Enkomputiligis Don HARLOW

La feliĉo

Fabelo

de Johan Hammond ROSBACH

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 163-170


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Sterling estis ordinara homo, kiu havis feliĉajn gepatrojn kaj feliĉan hejmon dum sia infanaĝo. Li studis en mezlernejo kaj en gimnazio, kaj li revis, kiel aliaj junuloj, pri la feliĉo.

Sterling ne sciis, kio estas la feliĉo. Li ne pripensis tiun filozofian problemon, sed li havis ian ideon, ke la feliĉo konsistas el ĉarma knabino, bela hejmo, interesa laboro kaj sufiĉe da mono. Tiom neklara estis lia ideo ankoraŭ, ke li ne pensis pri la knabino kiel edzino -- li nur pensis, ke ŝi estu bela kaj ke ŝi amu lin -- li nur pensis pri juna amo kaj pri idilio, kaj koncerne la monon li imagis, ke sufiĉe da mono signifas multe da mono. Hejmo kaj laboro ne interesis lin tiel vigle, sed li sentis, ke la laboro havos fortan interrilaton kun la sufiĉo da mono, kaj ke la hejmo estos plej intime ligita al la knabino, kiu estos lia. Infanoj neniel rolis en liaj revoj.

Sterling legis ie -- eble li tion lernis jam en la lernejo -- ke la feliĉo ne estas havebla por mono. Tamen mono apartenis al lia nocio pri la feliĉo.

*

Sterling faris abiturientan ekzamenon. La rezulto ne estis malbona. Sterling ekhavis laboron en firmao kiel korespondanto, kaj enspezis monon, ne multan, sed sufiĉan. Tajpistino en la sama firmao fariĝis lia fianĉino, poste lia edzino. Ŝi ne estis el la plej belaj, sed havis dolĉan vizaĝon, belan figuron kaj afablan ĉarmon. Ŝia patro posedis malgrandan domon, kiun ili heredis, kiam li mortis du jarojn post ilia geedziĝo.

Sterling estis feliĉa. Li havis ĉion, kio apartenas al la feliĉo: li havis fidelan edzinon, propran hejmon, nepezan laboron kaj sufiĉe da mono.

Sinjorino Sterling daŭre laboris kiel tajpistino. Ankaŭ ŝi estis feliĉa. Ŝi enspezis per sia laboro tiom, ke ŝi povis ĉiam esti eleganta, kaj tamen restis mono el ŝia salajro. Kaj ŝi sciis baki la plej bonajn vanilajn kukojn.

Tri jarojn gesinjorojn Sterling vivis tiel. Tiam venis la ŝanĝo. Filo naskiĝis. La feliĉo estis grandega en la malgranda hejmo. Sterling ekkonsciis, ke infano mankis en liaj junulaj revoj pri la feliĉo.

Sinjorino Sterling devis eksiĝi, kaj Sterling devis iri sola al la oficejo. Tio estis la unua vundeto en lia feliĉo. Li estis alkutimiĝinta al la akompano de sia fidela vivkunulino.

Iom post iom sentebliĝis la ekonomiaj problemoj. Sinjoro Sterling ne plu perlaboris monon -- sed ŝi daŭre elegantis. Kaj ankaŭ la filo kostis monon, kvankam li estis malgranda. Sterling devis serĉi kroman laboron, kaj forlasis la hejmon ĉiuvespere. La edzino vartis la infanon -- kaj jam dormis, kiam li revenis post noktomezo, lacega pro multa laboro. Li rigardis sian dormantan filon, sian plej valoran trezoron, li kisis sian dormantan edzinon sur la frunto, kaj ekdormis antaŭ ol lia kapo ektuŝis la kusenon.

Sterling estis feliĉa.

*

"Vi vere ne povas porti tiun kostumon plu", diris iun tagon la edzino al li. Li respondis, ke la pli bonan li ne volas uzi ĉiutage en la oficejo, sed eble li povos perlabori ankoraŭ iom da mono.

Alian tagon venis agento de asekura kompanio por demandi ĉu li ne volas asekuri sian vivon, tiel ke liaj edzino kaj infano havu ion, se io okazos. "Kio povos okazi?" li demandis, sed sinjormo Sterling samopiniis kiel la agento. La rezulto estis, ke li devis pagi al la agento la sumeton, kiun li sekrete ŝparis -- por nova kostumo, aŭ por iu alia necesa elspezo.

Kaj Sterling estis feliĉa.

*

Survoje hejmen, post noktomezo, Sterling devis preterpasi noktan trinkejon. Iun nokton li eniris. Dum jaroj li estis ŝparinta monon, dum jaroj li ne permesis al si ian privatan ĝojon. Unu kroman horon li povis resti for de la hejmo, ĉar la edzino kaj la fileto jam dormis. Iom da mono li volis nun uzi por si mem. Li justigis sian faron per la penso, ke unu tia agrabla horo povos esti al li stimulo, tiel ke li pli efike laboros kaj sekve pligrandigos per kelkaj groŝoj sian noktan salajron.

Neniam antaŭe li estis vizitinta tian ejon. Li eksidis, kaj kelnero tuj demandis, kion li deziras trinki. Bieron! Ĉu bieron? Jes, bieron, -- kial ne? Kun surprizo en sia vizaĝo la kelnero foriris. Kun malrespekto li komplezis meti la bieron sur la tablon.

Barbmentona sinjoro ĉe apuda tablo kapsalutis al Sterling. Kun iom da miro Sterling resalutis. La barbulo venis al lia tablo.

"Atan estas mia nomo. Simon Atan."

"Sterling."

"Ĉu mi rajtas sidi ĉe via tablo?"

"Bonvolu."

Sterling preferus resti sola por rigardi la belajn knabinojn, kiuj dancis, sed Atan mendis vinon kaj abunde regalis, abunde parolis.

"La feliĉo, sinjoro Sterling, estas io stranga. Ĉiuj homoj deziras ĝin, sed tre malmultaj posedas ĝin. Kaj tiuj, kiuj havas tiom da mono, ke ili povas vivi feliĉan vivon, tiuj plej malfacile sukcesas trovi la feliĉon."

"La feliĉon, sinjoro Atan, oni ne povas aĉeti per mono."

"Ĉu vi estas feliĉa, sinjoro Sterling?" La mildaj, sed ruzaj okuloj de Atan profunde rigardis lin.

"Ĉu mi? Jes, mi estas feliĉa."

"Ĉu vi posedas la necesajn rimedojn --"

"Jes, sinjoro Atan. Se pri mono vi pensas, mi ne posedas multon. Sed mi havas hejmon kaj laboron, mi havas edzinon, kiun mi amas, kaj kiu amas min, mi havas malgrandan filon, kiu estas mia plej granda trezoro. Jes, sinjoro Atan, mi estas feliĉa!"

"Kiom vi preferas, ĉu bieron aŭ vinon?"

"Dankon, mi ne trinkos pli --"

Atan ridetis: "Fakte ĉifoje mi ne pensis tiel, ĉar ankaŭ mi devos tuj foriri. Mi nur faris ĝeneralan dernandon pri via prefero."

Sterling rugigis pro sia eraro.

"Nu, kompreneble vinon. Sed vino kostas --"

"Ĝuste! Vino kostas. Ĉu vi estus pli feliĉa, se vi povus trinki vinon -- anstataŭ bieron, aŭ anstataŭ akvon?"

"Mi neniam pensis tiel. Sed kiam vi tiel demandas, mi devas respondi, ke jes, verŝajne tio alportos al mi iomete pli da feliĉo."

Atan tre subite levis sin.

"Trinku la reston el mia botelo", li diris.

Sterling filozofetis pri la feliĉo, kiam li iris hejmen.

Li estis pli ol kutime laca la postan matenon. Li ripozis post la tagmanĝo. Kaj li pli frue ol kutime iris hejmen vespere. Eble la vizito en la nokta trinkejo tamen ne estis stimulo --?

Sinjoro Sterling ankoraŭ ne estis en la lito, kiam li venis hejmon. Ŝi sidis en fotelo, riparante liajn ŝtrumpojn. Ŝi estis vestita per belega, moderna negliĝo, kaj Sterling vidis, ke ŝi sube estas vestita por enlitiĝo. Ŝi estis tre eleganta eĉ nokte, li pensis.

"Ho, ĉu vi ankoraŭ laboradas, kara mia! Riparas tiujn ĉifonojn! Nu, al mi ili estas sufiĉe bonaj, ili nur bedaŭrinde donas tiom da laboro al vi --"

Anstataŭ respondi, ŝi nur surprizite rigardis lin. "Ĉu vi jam nun venas hejmen? Tio estas la dua surprizo hodiaŭ!"

"La dua? Kio okazis pli frue?"

"Divenu! Venis kesteto da vino -- ses boteloj. Donaco al ni!"

"De kiu?"

"Mi ne scias. Ĉu ne vi scias?"

Sterling ekpensis pri Atan. Ĉu eble li --?

Tiun vesperon gesinjoroj Sterling trinkis glason da vino. Tiun vesperon, kaj multajn postajn vesperojn. Plej ofte Sterling estis tre malfrua: tiam sinjorino Sterling trinkis du glasojn. Kaj tre bone dormis, kiam la edzo revenis.

Sinjorino Sterling estis kontenta.

*

Restis unu botelo.

Unu monato estis pasinta post la vizito de Sterling en la nokta trinkejo. Denove li vizitis la trinkejon. Denove Atan venis al lia tablo. Atan mendis multekostan vinon kaj ostrojn.

"Mi atendis vin ĉi tie jam tutan semajnon", li diris.

"Kaj mi ofte pensis pri vi. Ĉu vi estas --"

"Jes, mi estas tiu, kiu sendis la botelojn al vi. Ne menciu tion -- mono nenion signifas al mi, kaj vi ja diris, ke eble vino povus aldoni al via feliĉo --"

"Jes, kara sinjoro Atan, certe, sed -- jes, ni estas ambaŭ tre kontentaj."

"Vi diras kontentaj. Sinjoro Sterling, ĉu vi estas -- feliĉa?"

"Jes -- jes, mi estas tre feliĉa. Mi havas hejmon kaj laboron kaj --"

"-- kaj edzinon. Jes, vi diris tion. Sed se vi estas feliĉa, kial vi venis al ĉi tiu loko tiun nokton antaŭ monato -- kaj kial vi venis sola?"

"Mi --"

"Vi ne scias, amiko, Aŭskultu, -- via edzino, ĉu ŝi estas bela?"

"Bela -- nu, ŝi certe ne estas tia, ke ŝi povus gajni ian konkurson pri beleco, kvankam ŝia korpo estis svelta kaj bela --"

"Estis!"

"Jes, nun ŝi ja ne havas sian junulinan firmecon, ŝiaj formoj ne plu estas, nu -- vi certe komprenas."

"Mi tre bone komprenas! Sinjoro Sterling, ĉu ŝi ankoraŭ estas agrabla al viaj okuloj?"

"Kompreneble! Ŝi estas mia edzino!"

"Kiu dormas, kiam vi foriras, kaj dormas, kiam vi revenas!"

"Vere, sed ŝi ja estas tie, kiam mi venas por tagmanĝi. Kaj tiam ŝi estas ĉiam tre bele kaj elegante vestita, tiel ke mi sentas veran plezuron rigardi ŝin!"

"Ĉu ankaŭ via monujo sentas tiun veran plezuron? Nu, vi ne bezonas respondi, sed jen alia demando: kion vi faras post la tagmanĝo?"

"Ŝi lavas telerojn kaj faras alian necesan laboron en la hejmo. Mi dormas, ĝis ŝi alportas kafon, kaj poste mi ludas kun mia fileto."

"Amiko Sterling, ĉu vi ŝatas rigardi belajn knabinojn?"

Sterling balbutis, sed pripensinte respondis:

"Jes, kompreneble. Mi estas viro. Kaj cetere ĉio bela donas al mi plezuron, kiel verŝajne al ĉiuj homoj. Mi opinias, ke eĉ virinoj ŝatas rigardi belajn virinojn, sed ofte ĵaluzo detruas ilian plezuron."

"Vi pravas. Venu kun mi!"

Ili iris tra la tuta ejo kaj Atan, kiu evidente konis la lokon intime, gvidis Sterling al ĉambro, kie ili ne povis aŭdi la muzikon el la trinkejo. Li premis butonon. Kiam kelnero venis, li petis lin alporti la botelon el la trinkejo. Kiam la botelo kaj puraj glasoj staris antaŭ ili sur la tablo, sep belegaj knabinoj venis en la ĉambron, kaj komencis ludi per instrumentoj, kiujn ili kunportis. Ili estis lertaj muzikistoj, kaj Sterling ne povis fortiri siajn okulojn de ilia beleco.

Ludinte ili tuj malaperis. Simon Atan demandis, ĉu Sterling ŝatas.

"Jes, ili mirinde ludis!"

"Ĉu nur la oreloj ĝuis?"

"Kompreneble ne!"

"Kiun vi preferis?"

"Tiun kun la violono."

"Violono estas ŝia nomo ĉi tie. Bone. Nu, mi devas foriri. Restu ĉi tie kaj trinku la reston de la botelo. Mi sendis alian keston da vino al via hejmo hodiaŭ."

Simon Atan estis for.

Post momento venis Violono en la ĉambreton, vestita per plej eleganta negliĝo, sub kiu Sterling vidis delikatan noktoveston.

"Violono estas mia nomo", ŝi diris. "Sinjoro Atan volas, ke mi restu ĉe vi, ĝis vi foriros."

"Bonvolu sidi", Sterling diris, ne povante trovi ion saĝan por diri, kvazaŭ enamiĝinta deksesjarulo.

Violono ridetis al li. "Estas varme", ŝi diris, "ĉu vi permesas, ke mi forprenu --" Ŝi ne atendis lian respondon, sed subite staris apud li en sia maldikega noktovesto, kaj li ne sciis, kien turni siajn okulojn. Svelta, gracia, belega, -- hararo ĝis la ŝultroj, -- buŝo ruĝa -- kaj kun ceteraj avantaĝoj, kiujn povus envii al ŝi eĉ Gina Lollobrigida.

Du horojn poste Violono demandis al Sterling: "Ĉu vi estas feliĉa?"

"Jes, mi estas feliĉa."

Diris Sterling.

*

"Klarineto, ĉu vi vidis Violonon?" Simon Atan vokis helhararan knabinon, kiu venis el la duŝejo kun mantuko ĉirkaŭ la talio.

"Ne, sinjoro Atan, sed ŝi certe estas ĉe sinjoro Sterling."

Sterling estis akceptinta la proponon de Atan. Li eksiĝis el sia oficejo kaj ĉesigis la noktan laboron. Atan, kiu posedis la noktan trinkejon, pagis lin tre abunde. Sinjorino Sterling estis tre kontenta pri la ŝanĝo. Ŝi ne plu bezonis fliki ŝtrumpojn. Kaj ŝi fariĝis eĉ pli eleganta. La fileton ili sendis al lernejo, kie li povis loĝi.

Sinjorino Sterling estis kontenta. Ŝiaj multaj novaj amikoj ankaŭ estis kontentaj.

Ankaŭ Sterling mem estis kontenta. Lia laboro ĉefe konsistis el kontrolo de la funkciuloj en la nokta trinkejo. Li preferis kontroli la sep knabinojn -- aŭ la ses, kiuj ne ŝatis lian kontrolon, pro tio, ke li ne kontrolis la sepan.

Nun Sterling neniam estis hejme dum la nokto, ĉar li dormis en sia ĉambro en la granda domo de Atan. Plej ofte la plenforma Violono estis ĉe li. Sinjorino Sterling ne sciis tion -- kompreneble -- sed ŝi ja ne faris kontrolon.

Same Sterling ne faris kontrolon en sia hejmo. Kaj sinjorino Sterling estis tre kontenta pri tio.

Gesinjoroj Sterling estis feliĉaj.

"Amiko Sterling, ĉu vi estas feliĉa?" demandis Atan iun vesperon.

"Kompreneble mi estas feliĉa", diris Sterling, kaj premis la rondan ŝultron de Violono, kiu sidis sur liaj genuoj.

"Knabinoj, foriru, ankaŭ vi, Violono, diris Atan. Klarineto kaj Gitaro faris mokan grimacon al Violono.

Atan ripetis sian demandon: "Ĉu vi estas feliĉa?"

"Mi estas. Mi ja havas --"

"-- hejmon kaj laboron, vi havas edzinon, kiun vi amas, kaj kiu amas vin, vi havas malgrandan filon, kiu estas via plej granda trezoro. Ĉu vi memoras, ke vi tiel respondis al mi, kiam, unuafoje, mi faris al vi la demandon pri la felico?"

Sterling paliĝis.

"Vian hejmon, amiko, vi tre malofte vizitas, vian laboron vi ne plu havas, post kiam vi ekzistaĉas ĉe mi, vian edzinon vi malofte vidas -- vi karesas alian haŭton ol tiun de via edzino, kaj ŝi, via edzino, kondutas same, regalante siajn gastojn per la vino, kiun ŝi ĉiusemajne ricevas donace de mi. Kaj via trezoro --"

"Ne daŭrigu! Ne diru ion pri li!"

Atan ridetis. "Retrankviliĝu! Mi ne plu parolos. Mi lasos vin al via laboro. Knabinoj, vi povos reveni! Vi ja havas monon, belegajn knabinojn, multe da bonega vino, agrablan ĉambron, preskaŭ neniun laboron, plenan liberon -- kaj nenian respondecon. Knabinoj, vi povas reveni!"

Gitaro kaj Trumpeto kaj Klarineto en bankostumoj galopis en la ĉambron, kaptis Sterlmg kaj portis lin al la duŝejo, kie ili metis lin, plene vestitan, sub malvarman duŝon, post kio ili ĵetis lin en la naĝejon, tuj mem saltante post li en la akvon.

Violono staris ĉe la rando de la naĝejo, ĵaluze rigardante la scenon. Ŝi jam portis sian delikatan noktoveston.

Sterling provis ĝui la ludon, kaj vokis al Violono, ke ankaŭ ŝi venu. Tuj Violono saltis en la naĝejon kaj tiris Sterling kun si.

"Vi venu kun mi", ŝi flustris. Kaj ili suprengrimpis el la naĝejo, li peze malseka, ŝi malseke belega.

"Ĉu vi ne estas feliĉa?" demandis Violono.

Sterling kapjesis. Atan diris, ke -- ke li havas nenian respondecon! Tio estis akra vundo en lia feliĉo.

"Vi agas strange", diris Violono, forprenante sian malsekan vestaĵon. "Ĉu vi ne estas feliĉa, Sterling?"

"Jes", hezitis Sterling, "-- jes, mi ja estas feliĉa".

*

"Nenian respondecon", pensis Sterling, irante al sia hejmo. Li provis konsoli sin per la penso, ke li -- malgraŭ malfacila ekonomio -- akceptis la konsilon de sia edzino kaj pagis monon al la asekuristo anstataŭ uzi ĝin por tre necesa nova kostumo. Kaj tio estis en la tempo, antaŭ ol la feliĉo venis al li ...

Li preskaŭ haltis, rimarkante, kiom estas ŝanĝinta lia nocio pri feliĉo.

Estis antaŭtagmezo. Lia edzino ĵus ellitiĝis. Sterling komparis, vole-nevole, ŝian noktoveston kun tiu de Violono, sekrete, preskaŭ nekonscie, komparante samtempe ankaŭ la korpajn liniojn sub la delikata ŝtofo. Li forturnis siajn okulojn de sia edzino, ne sciante, ke pro la rezulto de la nekonscia komparo li tiel faris.

Sed la edzino rimarkis lian movon, kaj mokete demandis, ĉu tia delikateco eble rezultiĝis el lia lastatempa nokta vivo. Sterling ne rekonis la tonon -- tiel ŝi neniam antaŭe parolis al li -- kaj li siaflanke konstatis, ke ŝia lastatempe nokta vivo grave ŝanĝis lian edzinon. Pli eleganta ŝi ja fariĝis, sed tio estis malpli grava ŝanĝo.

Kaj li faris heroan decidon. Li devas savi ŝin! Li ja havas respondecon! Li havas respondecon, jes! Li demandis pri la filo, kiel li fartas en la lernejo. La edzino respondis, ke la filo certe bone fartas. Li demandis, ĉu ŝi vizitis lin, ŝi respondis, ke ne -- kaj ĉu ne li vizitis lin?

Plej bone komenci per la filo, pensis Sterling, kaj tuj iris al la lernejo. Unue li parolis kun la estro de la lernejo, kaj tiu havis nur laŭdajn vortojn pri la knabo. Poste li parolis kun la filo mem, laŭdante lin kaj karesante lian kapon. Trafis lin la penso, ke ĝuste tiel oni karesas la kapon de fremda infano ...

Sed li havas respondecon, kaj li montros tion. Li diris al sia edzino, ke li venos hejmen por la nokto. Vespere li diris al Violono, ke grava afero malhelpos lin pasigi la nokton en la domo de Atan. Hejmen veninte li ĝoje konstatis, ke la edzino estas sola kaj atendas lin. Ŝi eĉ bakis vanilajn kukojn, kaj Sterling havis la strangan, dolĉan senton, kiun oni havas kiam oni subite renkontas ion el la gepatra hejmo, ion duone forgesitan. Iel la vanilaj kukoj rilatis al lia persona feliĉo.

Sterling sentis, ke hejmo, edzino kaj filo estas esencaj eroj de la feliĉo. Sinjorino Sterling portis tute novan robon, kaj antaŭ ol enlitigi sin, venis antaŭ Sterling en same nova noktovesto el delikata nigra ŝtofo.

Ili babiletis pri malgravaĵoj, kiel ili ĉiam estis farintaj antaŭ ol dormi -- en la tempo, kiam Sterling ne havis noktan laboron, en tiu pasinta, feliĉa tempo.

Gesinjoroj Sterling estis feliĉaj tiun vesperon.

"Amiko Sterling", diris Atan la postan vesperon, "ĉu vi havas sufiĉe da mono?"

"Mi havas pli ol iam antaŭe, kaj mi uzas pli ol iam antaŭe. Sed mi supozas, ke oni neniam havas sufiĉe. Tamen mi estas tre kontenta.

"Jes, vi havas kaŭzon por esti kontenta. Vi havas hejmon, edzinon kaj filon. Vi havas monon. Kaj vi havas Violonon. Cetere vi estas libera ludi ankaŭ per la aliaj instrumentoj, kiam ajn vi emas. Sed mi havas proponon al vi, la plej strangan proponon, kiun vi iam aŭdis. Mi deziras aĉeti vian hejmon."

"Mian hejmon! Sed mia hejmo estas la bazo de mia feliĉo kaj la feliĉo de miaj edzino kaj filo. Mi mem povas loĝi ĉi tie aŭ aliloke, sed ili havas nenian alian loĝejon. Cetere ne mi, sed mia edzino heredis la domon, kiu tiel apartenas nur al ŝi."

"Sed mi deziras aĉeti ne nur vian hejmon, sed ankaŭ vian edzinon kaj vian filon!"

Sterling apenaŭ povis kredi, ke li aŭdis tiujn vortojn. Stranga miksaĵo de sentoj leviĝis en li. Pro timo kaj ĉagreno kaj ofendo li preskaŭ ne povis diri ion, sed fine sukcesis denove ekparoli.

"Ĉu vi scias, kion vi proponas? Ĉu vi kredas, ke mi povas vendi mian familion? Ĉu vi kredas, ke mi povas vendi mian feliĉon? Feliĉo ne estas havebla por mono, kiel mi jam ofte diris al vi."

"Ĉio, amiko Sterling, ĉio estas havebla por mono. Eĉ la feliĉo -- kiel vi mem havis la eblon konstati, post kiam vi unuafoje renkontis min. Amiko, mi ofertas dek milionojn por via feliĉo!"

"Dek milionojn! Sed tio estas neimagebla sumego! Ĉu vi disponas tiom da mono?"

"Tio estas alia afero, kiu ne koncernas mian demandon, ĉar vi scias, ke ĝi por mi ne havas valoron -- kaj mi scios pagi al vi, se vi akceptos. Kvin milionojn vi ricevos tuj, la reston dum unu jaro. Akcepteblaj kondiĉoj, ĉu ne? Kaj dek milionoj estas vere respektinda sumo, kiu povos havigi al vi ĉian komforton kaj lukson, ĉian sendependecon, multe da influo. Vian Violonon vi ankaŭ povos havi, sed mi deziras havi la aliajn instrumentojn por mia orkestro. Tamen, se vi deziros ŝanĝon, via mono sufiĉas por havigi al vi knabinojn el kiu ajn lando --"

"Sed kiel mi sciu, ke mi ricevos la restantajn kvin milionojn?"

Time Sterling ekkonsciis, ke li diskutas la kondiĉojn pri vendo de edzino kaj filo.

"Mi honora vorto devas sufiĉi. Alimaniere mi ne garantias la sumon. Via filo venos hejmon por vizito venontan sabaton, ĉu ne? Tiam mi deziras havi definitivan respondon."

Kun strangaj sentoj Sterling iris tiun vesperon al sia ĉambro, kaj ne reagis, kiam Violono proponis, ke ili iru en la duŝejon antaŭ ol dormi.

Sterling dubis pri la ekzisto de la feliĉo.

*

Violono restis en la ĉambro de Sterling, kiam sabate posttagmeze Atan venis.

"Kio estas la respondo?" demandis Atan mallonge.

"Ne", respondis Sterling eĉ pli mallonge.

Atan tuj forlasis ilin.

"Kion li volis, karulo?" demandis Violono, vidante la dolorplenan vizaĝon de sia amanto.

"Li volis mian feliĉon."

"Sed feliĉon oni ne povas aĉeti."

"Prave. Tial mi respondis, ne. Li volis aĉeti mian hejmon, mian edzinon kaj mian filon por dek milionoj."

"Dek milionoj! Sed tio estas neimageble multe da mono!"

"Jes, tio estas neimageble multe da mono."

"Sed min li ne povas aĉeti!"

"Vin mi rajtus havi, Violono mia."

Tiel la tutan feliĉon li tamen ne povas aĉeti. Sed vi estas forta, kuraĝa kaj admirinda, ĉar vi povis rezisti tiun tenton. Mi estas tre feliĉa, ĉar mi estas via amantino."

"Oni havas ja respondecon, Violono mia."

"Jes, oni havas respondecon."

Kun ia sento de fiero Sterling rapidis hejmen. Sed venante al la strato, kie li loĝis, li vidis multajn kurantojn. Domo brulas. La lia!

Sterling rapidis tra la homamaso. Maltrankvilo kaptis lin. Jes, lia hejmo estas tute detruita. Li aŭdis la vorton "eksplodo". Policisto, kiun li konis, venis al li serioza kaj informis, ke liaj edzino kaj filo mortis pro akcidenta eksplodo en la domo. Oni elportis ilin, kaj la doktoro diris, ke ili mortis pro la eksplodo, ne pro la fajro.

La mondo estas stranga. Neniu konas sian sorton. Nek la sorton de la aliaj.

Du ĉerkoj staras en la kapelo, unu granda kaj unu malpli granda. Amaso da floroj ornamas ambaŭ ĉerkojn. Nur konataj vizaĝoj ĉeestas la mallongan solenon. Ankaŭ Violono estas tie, li estas tie, li konstatas. Sed li sentas, ke li estas tute sola.

Ekludas orgeno. Sterling pensas, ke nun ili ne bezonos la monon: li vane pagis al la asekura kompanio. Ili estas tie, en la ĉerkoj. Li mem restas -- kaj li havas sufiĉe da mono.

La pastro diras konsolajn vortojn, kiujn Sterling ne aŭdas. Sterling estas ekvidinta florkronon kun silka rubando, kies teksto estas kondolenco de S. Atan. Atan mem ne ĉeestas, tiu viro, kiu volis aĉeti tiujn du homojn, kiuj estas nun en la ĉerkoj, kaj tiun domon, kiu estas nun cindro kaj rubaĵo. Se li estus vendinta, Sterling subite pensas kun teruro, se li estus vendinta, ne li, sed Atan estus perdinta -- aŭ ĉu ne tamen li? La feliĉon oni ne tiel facile vendas. Tamen la dek milionojn li nun havus. Sed dek milionoj -- aŭ eĉ nur kvin milionoj -- mono -- tio estas afero negrava. Mono ne povas rehavigi al li la du homojn en la ĉerkoj --- eĉ ne dek milionoj!

Kiam la orgeno denove ludas, li ankoraŭ fiksrigardas la rubandon kun la nomo de S. Atan.

La ĉerkoj malaperas en la tero. Finiĝis ĉio. Violono staras apud li. Preskaŭ indiferente li akceptas kondolencojn de amikoj kaj konatoj. Violono iras kun li al la pordego de la tombejo. Ŝi prenas lian manon, premas ĝin, foriras.

Ŝi estas tre eleganta. Ŝi havas novan nigran ĉapelon.

Sterling estas sola. Sterling estas tre sola.