Enkomputiligis Don HARLOW

Kankro ne estas fiŝo...

de Marek WAJSBLUM

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 172-174


Asertas malnova hungara proverbo: "Kankro ne estas fiŝo, slovako ne estas homo." Onidire tamen ne hungaroj proklamis tiun verdikton, sed iu slovako mem tiel difinis sian amaran sorton de duobla servutulo -- servutulo al nobelaj sinjoroj kaj al la reganta nacio. Oni eĉ scias kiam tiu aserto aŭdiĝis unuafoje kaj en kiaj cirkonstancoj.

Antau pli ol 250 jaroj Ferens Rákóczi, la praido de transsilvaniaj dukoj, levis standardon de ribelo kontraŭ la prema despotismo de Habsburg'oj kaj vokis al batalo por libero ĉiujn gentojn kaj naciojn de hungara lando. Ok jarojn -- de 1703 ĝis 1711 -- batalis liaj "kurucoj" kontraŭ kruelaj imperiestraj "labancoj" kaj multa sango forfluis kaj multaj larmoj forverŝiĝis ĝis la ribeluloj devis cedi al superaj fortoj de la imperiestraj armeoj.

Iam iris voje iu slovako. Li marŝis, marŝadis -- kaj subite baris al li la vojon kavaleria patrolo.

-- Kiu vi estas? -- minace demandis lin la patrolestro.

-- Janiĉek mi nomiĝas, via oficira moŝto -- humile respondis la kamparano.

-- Estu vi Sankta Johano aŭ Belzebubo mem, ne gravas, sed ĉu vi estas kuruco aŭ labanco?

-- Kio mi estu? -- ekmeditis la slovako. -- Nu, kurucoj diras, ke ili volas liberon ...

-- Kuruco mi estas -- li decidis.

Okazis tamen, ke la kavaliroj estis labancoj kaj rezulte la misŝanca slovako ankoraŭ longe frotadis ambaŭ vangojn de sia malvizaĝo jure promesante al si mem neniam konfesi al iu ajn siajn ribelajn pensojn. Marŝis li, marŝadis, sakrante por spirita konsolo kaj skrapante sian kompatindan sidilon por karna komforto, kiam subite baris al li vojon kavaleria taĉmento.

-- Kiu vi estas? -- minace demandis lin iu sabristo, evidente komandanto de la taĉmento.

-- Janiĉek mi nomiĝas -- treme komencis la slovako, time rigardante la kolere hirtajn lipharojn de la kavaliro.

-- Nu, kaj kio vi estas, kamparano? Kuruco?

-- Ne, ne via moŝto -- ekdiligentis Janiĉek, -- ne kuruco, lojala labanco mi estas, via imperiestra oficira moŝto.

-- Ho, do vi partias kun tiuj tiranoj! -- furioze ekkriis la lipharulo. -- Nu, knaboj, donu bonan regalon al tiu sakra hundo!

Kaj kion labancaj vergoj estis ŝparintaj, prizorgis kurucaj vipoj tiel, ke Janiĉek ne devis jam serĉi kiu parto da sidvango jukas al li.

Forrajdis la kavaliroj en unu direkton kaj Janiĉek forrapidis en la malan direkton. Marŝis li, marŝadis, sakris li, sakradis -- kaj subite baris al li la vojon infanteria taĉmento. Janiĉek volis forrampi en apudvojajn arbustojn, sed estis jam tro malfrue.

-- Hej, vi! -- voke haltigis lin iu giganta soldato. -- Kio vi estas, kuruco aŭ labanco?

-- Nek unu, nek la alia -- malespere respondis Janiĉek.

-- Nek unu nek la alia? Ej, kamparano, ne bravaĉu moki nin! Ĉiu homo estas ja aŭ kuruco, aŭ labanco.

-- Certe, ĉiu homo estas kuruco aŭ labanco -- respondis Janiĉek, -- sed mi estas slovako kaj slovako ja ne estas homo!

Ni esperu, ke per tiu amara konkludo Janiĉek sukcesis savi sin de tria regalo.

*

Pardonu tamen; ĉu Janiĉek li estis? Ĉar alia versio -- same detala kaj same datita -- asertas, ke li nomiĝis ne Janiĉek, sed Ivasko, ke li ne estis slovako, sed ruteno. Nu, finfine ne eravas, ĉar ambaŭ versioj ja konsentas pri la loko -- Subkarpata Rutenio, kaj pri historiaj cirkonstancoj -- la kuruca ribelo. Kaj tamen ...

Se Janiĉek (aŭ Ivasko, se vi preferas) decidus fuĝi for de la politika dilemo embuskanta bonfarton de liaj sidvangoj kaj se li transgrimpus sian patrian montaron por trovi rifuĝon en la vasta kamparo de la pola lando, li certe falus el kaserolo rekte en fajron. Ĉar preskaŭ samtempe kun la kuruca ribelo furiozis en Polio hejma milito inter du polaj reĝoj. Unu el ili estis la saksa princo Aŭgusto II, kiu elektite reĝo post la morto de la fama Johano III Sobieski, la savinto de Vieno, meritis malamon de siaj elektintoj per despotisma kaj korupta regado. Lia kontraŭlo estis juna pola vojevodo (guberniestro) Stanislao Leszczynski, kiun elektis nobeloj ribelintaj kontraŭ la saksa tiranio. La sakson subtenadis caro Petro I, la Granda kaj la polon Karlo XII, la fama sveda armeestro. Inter tiuj du muelilaj ŝtonoj knaradis ostoj de mizeraj servutuloj kaj de senrajtaj judoj. Ĝuste inter ili, inter la judoj, nia Janiĉek-Ivasko trovus sian samsortanon.

Unu el ili -- onidire -- dufoje troviĝis en sama situacio, kiel la slovako kaj dufoje spertis saman regalon. Nur la konkludo estis diferenca, ĉar la judo, batite de saksanoj kaj de Leszczynski-anoj kaj renkontinte trian taĉmenton, respondis je la demando pri sia partianeco:

-- Kial demandi? Por kio tiu antaŭparolo? Ne gravas ja por vi, ĉu mi partias kun la sakso aŭ kun Leszczynski. Mi ja estas judo kaj la judo estas batenda.

Kaj rezigne li etendiĝis transvoje.

*

Tiel do ni havas jam slovakon, rutenon kaj judon en la sama situo kaj kun sama moralo de la historieto. Certe, en du landoj kaj en diferenca politika konflikto, ni povas tamen konsoli nin, ke almenaŭ la historia periodo agordas en ambaŭ kazoj.

Pardonu tamen, ĉu vere?

Ĉar, se ni reiros nur unu jarcenton, eĉ ne forlasante Polion, ni renkontos ankoraŭ alian samsortanon de la slovako, ruteno kaj judo.

Cent jarojn antaŭ la kuruca ribelo en Hungario kai la milito de du reĝoj en Polio, ekribelis polaj protestantoj kaj granda parto de pola nobelaro kontraŭ sia reĝo Zigismondo III Vasa, kiu kun helpo de jezuitoj volis rompi reĝimon de religia kaj politika libero kaj entiri Polion en la orbiton de katolikaj imperiismaj planoj. Kamparanoj ne interesiĝis pli la "rokoŝ" (ribelo): ne pri ilia libero ja luktas sinjoroj kaj kiu ajn venkis la servutulo same klinados spinon en sklava laboro. Ili nur sciis, ke bandoj de rokoŝanoj krozadis tra la lando, konfliktante kun bandoj de lojalistoj kaj ke en tiuj konfliktoj iliaj haŭtoj kaj iliaj mizeraj kabanoj spertadis la samon de la ambaŭ flankoj.

En tiuj tempoj lamis voje aĝulo-almozulo, kun sako por almozoj kaj kun kantoj por almozdonantoj. Kantoj ne nur piaj. Svarmis en la lando kantoj pri "rokoŝanoj" kaj pri lojalistoj -- plejparte ne laŭdaj, sed satiraj aŭ plenaj je pia aŭ civitana indigno pri malvirtoj de kontraŭuloj. La aĝulo, kiel iuj almozuloj, disponis pri kantoj konvenaj por ĉia situo kaj taŭgaj por ĉies politikaj gustoj. Dum la kamparanoj lamentis, li nur skuis ŝultrojn -- kiu ja ion prenu de almozulo? Kaj en tiaj tempoj la sinjoroj volonte aŭskultadis novajn kantojn pri siaj kontraŭuloj. Lamis la aĝulo laŭlonge de la vojo -- ĝis li ekvidis tendojn sur apuda kampo kaj kavalirojn ĉe fajroj kun boteloj en manoj. Kaj de la fajroj blovetis aromo de rostaĵo -- tia aromo, ke eĉ stomako spasmetis al la almozulo. Li ĝibiĝis eĉ pli ol kutime kaj palpante la vojon per sia bastono, kvazaŭ blindulo, eklamis al proksima fajro. El sub klinitaj palpebroj li atente observadis la kavalirojn. Sur kolo de unu el ili li ekvidis skapularon. Nu, klara indiko, decidis la almozulo kaj naztone ekkantaĉis:

Aŭdu piaj katolikoj
Pri krimuloj heretikaj,
Rokoŝanoj fanatikaj ...

Li ne sukcesis daŭrigi, ĉar de ĉiuj flankoj eksonis indignaj kritoj: Jezuita spiono! Reĝa salajrulo! Nu krioj ne gravus, se ne la bastonfrapoj kiuj komencis tamburi malplezuran ritmon sur la dorso ... La almozulo, kvankam kompatinde "blinda kaj lama", kvazaŭ leporo saltis en apudajn arbustojn kaj postlasante krion kaj bruon, facile trovis vojon gvidantan al apuda vilaĝo. La dorso jukis al li, sed eĉ pli ol la dorso jukis la ofendo al lia almozula digno. Post tiom da jaroj da vagula sperto misŝanci tiel hontinde ... La almozulo sakradis kaj ĵuradis kaj rejuradis al si mem neniam fari tiel malhonoran eraron. Profunde en tiaj pensoj, li eĉ surpriziĝis trafinte subite alian tendejon. Tiufoje li estis certa kio konvenis kaj taŭgis kaj li aplombe proksimiĝis al unu el tendoj antaŭ kiu dikventra nobelo regalis sin per bona tranĉo da kolbaso, solvante ĝin per glutoj da brando. Laŭvoĉe kaj defie li ekkantis:

Aŭdu min piul' kristana,
Kavaliro civitana.
Kiel jezuit' satana ...

Li ne povis daŭrigi, ĉar lian frunton frapis bontrafe ĵetita osto, el ĉiuj flankoj eksonis krioj: Rokoŝana hundo! For la senhontan heretikon! -- kaj servistoj kaj soldatoj ekrapidis kun bastonoj kaj vipoj en manoj. La almozulo sukcesis tamen eskapi sen tro granda domaĝo, ne kalkulante sangan kapon kaj doloran ŝultron. Tute konfuzite, li ekmarŝis al la vilaĝo, kie li esperis trovi kompatan rifuĝon en drinkejo. Proksimiĝante tamen al la drinkejo, li ekvidis ĝin ĉirkaŭita de ĉevaloj kaj kavaliroj; el interne sonis diboĉa kanto kaj senorda muziko. El fenestro kliniĝis iu gaja drinkulo kun vinkruĉo en sia mano.

-- Hej, kamaradoj, ni havos kantiston -- li ekkriis al la drinkuloj interne kaj mansigne vokis la almozulon. -- Hej, aĝuleto, venu ĉi tien! Ŝmiru iom vian guturon por ke vi povu kanti al ni!

Sed la almozulo, ne atendante pluan inviton, eksakre fuĝis en la arbaron -- du misŝancaj riskoj en unu tago estis tute sufiĉaj por lia gusto.

*

Kiel ni vidas, ankaŭ en ĉi tiu historio diferencas nur la konkluda epizodo -- ĉio alia paralelas. La historieto en ties variaj versioj estas tro bona por ke ignoru ĝin eĉ moderna literaturo. La aventuron de la pola almozulo (parte) utiligis Sofio Kossak-Szczucka en sia romano "Ora libero" traktanta pri la "rokoŝ"; rezignon de la judo satire priversis kelkaj polaj poetoj; historion de la hungara proverbo uzis Bela Illes, hungara romanisto, en sia "Karpata rapsodio".

Kaj se oni skrapus iom pli vaste kaj iom pli profunde, oni certe povus trovi, ke ne nur slovako, ruteno, judo kaj polo estas ties herooj kaj ke ĝi estas konektita kun multaj aliaj landoj, gentoj, epokoj kaj historiaj okazintaĵoj. La historieto estas unu el tiuj motivoj, kiuj kaptinte popolan intereson, migras de lando al lando kaj de jarcento al jarcento, vestante sian profunde homan moralon sub ĉiam novaj historiaj kaj etnografiaj vestaĵoj. Esplori la vojojn kaj genealogiajn konektojn de tiaj historietoj estas unu el miaj "ĉevaletoj"; ĵus nun mi kompletigas (kun bonvola helpo de italaj kaj islandaj samideanoj) esploron de la legendo pri "Blasfema sinjoro" kies migraj vojoj iras tra la tuta XVII-a jarcento de Polio, ĝis Sicilio. Ŝajnas al mi, ke la supra historieto donas ankoraŭ pli bonajn oportunojn por esploro kaj ankoraŭ pli vastajn perspektivojn etnografiajn kaj historiajn. Mi estus do treege dankema al tiuj samideanoj, kiuj konas ĝin el sialanda folkloro kaj literaturo, se ili bonvolus helpi al mi en kolektado de la materialo, sendante al mi:

1 Sialandan version de la anekdoto.
2 Komentojn pri historia kaj etnografia fono de la versio.
3 Bibliografiajn informojn:
a fonto de la versio
b uzo en literaturo
c etnografiaj kaj historiaj studoj pri la versio (se tiaj ekzistas).