Enkomputiligis Don HARLOW

Jubileo Goldoni (1707-1793)

de François THIRAULT

elfancigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 170-171


Kun la permeso de "Informations Unesco".

Venecio dum la somero preparas soleni kun granda pompo la 250-an datrevenon post la naskiĝo de unu el siaj plej grandaj filoj: Carlo Goldoni. La ĉiu-duajara Arta Festo okazos sub la signo de tiu ĉi granda komediverkisto, en la kadroj de la granda internacia filmkonkurso. La omaĝo al Goldoni iĝos internacia. Kelkajn monatojn antaŭ la kalendara dato jam Unesko kontribuis per franclingva eldono de 5 komedioj de Goldoni por francaj legantoj kun la enkonduko de Silvio d'Amico. Siaflanke Luchino Visconti dum la tria internacia dram-arta festivalo donis okazon al la publiko de Parizo aplaŭdi "La Locandiera", kiun oni prezentis por tiu ĉi okazo. En la jubilea jaro mem estas aktuale en multe da landoj konsideri la gravon de verkado, kies sukceso apenaŭ paliĝis post la malapero de la aŭtoro.

Estis iaspeca monstro de la teatro, pri kiu Goldoni en sia "Memoraro" verkita rekte en la franca, povis skribi: "Min tentas kelkfoje la penso konsideri min kiel fenomenon; senpense mi estas transdonita al la genio komika, kiu min tiras, mi perdis tri aŭ kvarfoje la plej feliĉajn okazojn por iĝi pli bona, mi ĉiam refalas en mian propran sferon; sed mi neniam ĉagreniĝis, mi povus trovi aliloke eble pli da libero, sed malpli da kontentiĝo."

Li estis infanmiraklo, kiel 8-jarulo -- laŭ lia propra diro -- "prenis kuraĝon krajoni komedion" kaj lia favorata legaĵo estis verkoj de humoristoj. Sian talenton, jam tiel bone formitan li devis ankoraŭ subtenigi per sia familio. Lia patro konstruigis laŭ lia plano marionetan teatron, kies figurojn li mem kun kelkaj amikoj movis. Lia avo prezentis en sia hejmo komedion kaj operon: "Ĉiuj bonaj aktoroj" rakontas Goldoni, "ĉiuj famaj muzikistoj havis kontakton kun li; de ĉiu flanko venis la mondo al mi. Mi naskiĝis en tiu ĉi bruo, en tiu ĉi abundo; ĉu mi povus maltaksi la spektaklojn? Ĉu mi povus ne ami la gajon?"

La gajo! Tiu ĉi estas sendube la unua karakterizaĵo de lia verkado, kaj ĉu ĝi ne estas la esenco mem en la komedio? Ĉe Goldoni ĝi estas speciale konstanta, pli nekontesteble pli senĝena ol ĉe Molière, kun kiu oni kelkfoje ja komparas lin. Li estas italo, veneciano, kie la karnevalo estas tiel brila, li estas heredanto de "Commedia dell'Arte", post la perdo de ĝia pozicio. La gajeco de lia verkaro estas samtempe natura kaj tradicia.

Liaj diskutoj kun la adeptoj de la Commedia dell'Arte komenciĝas en Bologna, kie li ricevas riproĉon, ke li rompas la tradiciojn de du jarcentoj. Estas Goldoni, kiun ne plu kontentigas la skizteatraĵoj, kiujn la aŭtoro tute grandtrajte desegnas, kion li konsideris produkto de senkultura jarcento, ne konvena por lertaj verkistoj. Li indikas en sia Memoraro la realismajn fontojn de la roloj en tiu ĉi teatra speco, inspirita de Plautus, Terentius, kaj kreita iomete en Venecio, Bolonjo, Bergamo kaj Toscana. Laŭnombre ili estas kvar: Pantalon, Arleken, Brigella kaj la Doktoro, jen la famaj maskoj de la itala komedio. Ili iĝis laŭdataj depost la XV-a jarcento kaj Goldoni volis ilin malaperigi. Sed nia aŭtoro klarigas:

"La masko ĉiam malutilas al la funkcio de la aŭtoro, same pri la ĝoja parto, kiel pri la ĉagreno; kiam ĝi estas amrolo, kruela aŭ plaĉa, ĉiam la sama vizaĝo montriĝas; per gestoj kaj tonŝanĝo oni tamen ne povas valorigi la trajtojn de la vizaĝo, kiu estas la interpretanto de la koro, la diversajn pasiojn, kiujn la animo agitas. Sed oni nun volas, ke la aktoro estu el animo, kaj la animo sub la masko estas, kvazaŭ fajro sub la cindro." En la nomo de la vero kaj modernismo atendas Goldoni, ke oni reformu la maskojn kaj anstataŭu la farsojn per komedioj. Dum li cedas tamen de tempo al tempo al la malŝatantoj de liaj reformoj kaj produktas kelkajn skizteatraĵojn, li penas krom tiuj verki karakterkomediojn, tiujn, kies valoro ankoraŭ estas plena, kaj lia obstino iĝis rekompencita: "Mia stilo estos, post kelke da jaroj la plej ĝenerala kaj plej sekvata en Italujo."

Siajn penojn li dokumentas en pli ol 120 komedioj, verkitaj en la itala, en la venecia dialekto, aŭ en la franca, -- kiun li lernis, kiam li estis ĉ. 15-jara, kaj en diversaj aliaj dramoj, kiuj donas sume 212 teatrajn verkojn.

Oni diskutas pri la realismo en tiu ĉi verkado. Tio, kion oni povas aserti, estas, ke en la teatro de Goldoni troviĝas multe da personoj, pruntitaj el la realo -- fiŝistoj, puntistinoj, korteganoj, gondolistoj, servistoj kaj ĉambristinoj.

Goldoni, naskiĝinta en Venecio, antaŭ la alveno al Parizo, restadis en italaj urboj: Romo, Rimini, Chioggia, Pavia, Milano, Verona k. c. kie li montris sin scivola, observema, atentema, esploranta la karakterojn, kiujn li renkontis kaj la mediojn, kiujn li povis atingi: Nenio min interesas pli ol la analizo de la homa koro, li diras. Li konas la kuraciston kaj la advokaton (li debutis cetere sur la podio de advokatoj), la grandbienulon, kiel la domserviston, la nobelaron -- kiu lin akuzas pro malestimo -- kiel la negravulojn, kiujn li ofte paroligas en dialektoj. A1 la tuta personaro li redonas la vivon, perditan sub la maskoj. Aperas la privatulo, li levas sin el la universalaj tipoj, la ĵaluzulo, la avarulo, la mensoganto, la kampulo, la trompisto. Li liveras ankaŭ moralsatiron, kiu ne perdis tute ankoraŭ sian aktualecon pro la eduko de la knabinoj, pro la geedzaj liberaĵoj, pro la kondiĉoj de la virinoj, pri la rilatoj de la paroj. Al ni li lasis bildon vivan kaj fidelan pri sia epoko, kaj samtempe bildon de karakteroj, kiuj eĉ hodiaŭ ne estas al ni fremdaj. Estus dezirinde, ke liaj plej bonaj teatraĵoj havu lokon sur la afiŝoj de la teatroj dum tiu ĉi jaro, ke la memoro de Goldoni ne nur ĉeestu en la riĉa muzeo de Venecio, kiu portas lian nomon, sed realvenu al ni ĉiuj.