Enkomputiligis Don HARLOW

Vesper Dominicae (1)

de Ivan KRASKO

elslovakigis J. V. DOLINSKY

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 152


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jen ie fore
ĉe la arbaroj
nigraj vilaĝo
blanka kliniĝas
mute al tero.

En ĝi malnovaj,
gravamienaj
domoj silentas.
En unu domo
panjeto mia
certe zorgplena
tutsole sidas
ĉe tabl' malnova.

Per man' osteca
frunton apogas
ŝi sulkoplenan
-- ombrojn de l' zorgo
ĉiam ĝi havas:
deinfanaĝo
mi tion vidis -

Tranoscius (2) jen
ĉe ŝi aperas
-- la latunbukoj,
kiujn praavoj
karespoluris,
milde briletas
en krepusketo --

Lastan folion
ŝi nun rigardas,
-- tie notitas
per peza mano:
"Di' donis al ni
fileton, kiu ..." --
ĝis la okuloj
larme aspergas
l' foliojn flavajn ...

Sed kvietigos
libro malnova,
kiu plorigis,
patrinjon mian:
jen ŝi jam kantas
mol-altavoĉe:
"Dimanĉa tago
finiĝas, laŭdu ..."

Krepusko falas
pli granda densa
l' etan ĉambreton --
-- Kaj pac' sursidas
lante, silente
la grizan kapon
de mia panjo.

Piednotoj

(1) Dimanĉa vespero.
(2) Religia kantaro de la slovakaj luteranoj. Ampleksa libro kun pli ol mil evangelianaj kantoj, kiun en la pasintaj jarcentoj oni bindis duonlede en bindaĵon tegitan per truornamitaj latunaj lamenoj. La simpluloj en tiun ĉi libron notadas la gravajn okazaĵojn familiajn kiel la naskiĝon kaj mortodaton de la familianoj. (Rim. de trad.)