Enkomputiligis Don HARLOW |
NUŜIĈ, Branislav: Analfabeto kaj butono. Trad. Boĵidar TRUDIĈ. Eld. Serbia Esperanto-Ligo, 32 p.
Nuŝiĉ volonte pikadas la burokration de la pasinta jarcento kaj i. a. ĉar la burokratio ankoraŭ ne apartenas al la nekonataj aferoj, liaj du satiraj farsoj, efikas tute freŝe.
Laŭ la naturo de la afero la rolantoj estas prefere tipoj ol literatur-individuoj, sed tio ja pli rapide certigas la efekton de la lertaj drametoj.
Ferenc Szilágyi