Enkomputiligis Don HARLOW

Billy -- katenita

de Herman MELVILLE

elangligis Bruno GAHLER

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 138


La lasta nokto de Billy Budd

Tio estas la titolo de impresa rakonto el la marista vivo dum la pasinta jarcento. Ĝin verkis Herman Melville, kiu naskiĝis en 1819 en Novjorko kaj tie mortis en 1881. Li fariĝis maristo kaj vivis longe inter la indiĝenoj de sudmara insulo. La de li verkitaj fantaziaj-realistaj rakontoj trovis fervorajn legantojn. La plej fama verko estas la konata, ankaŭ filmigita "Moby Dick aŭ la baleno". Oni taksas ĝin kiel la plej gravan maran eposon. Dua verko, finita mallonge antaŭ lia morto estas "Billy Budd". Impresita per aŭdita ĉapitro en nokta radiosendo, mi klopodis havigi al mi la libron.

Dum senlaboreco mi tradukis la rakonton en Esperanton. Ne nur min ravis la temo, sed ankaŭ la verkisto E. M. Forster prilaboris ĝin al tekstlibro, kiun poste uzis Benjamin Britten por samnoma opero.

Dum la traduko okazis kelkaj aferoj, kiujn mi pro la stranga koincido volas mencii.

En tiu tempo mi havis laborkamaradon, kiu ne nur similis al la heroo Billy Budd laŭ ekstero kaj karaktero, sed eĉ lia nomo estis simila: Alfred Buddrus. Al li mi dediĉis la tradukon.

Billy Budd servis sur la velŝipo "Indomitable". Sur ĝi li estis feliĉa kaj suferis sur ĝi tragedian morton. Kiam mi la 4-an de febr. 1953 sidis ĉe mia skribmaŝino kaj tradukis la dekkvinan ĉapitron kaj samtempe aŭskultis radion, subite radia voĉo raportis, ke samtage la moderna brita aviadilporta ŝipo "Indomitable" en Mediteraneo suferis eksplodon sur la aviadila ferdeko. Du maristoj mortis kaj kvardek vundiĝis. "Indomitable" fumnigrigita kaj kun granda truo flanke devis eniri la havenon La Valetta sur Malto. Oni supozis sabotadon ...

Certe ĉi tiu moderna "Indomitable" estis posteulo de la iama brita milita velŝipo, sur kiu vivis kaj mortis Billy Budd,

Billy Budd la bona maristo kaj perfekta kamarado pro intrigo de malica suboficiro, kiun li impulse, sed nevole mortigis, estis pendigita sur la masto. Iu kamarado, simpla maristo verkis poste mallertan baladon, kiu troviĝas ĉe la fino de la rakonto. Ĝi pritraktas la lastan nokton de Billy Budd antaŭ la ekzekuto. La ŝipa kapelano vizitas lin konsole kaj kamarado iom malstreĉas al li la premegantajn katenojn. Ĉi tiun tradukon de la balado kun la pensoj kaj meditoj de Billy Budd, inter la vivo kaj la morto mi volas prezenti nun en Esp.

Bonkapelano mia, mi danki volas vin --
ke vi al mi venadas, el kor' konsolas min,
La luno plena brilas, siblas zefira vent'
kovrata estas ĉio, kvazaŭ per purarĝent'.

La gardo kaj la sabroj banas dum nokta hor'
en hela luna lumo, ĝis veno de l' aŭror',
Baldaŭ mi ja ŝancelos, ho tago mia lasta
kvazaŭ ornam' orela sur ŝipo la trimasta.

Kvazaŭ orela rinĝo, donita al Molly en Bristol
pendos mi sur la masto, je mia nuda kol',
la viv' rapide pasas, mi vere amis ĝin
el ĝi al morto fia oni kondukos min,

Malsata oni tamen, certe ne sendos min,
regalon mi preferus per bonbiskvit' kai vin'
Ĉu tion mi meritas, montros matena hor'
dum kiu fine ĉesos batadi mia kor'.

Kiu min tiros supren? Nur scias tion Di' --
li certe for sin turnos dum perdos vivon mi,
Nur ne per brufajfado komandu dum la sceno!
Sed ĉio jam egalas -- ek al la lasta beno!

Kiam morgaŭ matene, vekbruos tamburist'
Billy ja baldaŭ mortos, Billy la junmarist',
Sed Donald la maljuna, staros ĉe balustrado,
malgaje rememoros pri bona kamarado.

Jam ree mi revadas -- kaj estas morta jam,
peze mi grunden glitos pereos en la skvam'.
Dormemas mi -- dormados inter la koralar'
kaj super mi ondados, gardante mia mar'.

Korkamarado venu -- malstreĉu iom do --
la dolorigan ĉenon! Kaj jen koran dankon, ho
Jen glitos mi en paco trans randon de l' ferdek',
al regno de la konkoj, al eterneco ek!