Enkomputiligis Don HARLOW |
Granda finn-sveda poeto, grava nomo en ambaŭ literaturoj. Sugestiva artisto, multflanka, ne enskatoligebla en "ismojn".
Ŝi malfermis la fenestron: Ho, se bird' mi povus esti! Tuj mi flugus al ŝi tien, kaptus ŝi min, donus kaĝon, etan glason, puran akvon, kanabsemojn, ujon plenan. Sed mi dirus: Ne, knabino ho ne akvon, ho ne semon. Sciu, via gaja birdo trinkas nure ĝojolarmojn, per kares' kaj kis' sin nutras. |