Enkomputiligis Don HARLOW

El la antikva ĉina fablaro

de Hanfejtze

elektis kaj elĉinigis TAO Taojan

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 122


Hanfejtze (280 - 232 antaŭ Kristo) estis granda juristo kaj politikisto de antikva Ĉinujo.

1. Vilaĝano gardostarante ĉe arbo, atendas leporon

En la regno Sung iam estis kamparano, apud kies grenkampo staris arbo. Iun tagon, dum la terkulturisto laboradis sur sia agro, leporo subite aperis, kurante kiel sago kaj preterpasante la arbon ĝi hazarde koliziis kun ĝi. La kompatinda estaĵo rompis kolon kaj tuj mortis. Sen ia ajn peno la kamparano prenis la besteton kaj ekiris hejmen kun gaja mieno.

Post tiu ĉi okazintajo, la kamparano forlasis sian plugilon flanken kaj ĉiutage iris ĉe la arbon, sidiĝis sub ĝi kaj atendadis aliajn leporojn, kiuj eble sin puŝus al la fortika trunko.

Tiamaniere la viro atendis tagon post tago, sed vane -- neniu alia leporo venis al la arbo. Pro tio la kampulo estis mokata de ĉiuj homoj el la tuta lando.

2. Lanco kaj ŝildo

En antikva tempo estis homo, kiu foje vizitis bazaron por vendi lancon kaj ŝildon. Unue, li levis la ŝildon, laŭtvoĉe reklamante ĝin al la publiko:

"Jen estas mia plej fortika ŝildo, kiun neniu lanco povus trapiki!"

Post tio, levante la lancon, li kriadis plu:

"Jen estas mia plej akra lanco, kiu povus trapiki ĉiun ajn ŝildon!"

Aŭdinte tiujn trolaŭdojn, la silente starantaj ĉeestantoj ridetis skeptike. Subite unu el ili demandis la vendiston:

"Kia estus la rezultato, se oni prove ĵetus vian lancon al via ŝildo?"

La surprizita vendisto estis tre embarasata, povante nenion respondi...