Enkomputiligis Don HARLOW

Averto

de Albert SCHWEITZER

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 114-120


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Albert Schweitzer (nask. 1875) estas fama sciencisto, kuracisto, muzikisto kaj ricevinto de la Nobel-pacpremio. Ni aperigas lian averton, diritan en la norvega radio, konsente kun Västgöta-Demokraten (Boraas), en kiu gazeto la parolado en sia tuto aperis.

Post la 1-a marto, 1954 la amerikanoj faris eksperimentojn pri hidrogenbomboj ĉe Bikini (Marshall-insularo en Pacifika Oceano), kaj la rusoj faris la samon en Siberio.

Tio klarigis al ni, ke eksperimento pri la atomarmilo iom diferencas de la provoj pri pli malnovaj armiltipoj sen atomeksplodigo. Tuj post la pafprovo el pli malnovtipa giganta armilo ĉe la eksperimenta loko oni estis preta pri la afero. Sed ne estas tiel, kiam hidrogenbombo eksplodas. Io restas, kolosa kvanto da radioaktivaj grundmaterioj restas en la atmosfero kaj elpuŝas radioaktivajn efikojn. Tiel estis jam pri la uranbomboj, direktitaj al Hiroŝima kaj Nagasaki kaj ĉie, kie pli poste oni daŭrigis la eksperimentojn. Sed ĉar tiu ĉi bombtipo estis pli malgranda kaj malpli forta, la danĝero ne estis tiom rimarkebla, kaj oni atribuis apenaŭ atenton.

Sed ĉar la radioaktiva emanado en certa kvanto kaj forto efikas malfavore al la homa korpo, oni tamen komencis diskuti, kiom da danĝero povus ekesti, se oni pliintensigus la radioemanadon ĉe novaj eksplodigoj.

Dum la 3,5 da jaroj, pasintaj post la unuaj eksperimentoj, la reprezentantoj de la fizika kaj medicina scienco okupis sin pri la problemo. Oni observadis koncerne la efiksferon de la radioj, iliajn kreiĝon kaj kvalitojn. Tiuj procezoj, kiuj rezultas ŝanĝojn sur la homa korpo, estis observitaj. Baze de tiu ĉi materialo, kvankam ankoraŭ ne kompleta, oni povas konkludi, ke la radioaktiva emanado signifas danĝeron al la homaro, kiun ni ne rajtas bagateligi kaj kiu kreskos en maltrankviliga maniero ĉe novaj eksplodoj.

Tiu ĉi percepto jen kaj jen esprimiĝis, precipe dum la lastaj monatoj. Estas tamen konsiderinde ke ne tiomgrade ĝi penetris en la ĝeneralan konscion, kiel oni atendus. Tio ne instigis sufiĉe privatajn personojn kaj naciojn montri tiom da atento al granda danĝero, kiom ĝi bedaŭrinde meritas. Tiun ĉi danĝeron oni devas prezenti kaj klarigi.

Mi volas aliĝi al tiuj, kiuj nuntempe sentas sin devigitaj veni kun avertoj en parolo kaj skribo. Mia aĝo kaj la simpatio, kiun miaj pensoj pri la estimo al la vivo renkontis, donas al mi la esperon, ke mia mesaĝo povos kontribui al la vojlaboro por la tiom bezonata komprenemo.

Mi dankas la radio-direkcion en Oslo, en la urbo kun la pacpremio Nobela pro la helpo por atingi forajn lokojn per tio, kion laŭ mia kredo mi devas diri.

Kio estas radioaktiveco? Tio estas radioj, diferenceblaj de la lumradioj per tio, ke ili estas nevideblaj, kaj ke ili penetras ne nur tra vitro, sed ankaŭ tra maldikaj metallamenoj kaj tra ĉelaroj de la homa kaj besta korpo. Tiajn radiojn unue malkovris Wilhelm Röntgen el Munkeno kaj ili ricevis sian nomon laŭ tio.

En 1896 diris franca esploristo Henri Becquerel, ke tiaj radioj troviĝas en la naturo. Ili emaniĝas el la bazmaterio urano, konata de 1786.

En 1898 Pierre kaj Maria Curie malkovris la forte radioaktivan basmaterion radiumo en la mineralo uraninito.

Unue estis nur ekskluziva ĝojo kaj fiero, ke tiaj radioj estas je la dispono de la homaro. Nome klariĝis, ke ili povas efiki je la ĉelaro en dangeraj ŝvelaĵoj, kiel ekz-e la kancero. Tiuj ĉi ĉeloj havas ja la econ, ke ili kreskas kaj detruiĝas rapide. Ilin neniigas ripetata kaj daŭra radia efiko.

Kun la morto en la mano

Sed post iom da tempo oni spertis bedaŭrinde, ke la neniigo de la kancerĉeloj ne ĉiam kuracas la malsanon. Krom tio oni rimarkis, ke ankaŭ la normalaj ĉeloj en la homa korpo iĝis grave difektitaj, se ili estis dum longa tempo sub radiuma emanado. Post kiam Marie Curie okupis sin pri uranerco dum 4 jaroj, kiun tenis en sia mano, fendetoj aperis sur ŝia haŭto, kiuj ne estis kuraceblaj. Dum la sama jaro ŝi malsaniĝis kaj la malsankaŭzo estis la radioemanado, kiu difektis la ostmedolon kaj per tio la sangon. En 1934 la morto ĉesigis ŝiajn suferojn.

Ĉar dum pluraj jaroj oni ne konsideris la danĝeron, kiun la rontgen-radioj kaŝas en si, cento da kuracistoj kaj flegistinoj dum sia manipulado pri rontgenaparatoj malsaniĝis ne plu kuraceble kaj mortis post longa suferado.

Per la radioaktiva emanado puŝiĝis senĉese pluaj ekstreme malgrandaj, sed efikoplenaj partikloj kun larga efiksfero.

Ekzistas tri specoj da radioj. Ili ricevis sian nomon laŭ la tri unuaj literoj en la greka alfabeto: Alfa, Beta, Gamma. La gammaradioj estas la plej malmolaj kaj efikas plej forte.

La emanado de radioaktiva efiko dependas de tio, ke la koncerna bazmaterio diseriĝas. La radioaktiveco estas la energio, kiu iom post iom liberiĝas. Krom urano kaj radiumo ekzistas ankaŭ aliaj bazmaterioj, kies radioaktiveco tamen estas malforta. Krom la radioaktiveco de tiuj ĉi materioj, troviĝas similaj ankaŭ en la universa spaco, kiuj povas nin atingi. Feliĉe kontraŭ ili nin ŝirmas la aermaso, ĉirkaŭanta nian teron ĝis 400-km-a alto. Nur parto de tiu radiado atingas nin. Se ĝia tuta amaso kun plena forto trafus la tersurfacon, ĉiu vivo ekstermiĝus ĉi tie.

Ni do estas sub radiaktiva emanado de la tero kaj de la mondspaco. Tio estas nun tro malforta por difekti, sed oni scias laŭ la spertoj i. a. pro la eksperimentoj pri rontgenradioj kaj radiumo, ke estus danĝere, se ili ricevus iaspecan konstantecon.

La radioj radioaktivaj estas nevideblaj. Kiel ni povas scii, ke ili ekzistas kaj kiel fortaj ili estas?

La instrumento, kiu ebligis tion al ni, estas inventaĵo de germana fizikisto Hans Geiger. Li mem mortis en 1945 kiel ofero de la rontgenradioj.

La t. n. Geiger-mezurilo konsistas el metala ujo, kiu enhavas maldensigitan aeron. En la ujo troviĝas du metalelektrodoj kun forta elektra streĉo. Kiam de ekstere radioaktiveco efikas al tiu ĉi tubo, kreiĝas elektra senŝarĝiĝo inter tiuj ĉi metalelektrodoj. Ju pli forta estas la radiado, despli rapida estos la sinsekvaj senŝarĝiĝoj. Kun la tubo instrumenteto havas kontakton, kiu ebligas al ni, ke ni povas aŭdi la procezon. Se temas pri forta radiado, la mezurilo prezentas tutan tamburadon.

Atombombo

Troviĝas du specoj de atombomboj: uranbomboj kaj hidrogenbomboj.

La efiko de la uranbomboj dependas de la procezo de energia liberiĝo, kiam la urano diseriĝas. Kiam temas pri hidrogenbombo la energio de hidrogeno transformiĝas je helio.

Estas interese scii, ke la sama procezo okazas en la interno de la suno kaj ĝi donas al la suno la forton radii varmon kaj lumon. La efiko ĉe la du bomboj estas la sama. Sed oni elkalkulis, ke unu el la plej novaj hidrogenbomboj havas 200-oble pli grandan efikon kiel la bombo falinta al Hiroŝima.

Krom tiuj du bomboj ni ricevis lastatempe kobaltbombon, kiu estas ia superatombombo. T. e. hidrogenbombo ĉirkaŭita de tavolo de kobalto. Ĝia efiko laŭdire multoble superas la plej fortan, ĝisnunan hidrogenbombon.

Kiam atombombo eksplodas, kreiĝas sennombraj etaj partikloj de radioaktivaj materioj. Ili havas la komunecon kun la urano, ke ankaŭ ili diseriĝas. Ĉe la plej fortaj la diseriĝo okazas tre rapide, ĉe aliaj tio okazas ekstreme malrapide. La absolute plej fortaj el tiuj elementoj ĉesas ekzisti jam 10 sekundojn post la detonado de la eksplodo. Sed dum tiu ĉi mallonga tempo povas morti amaso da homoj en plurkilometra surfaco.

Restas do nur la materio kun pli malforta efiko. Ilin ni devas konsideri dum nia tuta tempo. Ni devas konscii pri la danĝero, kiu estas, ligita al radioaktiva radiado, ec kiam ĝi estas relative malforta.

Kelkaj el tiuj ĉi materioj agas dum kelkaj horoj, aliaj dum tagoj, monatoj, jaroj aŭ jarmilionoj.

En radioaktivaj polvnuboj ili velas en la altaj aerregionoj. La pezaj partikletoj falas unue al la tero, la pli malpezaj tenas sin pli longe en la aero aŭ falas kun pluvo aŭ neĝo.

Oni ne povas certe difini la tempon, post kiam la aero estas purigita de la radioaktiveco, kiu liberiĝis post la ĝisnunaj atombombeksperimentoj. Laŭ multaj, tio okazos nur post 30 aŭ 40 jaroj.

Kiel knabo mi travivis, ke la materio kiu puŝiĝis aeren, kiam la vulkaninsulo Krakatua en la Sunda-insularo eksplodis en 1883, ŝvebis dum du jaroj en tiel granda amaso super Eŭropo, ke la sunsubiroj iĝis speciale pompkoloraj.

Sed kun certeco ni povas aserti, ke nuboj da radioaktiva materio, formiĝanta en la aero konstante krozas ĉirkaŭ la tero, kaj parto de la materio konstante falas al la firma tersurfaco, en la riverojn kaj maron pro sia propra pezo aŭ kune kun pluvo, neĝo, nebulo aŭ roso.

Kion signifas la kvalitoj de la radioaktiveco. Ili estas iaspecaj derivaĵoj de kutimaj, ne radioaktivaj materioj. Ili havas la samajn kemiajn ecojn kiel ili, sed ili havas alian atompeson. Kiam oni nomas ilin, ĝuste tial oni aldonas al materia nomo ankaŭ la atompeson. La sama materio povas ekzisti en pluraj radioaktivaj variantoj. Krom jodo 131, kiu efikas nur dum 16 jaroj, ni havas jodon 129, kiu efikas dum ne malpli ol 200.000.000 da jaroj.

Danĝeraj materioj el tiu ĉi tipo estas: fosforo 32, kalcio 45, jodo 131, fero 55, bismuto 210, plutonio 239, ceriumo 144, stronciumo 89, caesiumo 137. Se la hidrogenbombo estas ĉirkaŭita per kobaltmantelo, aldoniĝas ankaŭ kobalto 69. Speciale danĝeraj estas la elementoj, kiuj ekzistas longe kaj emanas relative fortajn radiojn. Inter tiuj stronciumo 90 estas la unua sur la listo. Tiu ĉi materio troviĝas speciale grandkvante en la radioaktiva nubaro. Ankaŭ kobalto 60 devas esti menciata kiel precipe danĝera.

La pliiĝanta radioaktiveco en la aero ne povas kaŭzi gravan eksteran difekton. Ĝi ne estas sufiĉe granda por trapenetri la haŭton. Estas alia afero, kiam ni enspiras ĝin en la korpon. Sed la danĝero, kiun ni unuavice devas atenti, konsistas en tio, ke ni sekve de la pliiĝinta radioaktiveco de la aero trinkos radioaktivan akvon kaj manĝos radioaktivan nutraĵon.

Kiel sekvo de la eksplodoj ĉe Bikini kaj Siberio post iuj pluvoj la akvo povas ricevi tiom da radioaktiveco en Japanujo, ke oni ne povas ĝin trinki. Tio okazas tamen ne nur tie. De lokoj en la tuta mondo, kie oni jus faris observojn post pluvegoj, oni informiĝis, ke jen kaj jen la pluvakvo montris sin radiaktiva, kelkfoje tiom ekstreme, ke ĝin oni ne povis uzi kiel trinkakvon.

La fontakvo iĝas radioaktiva nur post longa kaj abunda alfluo de radioaktiva pluvakvo en konsiderinde alta kvanto. Oni atentigas ankaŭ pri tio, ke la radioaktiveco de la pluvakvo ie signifas ankaŭ la radioaktivecon de la koncerna regiono, kaj tiam en pli alta grado.

Ne nur la pluvo, sed la libere falintaj radioaktivaj partikloj havas rolon. Ne nur la tero, sed ankaŭ la vegetaĵoj troveblaj, iĝas radioaktivaj. Ili enpenetras kaj magazeniĝas en la vegetaĵoj.

Sekve de tiu ĉi procezo povas okazi, ke ni devas venki konsiderindan kvanton de radioaktiveco en ni mem. Se temas pri herbo, manĝita de besto, kies viandon ni manĝas, ni prenas al ni kaj magazenas la radioaktivan materion, kiun la besto prenis per la herbo kaj poste magazenis en si. La samo validas, kiam ni trinkas akvon. Tiel ankaŭ etaj infanoj povas ricevi radioaktivajn materiojn, kaj por ili tio signifas speciale grandan danĝeron.

Se ni manĝas verdaĵojn kaj fruktojn, ni ricevas en nin la radioaktivaecon magazenitan en ili.

Kion tia magazenado povas signifi en objektivaj ciferoj, oni povas vidi en kelkaj mezuroj pri radioaktiva akvo, kiujn oni faris en la rivero Columbia en Nordameriko. La kaŭzo de la radioaktiveco estas, ke oni lasis flui feĉakvon el la atomuzino Hanford, fabrikanta atomenergion por la industrio en tiun ĉi riveron.

La radioaktiveco en la akvo estas sensignifa. Sed ĉe la planktono en la akvo la aktiveco estis 2.000-oble pli forta. Ĉe la anasoj, kiuj nutris sin el tiu ĉi planktono, ĝi estis 40.000-oble pli forta, en la fiŝoj de la rivero 150-oble pli forta.

Ĉe hirundidoj, kiujn la gepatroj nutris per riveraj insektoj, la radioaktiveco estis 150.000-oble pli forta kaj en la blanko de la akvobirdaj ovoj pli ol milionoble pli forta.

Nerekta difekto

Kiam oficiale aŭ ne oficiale fojon post fojo oni certigas, ke la trovita atmosfera radioaktiveco ne superas tiom, kiom la homa korpo povas toleri, oni iras evitvoje.

Se nin ne difektas rekte la atmosferaj radioaktiveco, nin difektas nerekte la materio jam falinta, falanta kaj falonta. Ni prenos ĝin en nin per la koncernaj kaj ĝin entenantaj vegetaĵoj. Ne ekzistas radioaktiveco atmosfera, kaŭzita de atomeksplodigoj tamen tiom bagatela, ke ĝi povus esti sendanĝera por ni en la daŭro de la tempo, ĉar tiuj ĉi materioj konstante plimultiĝas en nia korpo.

La radioaktiveco, kiun nia korpo magazenas, ne estas egalece dividita en la ĉelaro, sed ĝi amasiĝas ĉe specialaj lokoj, precipe en la ostaro, supozeble ankaŭ en la lieno kaj hepato. De tiuj lokoj okazas daŭra radiado deinterne, kaj tiel difektiĝas ĉefe tiuj organoj, kiuj estas sentemaj al la radiado.

La malfortecon de la radiado egaligas ĝia daŭro. Ĝi funkcias tage-nokte dum jaroj.

Kiel do la ĉeloj en la organo difektiĝas? Jes, per tio, ke ili joniĝas, t. e. ricevas elektran ŝarĝiĝon. Tiu ĉi transformiĝo rezultigas, ke la kemiaj procezoj, kiuj ebligus al la ĉeloj plenumi siajn funkciojn en la mastrumado de la korpo, ne plu funkcias kontentige. Ĝi ne kapabligas plu nin fari niajn vivgravajn funkciojn. Oni devas konsideri, ke granda nombro de organaj ĉeloj povas degeneri aŭ detruiĝi pro radiado.

Kiujn malsanojn povas kaŭzi la radiado?

Jen la respondo: la samajn, pri kiuj ni scias, ke estas kaŭzataj de la ekstera radiado. Antaŭ ĉio temas pri gravaj sangmalsanoj.

La ĉeloj en la ruĝa ostmedolo, kie la ruĝaj kaj blankaj sangkorpetoj formiĝas, estas nekredeble sentemaj al radioaktivaj emanadoj. Tiuj troviĝas grandkvante en nia korpo kaj kapabligas la sangon por fari sian gravan funkcion. Se la funkcio de tiuj ĉi ĉeloj estas perturbita, la sekvo estas, ke ili kreas tro malmulte da blankaj sangkorpetoj aŭ ke ili kreas kelkajn, kiuj estas nenormalaj kaj komencas degeneri.

En ambaŭ okazoj kreiĝas sangmalsanoj, gvidantaj plej ofte al morto. Por tiuj malsanoj oferiĝis la martiroj de la rontgen- kaj radiumradioj. Tia malsano atakis la japanajn fiŝistojn, kies boatoj en 150 km-a distanco venis en cindropluvon post hidrogenbomba eksperimento. Ĉar ili estis fortikaj homoj kaj la atako relative milda, escepte unu oni savis ilin ĉiujn.

En tiu ĉi okazo temis pri atako deekstere. Ke la deinternaj radiadoj, konsumantaj la ostmedolon, havas la saman efikon, estas bedaŭrinde tre verŝajne, precipe, ĉar la radiado de la ostsubstanco influas la medolon. Kiel ni jam menciis, la radioaktivaj materioj plej volonte amasiĝas en la ostoĉeloj.

Ne estas nur nia propra sano, kiun la radiado interna minacas, sed ankaŭ niajn posteulojn.

La genera organo ja estas eksterordinare sentema al la radiado. En tiu ĉi organo la ĉeloj tiomgrade difektiĝas, ke tion oni povas konstati per mikroskopo.

Al tiu ĉi profundefika difekto paralelas la same profundefika difekto de niaj infanoj. La efiko ofte estas mortnaskitaj aŭ korpdifektaj infanoj.

Por ekscii, kiel efikas la radioaktiva emanado al la posta generacio, oni esploris, ĉu troviĝas diferenco inter la infanoj de tiuj kuracistoj, kiuj dum longaj jaroj deĵoris ĉe rontgenaparatoj, kaj infanoj de aliaj kuracistoj. La observoj ampleksis po 3.000 infanoj en ĉiu grupo. Klariĝis, ke ekzistas diferenco, kiun oni ne povas ne-rimarki. Inter la infanoj de radiologoj estis 14,3% da mortnaskitoj, dum en la alia grupo 12,22%. La nombro de la sanaj infanoj en la unua grupo estis 80,42%. En la alia grupo ili estis grave pli multaj 82,23%.

Oni devas rimarki, ke eĉ la plej malforta el la radioj, venanta de interne povas difekti la venontan generacion. La tuta malutilo, kaŭzita de la radioaktiva emanado laŭ la leĝo de la heredado, ne montriĝas ĉe la plej proksima generacio, sed nur pli poste, post jarcento, aŭ post du jarcentoj.

Tiel, kiel la afero nun statas, ni ne povas prezenti okazon de la grava aŭ plej grava sekvo de interna radioaktiviĝo. Se tia radiado ekzistas, ĝi ankoraŭ ne estas de tia forto, ke ĝi povus jam kaŭzi tiajn difektojn, pri kiuj ni parolas ĉi tie.

Sed ni ne povas fari ion alian, ol el tiu malutila efiko, kiu sekvas la eksteran radiadon, konkludi al atendeblaj difektoj en ni pro la interna radiado. Kvankam la efiko de la ĵus-nomita ne estas tiom forta, kiel tiu de la antaŭa, ĝi povas esti tia kaŭze de la jarlonga, senĉesa radiado. Ĝia rezulto povas doni la saman efikon, kiun la en si pli forta radiado deekstere. La efiko sekvas poste.

Se ni faras al ni klaran bildon pri la cirkonstancoj, dum kiuj la interna radiado efikas, ni ne plu povas kredi, ke ĝi estas bagatelo.

Kvankam, parolante pri la danĝero de la interna radiado, ankoraŭ ni ne povas demonstri per ekzemplo ĝin, sed nur esprimi nian timon, tamen tiu ĉi timo estas bazita tiomgrade sur faktoj, ke ĝi havas la saman gravon, kiel iu realaĵo.

Ni estas do devigitaj konsideri ĉiun pliigon de la ekzistanta danĝero, ĉiun pluan evoluon de la radioaktivaj elementoj ĉe atomeksplodigoj, kiel danĝeron por la homaro.

Ke en la naturo troviĝas radioaktivaj materioj, kiujn ni mem kreis, estas neperceptebla okazaĵo en la historio de la homo kaj tero.

Ne rimarki la signifon kaj la sekvojn de tio, estas frenezaĵo, kiu povus kosti multe por la homaro. Ne rajtas okazi, ke ni ne solidariĝu en ĝusta tempo kaj ke ni ne montru tiun komprenon, seriozon kaj kuraĝon, kiun postulas la rekta rigardo al la realo.

Ververe ankaŭ en la landoj, kiuj konstruas atombombojn, la ŝtatgvidantoj pensas tiel. Per la akceptitaj raportoj ili havas klarigojn pri la ĝenerala opinio, kaj ni devas supozi, ke ili estas konsciaj pri sia respondeco.

Ĉiuokaze jam Ameriko, Sovetunio kaj Anglujo deklaris unu al la alia, ke ili nenion volas pli arde ol interkonsenton pri la ĉesigo de la atombombeksperimentoj. Sed samtempe ili klarigas, ke ili ne povas fini la provojn antaŭ ol oni atingis interkonsenton.

Kial ili ne estas harmoniaj pri tia interkonsento?

La esenca motivo estas, ke en ilia propra lando ne ekzistas iu ĝenerala opinio, postulanta tion; tia ne ekzistas ankaŭ en aliaj landoj, escepte Japanujon. En Japanujo kreiĝis tia opinio kun forto, ĉar la popolo fojon post fojo ekkonis la abomenajn sekvojn de tiaj eksperimentoj.

Tia interkonsento postulas konfidindecon kaj fidon. Oni devas havi garantion, ke neniu el la kontraktantoj faras la interkonsenton por gajni taktikan favoron. La interkonsento devas esti inspirita kaj aprobita de publika opinio, komuna por ĉiuj popoloj.

Se do en la koncernaj landoj, en kiuj estas aktuala tia interkonsento, kreiĝos publika opinio, kiu konscios pri la granda danĝero ĉe la daŭrigo de atombombeksperimentoj, kaj kiu igos sin gvidi de la prudento, kiun tiu ĉi kompreno pretendas -- tiam la ŝtatgvidantoj povos atingi interkonsenton pri la ĉesigo de la provoj.

Tia publika opinio ne pretendas balotadon aŭ komitatan pritrakton por esti akceptita. Ĝi efikas per sia ekzisto.

Se ni do povus ĉesigi la atombombeksperimentojn, estus tio aŭroro por la sunleviĝo de la espero, kiun nia kompatinda homaro tiom sopiras.