Enkomputiligis Don HARLOW

Exegi monumentum

de Horatius

ellatinigis K. KALOCSAY

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 113


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda
Ol bronz' pli daŭre staras jam mia monumento,
Supera laŭ la alto al pinto piramida,
Ĝin nek mordemaj pluvoj, nek akra norda vento
Nek jaroj nenombreblaj, jarcento post jarcento,
Detruos jam; ĝi spitos al tempo-pas' rapida.

Ja mi ne mortos tuta: la tomba fund' ne kaŝos
Mian pli bonan parton. La famo aŭreola
De mia nomo kreskos, dum pontifiko paŝos
Kun virgulin' silenta al monto Kapitola.

Min oni diros, kie sovaĝe muĝas ŝaŭmo
Aŭfida, kaj en valoj senakvaj, kie Daŭno
Regadis kampulgentojn, ĉar mi, humildevena,

Kiel unua metis laŭ kanto-art' helena
Italajn versojn. Inde al ĉi merito, zonu
Vin per fiero nobla, kaj al mi plaĉe kronu
Per laŭrfolioj Delfaj la kapon, Melpomena!