Enkomputiligis Don HARLOW

Antibiotiko kaj balenkaptado

de Alan Huet OWEN

elangligis R. D. TABRAM

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 161-162


Por la alsendo de la artikolo ni ŝuldas dankon al Public Relations Offiser, Pfizer Ltd. Folkestone.

La novaĵo rapide disvastiĝas inter la internaciaj balenkaptadaj ŝiparoj nun funkciantaj en la maro ĉirkaŭ la insulo South Georgia je la suda ekstremaĵo de la Atlantika Oceano, ke nova metodo provata tie dum la nuntempa balensezono povus ŝveligi la produktadon po 25 procente.

Registrita dum la pasinta balensezono esris tutmonda kvanto de balenoleo pli ol 370.000 tunoj, kies valoro estis proksimume 80.000.000 usonaj dolaroj. La plejparton uzas la margarinfabrikejoj. Krome, estis proksimume 80.000 tunoj de procezita balenviando, kaj diversaj aliaj produktaĵoj. La balenrikolto pasintjare monigis je proksimume 112.000.000 usonaj dolaroj. Kiam balenkaptada kompanio ne plu bezonas balenon, tiam nur restas la "akvoelŝpruco" (efektive, ĉi tiu ne estas "akvo" sed densigaĵo de elspirita aero)!

Nuntempa agado en ĉasdistriktoj estas laŭ la metodoj uzitaj en prepareksperimento farita por unu Brita ĥemia firmao, Pfizer Limited de Folkestone, Anglujo, kaj granda Norvega balenkaptada kompanio.

Kvankam oni entreprenas balenkaptadon preskaŭ tute en la Antarkto, estas nur du malgrandaj kompanioj kiuj funkcias de norda Norvegujo, ĉasante balenojn de la Arkta Oceano. Unu el ĉi tiuj kompanioj estis komisiita mortigi du balenojn kaj tuj enŝprucigi "Biostat", (speciala antibiotika formulo el eksitetraciklino) por balenoj. Ĉi tiu antibiotiko rapide difuziĝis tra la histoj de la kadavroj kaj prokrastis la komencon de bakteria putriĝo.

Kutime, bakteria putriĝo tuj komenciĝas postmorte, sed provanalizoj dum la Norvega eksperimento montris, ke ĝi eĉ 36 horojn post la mortigo tute ne komenciĝis.

Specimenoj el la balenoleo entenis nur 1,5 procenton de alifataj acidoj ("ranceco"). Balenoleon entenantan 2 aŭ malpli ol 2 procentojn de alifataj acidoj oni akceptas internacie kiel kvaliton unuagradan; kaj estas la unuaklasa oleo kiun la margarinfabrikejoj bezonas.

La Norvega eksperimento donis pli grandan rikolton ol iam ĝis nun oni opiniis esti penvalora. Rezultoj ĝis nun atingitaj en la Antarkto dum reala balenkaptado bone certigas la sukceson de la Norvega eksperimento: du gravaj balenkaptistaj kompanioj, kiuj nun funkcias en South Georgia, raportas rikoltpligrandiĝon ĝis 25 procentoj.

Laŭ la moderna metodo, oni signas la kadavron per flago por rekoni ĝin kaj post sufiĉe da mortigoj, (kutime ĝis 8 balenoj) oni tiras ilin al la fabrikŝipo aŭ la marborda stacio kie oni komencos la deŝiradon de la balengraso.

Ofte okazas, ke la balenkadavroj flosas dum pluraj tagoj antaŭ ol oni komencos la tiradon al la fabrikejo. Aldone, la tirado mem eble bezonas du pluajn tagojn. Do, antaŭ ol oni povas komenci la procezadon la valoro de la balenoj malpliiĝas -- de la originala ebla valoro ĝis 50 procentoj povas esti perdita. La aktuala valoro de balenkadavro estas proksimume 3.360 usonaj dolaroj. La "Biostat" traktado jam montris, ke ĝi povas konservi la kadavron kaj pligrandigi la valoron ĝis proksimume 4.200 usonaj dolaroj.

"Biostat" estas speciala nutraĵokonserva formulaĵo de oksitetraciklino. En Usono oni uzas ĝin por konservi kortbirdojn trempante la kortbirdan kadavron en glacidegelaĵo kiu enhavas etajn kvantojn de la antibiotiko. Tamen, malsimilas la procedo en la balenkaptada industrio. Post la mortigo oni ŝveligas la kadavron per premita aero. "Biostat" eniras la peritonean kavon per tubo el akvujo en kiun oni antaŭe enmetis la antibiotikon. "Biostat" rapide disvastiĝas tra la histoj de la baleno. "Biostat" uzata en Norvegujo kaj la Antarkto fabrikiĝas en Anglujo.

La balenoleo kaj viandaj produktaĵoj montras neniajn postsignojn de la injektita "Biostat" post procezado. Ĉi tiun fakton konfirmas apartaj analizoj.

Aldone al la unuagrada oleo bezonata de la margarinindustrio, la malpli bonan oleon oni uzas dum la fabrikado de sapo, en la leda industrio, kaj por hardi ŝtalon. Procezita balenviando estas uzata por nutri farmbestojn kaj en Japanujo kaj kelkaj aliaj landoj por nutri homojn. Eĉ la balena skeleto -- muelita servas kiel sterko. Vitamenoj abundas en la hepato de baleno. La balenproduktaĵoj ankaŭ helpas en la fabrikado de kosmetikoj, glicerino, hormonoj, lubrikoleoj, farboj kaj medikamentoj. Nuntempe oni urĝe pligrandigas la produkton de balenoleo kaj viando. Nur unu el la kialoj estas la plialtiĝantaj elspezoj.

Raymond Priestley diris dum sia Prezidenta Parolado al la Brita Asocio en Sheffield, Anglujo, ke la nombro de balenegoj (Balaenoptera musculus) malgrandiĝas, fakte ili preskaŭ malaperas. Ĉi tiaj mambestoj -- la plej granda egalas la pezon de 3.000 personoj -- antaŭe provizis prosperan balenkaptadan industrion. Inter la du mondmilitoj estis ordinara afero por ĉiu ĉasŝipo kapti du tri mil balenegojn, sed dum la pasinta sezono nur tri balenegojn kaptis 21 ĉasŝipoj.

Tamen, ankaŭ malgrandiĝas la nombro de naĝilbalenoj (Balaenoptera physalus), rezulto de tro avida kaptado. La industrio nun dependas de ĉi tiu speco de baleno kaj pro no estas ebleco, ke kreiĝos nova internacia regularo kiu draste limigos la ĉiujaran nombron de permesataj mortigoj.

Ĉar margarino estas grava dieta varo la uzado de "Biostat" ŝveligus la produkteblecon de la balenkaptada industrio kaj, tiamaniere, ĝi grave kontribuos por la elimino de ekonomiaj krizoj.