Enkomputiligis Don HARLOW

Stranga domo

de Hasse Z

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 150-152


Unu el miaj amikoj, loĝanta en la kamparo rakontis:

-- Ni devas lui sufiĉe grandan vilaon ĉijare. Estas malagrable, ke niaj vizitantoj devas kuŝi sur hamako en laŭbo kaj sur la glaciŝranko en la vestiblo, diris mia edzino.

-- Ni invitos neniun, mi diris.

-- Ĉu vi do volas loĝi en la restoracio Hasselback aŭ Opera Teraso ĉijare. Ĉar vi devas havi gastojn.

-- Mi loĝas kie mi volas! Pripensu tion! Mi estas libera homo! Kvankam mi estas edzo. Pripensu tion!

Mi luprenis do ne malgrandan vilaon. Ĝia nomo estis Vilhelm-monto. Mi vojaĝis tien kaj rigardis ĝin. Ĝi situis belege. Proksime al arbaro, proksime al telefono, proksime al la urbo, proksime al la restoracio Berns. Mia edzino demandis, kiam mi revenis:

-- Kiom da ĉambroj?

-- Kvin, mi diris, ĉar tio estis en la anonco.

-- Troviĝas kelo?

-- Mi ne scias.

-- Sekve ni devos havi du frostŝrankojn. Kiel situas la ĉambroj?

-- Tri supre kaj du malsupre. (Tion diris la ludonanto.)

Ni translokiĝis, kaj jen ni venis en la plej strangan domon, kiun mi vidis, en kiu mi loĝis, aŭ pri kiu mi aŭdis. Origine ĝi estis eta domo kun unu ĉambro kaj kuirejo. Poste oni konstruis ĉambron apud la kuirejo. Pli poste oni konstruis verandon antaŭ ĝi. Post tio oni konstruis du ĉambrojn super la kuirejo kaj pli poste oni pendigis apartan ĉambron apud la du aliaj. Ekstere troviĝis ŝtuparo, gvidanta al la vestiblo kaj interne post tiu vestiblo oni venis en alian vestiblon kaj ĉe tiu estis pordo al la verando, kiu gvidis al la ĉambro, kiun oni konstruis apud la kuirejo, kaj kiu situis sub la aparta ĉambro, kiun oni pendigis apud la du aliaj.

Je la translokiĝo ni eniris la domon. Kiel grandioze, ni diris, mi ne scias kiel, poste ni eniris ĉiu tra sia pordo kaj disiĝis. Ni renkontiĝis en vestgardejo.

-- Tio estas vestgardejo.

-- Aspektas tiel.

Ni disiĝis ree. Mi restis sola. Mi estis en vere granda ĉambro. Ĉi tie mi loĝos, mi pensis. Mi malfermis pordon. Mi venis al la malantaŭo de la domo. Mi ĉirkaŭiris la domon kaj venis denove al la malantaŭo de la domo. Mi ĉirkaŭiris la domon kaj ree trairis la vestiblon. Mi venis nun en la kuirejon. Mi malfermis novan pordon kaj ree venis al la malantaŭa parto de la domo. Estas strange, mi pensis. Kaj mi iris ree ĉirkaŭe kaj supren sur la ŝtupoj. Nun mi venis en la verandon. Mi aŭdis la vokon de mia edzino al mi. Mi respondis ke mi venos. Kaj tiam mi malfermis pordon kaj venis en lignoprovizejon. Mi reiris la saman vojon, venis al la verando, ne kuraĝis trairi la vestiblon timante ke mi perdos la vojon, grimpis trans la barilon kaj venis ekster la domon. Ree vokis min mia edzino. Mi demandis, kie ŝi estas. Ŝi respondis laŭtvoĉe, ke ŝi ne scias. Mi petis ŝin esti trankvila kaj ĉirkaŭiris la domon, ekvidis ŝtuparon, supreniris, venis en vestgardejon, malfermis pordon -- kaj venis sur la tegmenton. Estis briktegmento. Mi tenis min ĉe la kamentubo kaj ekkalkulis la tegolojn. Estis 311 ĉiflanke. Mia edzino ree vokis.

-- Venu ĉi tien, mi kriis.

-- Kien, ŝi kriis.

Nenia respondo. Mi ĉirkaŭiris la kamentubon kaj venis al nova tegmento. Tie estis fenestro. Mi iris tra ĝi kaj venis per ŝtuparo malsupren en la ĉambrojn, kiuj estis apud la aparta ĉambro, kiun oni pendigis apuden. Mi sidigis min sur valizon, fermis la okulojn kaj pensis: tio estas labirinto. Mi devas fari plankarton. Sammomente malfermiĝis pordo kaj mia edzino envenis.

-- Jen la plej stranga domo de la mondo, mi diris. Mi ne iras eĉ unu paŝon. Estas vespero. Mi volas resti en tiu ĉi ĉambro. Mi ne iras de ĉi tie. Aranĝu la liton al mi tuj! Mi volas enlitiĝi.

Mi vidis la servistinon ekstere. Mi petis ŝin enveni. Ŝi demandis pri la enirejo. Mi tiris ŝin tra la fenestro. Ŝi preparis la liton kaj mi enlitiĝis.

-- Morgaŭ oni devas solvi tion. Mi faros plankarton. Mi fotografos ĉion. Mi solvos la aferon.

Mi ekdormis, vekiĝis meze de la nokto je bruo. Pordo malfermiĝis. Amalia, la servistino envenis.

-- Jisuo, la sinjoro, ŝi ekkriis.

-- Kion vi volas, Amalia, mi diris severe.

-- Ho, estas tiel terure, diris Amalia.

-- Kio, Amanjo?

-- Ĉio ĉi. Mi ne scias, kie mi 'stas.

-- Kie vi loĝas, Amalia?

-- En la servistina ĉambro.

-- Kie ĝi estas?

-- Mi ne scias. Mi ellitiĝis por trinki akvon en la kuirejo kaj ne povas retrovi ...

-- Turnu vin, Amalia, dum mi vestas min, mi sekvos vin. Estos en ordo.

Amalia turnis sin kaj mi surprenis mian noktoveston.

-- Nun mi provos reiri samvoje kiel Amalia venis.

Amalia malfermis pordon kaj ni estis ĉe la fundo de la domo.

-- All right, mi diris. Ni ĉirkaŭiros. Estis vere malvarmete. Ni venis al la fronto de la vilao. La pordo al la vestiblo estis ŝlosita.

-- Ni devas reiri, ĉio estos en ordo.

Ni reiris. Mi malfermis malgrandan pordon kaj enpaŝis. Ni estis en malhela vestgardejo.

-- Tio ne estas, diris Amalia. Mi ne rekonas ĝin. Ĉi tie mi neniam estis.

Ni denove eliris. Estis vere malvarmete. Mi frostis. Ĉe la fundo de la domo staris ŝtupetaro.

-- Ni supreniros, mi diris. Iru antaŭen, Amalia.

-- Neniam, diris Amalia.

Mi iris unua. Amalia sekvis min. Ni albordiĝis sur la tegmento. Mi tenis min ĉe la kamentubo kaj ekkalkulis la tegolojn. Estis 419 tiuflanke. Mi ĉirkaŭiris la kamentubon. Tie estis truo sur la tegmento. Ĝi estis malfermita.

-- Grimpu malsupren unua, mi diris al Amalia.

-- Neniam, diris Amalia.

Mi grimpis malsupren kaj Amalia sekvis min. Ni estis en mia ĉambro, kiu situis apud la kuirejo.

-- Fine, mi diris kaj kolapsis sur la valizo, staranta meze de la planko.

-- Ni devas resti ĉi tie. Okazu kio ajn!


Matene envenis mia edzino. Ŝi mem ne scias, kiel ŝi sukcesis. Ŝi nur malfermis pordon kaj envenis. Amalia kuŝis sur mia lito kaj dormis kaj mi sidis daŭre sur la valizo kun stranga rideto sur la lipoj. (Citaĵo el la procesprotokolo.)

Ni reurbiĝis antaŭtagmeze ĉiu per sia ŝipo. Amalia en unu, mi en unu kaj mia edzino en unu.

Mi loĝas en hotelo kaj mia edzino translokiĝis al sia panjo. La advokato diras, ke la eksiĝproceso povos esti finita post unu monato. Amalia serĉas postenon ĉe bona familio kun propra, senpera eniro al la servistina ĉambreto.