Enkomputiligis Don HARLOW

Oskar Andersson, solulo, karikaturisto

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 147-149


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

En la riĉa galerio de la svedaj karikaturistoj Oskar Andersson nun apartenas al la klasikuloj.

Biografie: li estis stokholmano, li naskiĝis en Stokholmo antaŭ 80 jaroj kaj travivis la transformiĝon de la sveda ĉefurbo el norda, provinca idilio en grandurbon, kiu procezo cetere finis sian duan etapon post la morto de Oskar Andersson, t. e. iam en tempo de la dua mondmilito. Sed tiam Oskar Andersson jam delonge ne vivis, li mortis jam en 1906, t. e. antaŭ ol li atingis sian tridekan naskiĝtagon. Li heredis de sia patrino iaspecan pli ol senteman naturon, patologian maldormemon kaj tute sola, apud Stokholmo, laŭ la signoj en momento de frenezo, kiu lasta lin pli-malpli persekutis jam delonge, li mortpafis sin.

La plej maljuna bovino: Rapido kaj stariĝu infanoj, tie venas amatorfotisto

-- Oni devas esti grunde ebria por ili supren sur tiu ĉi ŝtuparo Estas strange, ke vivo, enhavanta tiom da malhelo kaj tragedio, solviĝis en la artospeco, kies celo estas la ridigo. Antaŭ kaj post O. Andersson estis ankaŭ aliaj geniuloj, kiuj kreis ridon, sed celis trafi la kaŭzon de la satiro. Ĉe Oskar Andersson ne tiel estas la afero. Lia tragedio estas la soleco, kiu gvidas lin al la neevitebla propramana ekstermiĝo. Liaj karikaturoj estas iurilate li mem, kiu efektive vivas en la vivo de siaj figuroj. Iam li kreis figuron (li estis unu el la pioniroj de la desegnoserioj -- kun granda arta valoro,) -- li kreis do figuron, kiun li nomis "Tiu, kiu agas laŭ sia ekpenso". Inter tiuj serioj estas unu, en kiu la menciita figuro post manpremo kun antipatia konato, per tondilo amputas siajn fingrojn, kiujn la alia tuŝis. La historio de la serio estas konata, ĝi kreiĝis post renkonto de unu el liaj kritikistoj. Ke la kreo de karikaturoj por li estis unuavice interna afero, tion pruvas ankaŭ la epizodo, kiun oni notis pri li. Oni demandis lin, kial li ne nomsignas ĉiam siajn karikaturojn.

-- Tio ne estas necesa. Mi certe rekonas ilin.

Oskar Andersson, kiel ni diris supre, reprezentas kaj prezentas la vivon de la sveda ĉefurbo ĉirkaŭ la jarcentfino. Pli ĝustan fantazion ni ne povas imagi al tia kronikado. En lia fantazia mondo ĉio vivis kaj ankaŭ la arkitekturo povis esti karikatura, kiel ekzemple en unu el la ĉi tie prezentitaj desegnoj. Lia krea periodo entute estis naŭ jaroj, dum kiuj li kvazaŭ rafiniĝis certarilate, la origine ornamentemaj linioj simpliĝis kaj iĝis pli elegantaj kaj esprimriĉaj.

Kiam oni parolas pri karikaturo, oni senintence pensas pri Daumier, kiun oni povus konsideri -- inter liaj ceteraj artaj virtoj -- kiel la plej celkonscian socian kritikiston inter la grandaj karikatur-artistoj. Oskar Andersson vivis en sia speciala mondo, en ĝi ankaŭ la socia problemo havis lokon, sed ĝi estis por li konsistaĵo sed ne memcelo, sed ankaŭ ne,io tute forestanta.

El la mallonga periodo de lia kreado granda parto apartenas al la evoluo de lia anima malsano. Estas interese konstati, ke la malsano apenaŭ estas sentebla en la dua duono de lia verkado. Eble oni rimarkas iom da senpacienco, sed entute li, escepte la komencan periodon, kvazaŭ neniam havis tempon por la preciza ellaboro de la karikaturo. Tamen eĉ en la lastaj verketoj ne montriĝas patologiaj deformiĝoj.

Oskar Andersson, Mezosomera veko

La ĉi tie prezentitaj tri karikaturoj devenas el la jaroj 1899 kaj el 1904 (la mezsomera veko).