignajn ŝuojn kaj kunkudritajn lanŝtrumpetojn, kiuj nur kovris malgrandan parton de la cetere tute nudaj gamboj. Ankaŭ la kapo estis nekovrita; kaj inter la disaj, buklaj, ruĝflavaj haroj estis videblaj dikaj krustoj de nigraj skvamoj, kovrantaj la antaŭan parton de la verto.

"Ho, tiel", diris la virino kaj ridetis larĝe. "Tiam ŝi ekhavis solidan timegon, tiu aĝulino! ... Estas tamen strange. Mi supozis, ke olda Else estas sufiĉe konata ĉi-tie. Sed ŝi ne estas malsana. Ŝi estas, je Dio, same sana kiel aliulo, ŝi estas, jes; sed ŝi havas 84 jarojn, jen la afero, kaj ŝi ne estis el la lito dum ok jaroj."

"Dum ok jaroj?"

"Ne, damne, se ŝi estis! ... Nu kaj la olda sentaŭgulino demandis, ĉu estas mi?" ŝi daŭrigis kaj ridis denove. "Jen ŝi, je Dio, ekhavis veran timegon!! Ĉu ŝi do ne demandis: Ĉu estas Nia Sinjoro? Ĉu ne? Ĉar ŝi ja atendas Lin, ŝi diras -- cetere ŝi ankaŭ nur taŭgas por iri ĉielen. Mi atendas Nian Sinjoron, ŝi diras -- Li ne forgesos min, ŝi diras -- kaj kiam ŝi aŭdas, ke iu venas laŭ la vojo, tiam ŝi ja tuj kredas, ke estas Li. Donu nun al mi la libron ĉi-tie en la liton, ĉar jen venas Nia Sinjoro, ŝi do diras ... Kompreneble, ŝi estas iom stranga en la kapo; kaj ŝi faras ja al si multajn spekulojn, kiam ŝi sola kuŝas tie, meditante."

"Sed ĉu ŝi ĉiam restas tute sola? Ĉu neniu flegas ŝin?"

"Flegas ŝin? Ho jes, tion mi faras. Mi estas tiu Katrine, pri kiu ŝi parolis," daŭrigis la virino, kiu jam fariĝis tre babilema; tamen ŝi ne eĉ unu sekundon lasis la fremdulon el sia rigardo, sed sekvis atenteme ĉiun el liaj movoj.

"Mi loĝas tie en la domoj malsupre, kaj mi ja venas kiam mi trovas okazon kaj donas al ŝi nutraĵon, prizorgas ŝian purigadon kaj simile ... Cetere ŝi iam estis terure vigla ino, tion diras ĉiuj maljunuloj, kiuj memoras tiajn aĵojn. Iun fojon ŝi vetkuris kun ĉevalo."

"Kun ĉevalo?"

"Jes, damne, ŝi faris tion. Estas komika penso, sed vera ĝi tamen estas. Kaj infanojn ŝi ja ankaŭ havis, eĉ pli ol kiom ŝi konfesas; sed kie ili estas en la mondo? ... Hej vi! -- lasu tion, vi sterkulo!"

La lasta ekkrio estis direktita al la knabo, kiu dum la longa interbabilo malpacienciĝis kaj ekscitite tiris kaj ŝiris la patrinan korsaĵon por atingi la mamon. Sed ŝi batetis liajn fingrojn kaj tiam daŭrigis, turnita al la fremdulo:

"Se vi emas, vi ja povas sekvi min en la domon -- tiam vi jam mem povas interparoli kun ŝi. Ŝi ne estas malkuraĝa, eĉ se ŝi estas tiel maljuna, sed povas, je Dio, kaj paroli kaj petoli, kiam ŝi estas en tiu animstato: kaj precipe kiam ŝi ekhavas gluton da kafo; tiam ŝi povas prezenti tiom da babilaĵo kaj groteskaĵo, ke oni povas preskaŭ ĝismorte ridi pro tio ...

Ŝŝ! Ĉu vi povas aŭdi, kiel ŝi nun buŝumas en la lito? Estas certe mi, kiun ŝi nun insultas, mi pensas ... ĉar tute bonorda en la kapo ŝi kompreneble ne estas. Sed Sanktan Johantagon ŝi ja ankaŭ fariĝos 84, la sentaŭgulino!"

Ili nun kune eniris la kabanon, kie ili trovis la maljunulinon, kiu duonsidis en la lito, konfuzite fiksrigardante al la pordo.

"Nu, nu! Pro diablo, kio ĝenas vin, Else! Ne aspektu tiel timema, estas nur la fremda sinjoro, kiu erariris. Li nun volas viziti vin; tion li certe rajtas, ĉu ne?"

"Mi ... mi pensis ... ke estas Nia Sinjoro," ŝi flustre balbutis, ankoraŭ tremanta pro angoro.

"Ho, kia sensencaĵo, Else. Nur trankvile kuŝigu vin; vi estas ja tute ekscitita", diris la kampulino; kaj per la libera mano ŝi helpis ŝin kuŝigi denove en la pajlon kaj glatigis la kovrilon kontraŭ la eta korpo.

"Restas ne multe da graso sur tiu", ŝi nun turnis sin al la fremdulo, levante la magran kaj mizere malgrasan brakon, kiu kuŝis sur la kusenego. "Kaj se vi volas palpi la manon ĉi-tie, vi sentu kiel malvarma ĝi estas. Estas kvazaŭ palpi kadavron -- ĉu ne? Ĉar ŝi pleje suferas pro malvarmo, la olda kadukulino! Kaj tio ja ne estas miriga, ĉar en tia maldika kusenego ne povas esti multe da varmo, kaj la forno tie ankaŭ bezonas kuracadon -- sed la komunuma kunsido volas prefere transloĝigi ŝin en la keston, (2) mi povas konfidi al vi, ĉar ĝi kompreneble pensas: Ŝi mortaĉas dumvoje."

La maljunulino nun restis tute kvieta kaj fiksrigardis per siaj malgrandaj, nigraj okuloj la fremdulon, dum ŝi senĉese murmuris:

"Mi pensis, ke estas Nia Sinjoro."

Li staris ĉe la fino de la lito, kaj dum la kampulino daŭre rakontadis, li ĉirkaŭrigardis en la nuda ĉambro, al la ŝima ŝpinrado kaj al la kaduka lito kun la fetora pajlo. Fine lia rigardo trafis bastonon en la lito ĉe la maljunulino; kaj kiam li demandis la virinon, por kio ŝi uzas ĝin, ŝi ridis kaj diris:

"Tiun ŝi damne uzas kontraŭ la ratoj, tiuj friponaĉoj, kiuj tiom turmentas ŝin nokte kaj preskaŭ formanĝas ŝin. La tuta ŝtonbarilo ekstere estas plenplena de tiuj fibestoj, kaj tuj kiam krepuskas, ili venas ĉi-tien, kaj ili tiel tumultas en la tuta domo kaj en la litpajlo, ke estas neeltenebla por ŝi. Nur antaŭ kelkaj tagoj ili formanĝis tutan panon de ŝi; kaj mi eĉ metis ĝin sur la supron de la forno, por ke ĝi ne estu domaĝita ... ĉu ne estas vero, kion mi diras, Else?"

La maljunulino klopodis kapjesi. Ŝi ne lasis la fremdulon el sia fiksa rigardo.

Unu horon poste, kiam li staris sur la grasaj argilkampoj de la fjordaj montetoj, la suno ĝuste subiris okcidente en mallarĝa, orflava strio, kiu etendis sin laŭ la horizonto sub malhela, peza nubtegmento.

Sube, antaŭ liaj piedoj kuŝis la malgranda vilaĝo inter la montetoj kun sia cirkla, preskaŭ kuprokolora lageto, kaj siaj ok grandaj, novaj farmdomoj, el kiuj la ritma laborado de draŝistoj sonis kvazaŭ kvieta, sana korbatado. Majeste -- kvazaŭ grandbienoj -- ili levis siajn tegmentojn super la mizeraj argilkabanoj arigitaj malsupre en la koto. El pordoj tie kaj tie-ĉi venis malrapide laca laboristo kun la panujo en ŝnuro ĉirkaŭ la ŝultro; li malaperis trans la kampoj, aŭ eniris kurbdorse unu el la etaj, malhelaj, mucidaj ĉambroj, kie iuj povraj homoj sidas ĉe siaj terpommanĝo kaj brando, kurbigitaj pro reŭmatismo, morditaj de fiinsektoj, timeme atendantaj tiun tagon de la maljuneco, kiam la bienulo eljetos ilin el la kabanoj, kaj la komunumo prenos ilin sub sia indulga zorgo ... Kaj malrapide kaj mediteme li ripetis por si mem:

"La jarcento de Libereco -- Progreso -- Humanismo!"


Piednotoj

(1) Publika, hontiga punejo kaj ilo.
(2) Malriĉulejo.