Enkomputiligis Don HARLOW

Poemo printempa pri koro-doloro (1)

de Tom KRISTENSEN

eldanigis Poul THORSEN

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 121


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

T. Kristensen (m.1893) estas dana kritikisto, poeto kun brila, eleganta lingvo, formsento.

Kun la printempo ĉi-nokte forkuris
laca, cikatra de mi mia koro.
Troe mi uzis ĝin mismaniere
por la amoro, sovaĝo, doloro,
Vidu la lertan rimiĝon per koro-doloro!

Ĉe la vekiĝo en brusto juketis
rava malpleno, senkora ŝveliĝo.
Kuŝis mi kun aranea ridemo
sur la vizaĝ' en printempa heliĝo.
Vidu la lertan rimiĝon: ŝveliĝo-heliĝo!

Se ĉi-matenon printempan alvenos
al mia lito orhara in-ulo,
prenos mi ŝin en senkora feliĉo,
ĝenos neniam memora makulo.
Vidu la lertan rimiĝon: in-ulo-makulo!

Senemocie mi ridos kaj amos,
flustros, karesos, brakumos, kisigos,
sen emoci' kiel rimoj banalaj,
kiujn mi verse drivigas, disigos.
Vidu la lertan rimiĝon: kisigos-disigos!

Tamen mi scias: Revenos en majo
olda, cikatra al mi mia koro,
falta kaj kiel arbŝelo ŝirita,
fia diable pro am' kaj doloro.
Vidu la lertan rimiĝon per koro-doloro
-- denove!

Piednoto

(1) Plej banala dana rimo.