Enkomputiligis Don HARLOW

Sorĉita mono

de John COLLIER

elangligis Reto ROSSETTI

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 129-136


John Collier (n. 1901) estas angla kritikisto, verkisto (satiristo kun granda fantazio kaj kun amara konsidero de la homa raso, kion ankaŭ la sekva, streĉe interesa novelo atestas).

Foiral prenis ŝarĝon da korko al landvojo, kie renkontis lin la ŝargaŭto el Perpignan. Li estis sur la vojo returne al la vilaĝo, irante tute orde apud sia mulo kaj pensante pri nenio ajn, kiam transatingis lin ia paŝeganta frenezulo, duonnuda, kaj de tipo neniam antaŭe vidita en tiu regiono de Orientaj Pireneoj.

Li ne estis de la kretena speco, kun la granda kapo, kiel du-tri malsupre en la vilaĝo. Li ankaŭ ne estis tia malgrasa deliranto, kiel la maljuna patro de Barielles post la forbrulo de lia domo. Li ankaŭ ne havis tian ŝrumpe malgrandan babilkapon, kiel la plijuna Lloubes. Li estis de tute nova speco.

Foiral konkludis, ke li estas ia krevanta frenezulo, nura bunto kaj bruo troanta kiel la suno mem. Lia ruĝa karno elkrevis el liaj etaj, koloraj vestopecoj: ruĝaj brakoj, ruĝaj genuoj, ruĝa kolo kaj granda, ronda, ruĝa vizaĝo, krevanta de gajo, vortoj, ridado.

Foiral reatingis lin supre ĉe la montara rando. Li rigardegis en la basenon kiel homo mirfrapita.

"Dio mia!" li diris al Foiral. "Nur rigardu ĝin!" Foiral ĝin rigardis. Li vidis nenion eksterordan.

"Jen mi", diris ĉi freneza kolego, "marŝadas dum semajnoj tra ĉi sakraj Pireneoj -- kampoj, betuloj, pinoj, akvofaloj: ĉio verdaĉa kiel plado da fazeolo. Kaj jen kion mi serĉis la tutan tempon. Kial neniu sciigis min?"

Nu jen kia demando! Cetere, frenezulo al si mem respondu! Foiral batis sian mulon kaj ekiris sur la vojeto malsupren, sed la laŭtulo ekpaŝis ritme apud li.

"Kio tio estas, pro Dio?" li diris. "Peco de Hispanujo vaginta trans la limon, aŭ kio? Kratero en la luno povus esti. Sen akvo, verŝajne? Hu, rigardu tiun ringon da ruĝaj montoj! Ĉu tio estas vilaĝoj tie fore? Ili aspektas kiel ripskeletoj sur dezerto."

"Min plaĉas", li diris. "Plaĉas, kiel la fig-arboj elkrevas el la roko. Plaĉas, kiel la semoj krevas el la figoj. Ĉu vi iam aŭdis pri surealismo? Jen estas la surealismo viviĝinta. -- Kiaj korkarboj? Ili aspektas kiel ŝtoniĝintaj titanoj. Ho bravaj titanoj, kiuj sangas kiam la impertinentaj hometoj deŝiras al vi la haŭton, sur mia tolo mi redonos al vi vian dignon kaj gloron!"

Foiral, homo nepia, krucosignis kun prudenta singardo. La ulo vortmueladis la tutan vojon malsupren, du aŭ tri kilometrojn. Foiral respondis per "jes", "ne" kaj grunteto. "Jen mia lando!" kriis la lunatiko. "Ĝi estas kreita por mi! Bone, ke mi ne iris Marokon. Ĉu jen via vilaĝo? Mirinde! Rigardu tiujn domojn -- tri, kvar etaĝoj. Ŝajnas, kvazaŭ kavernuloj ilin staplis tiele, ne povinte trovi klifon. Aŭ ĉu ili estas mem kavernoj, de kiuj la klifaĵo forfalis, kaj nun, ĝene malkovritaj, ili honte kuntiriĝas en la sunlumo? Kial mankas fenestroj? Mi ŝatas tiun flavan kampanilon. Hispaneca. Interese, kiel la sonorilo pendas en tiu fera kaĝo. Nigra kiel via ĉapelo. Mortinta. Eble pro tio la silento tiom regas ĉi tie. Jen la mortinta sono, pendumita en blualto! Ha, ha! Tio vin ne amuzas? Nu, mi ĉiam eldiras, kio venas al mi en la kapon. Tio estas la surealismo. Tiel oni nenion perdas. Mi ŝatas la nigrajn vestojn, kiujn portas vi homoj ĉi tie. Hispana tuŝo denove, mi supozas? Vi aspektas kiel truoj en la lumo."

"Adiaŭ", diris Foiral.

"Atendu momenton", diris la fremdulo. "Kie mi povos loĝi en ĉi tiu vilaĝo? Ĉu gastejo estas?"

"Ne", diris Foiral. sin turnante en sian korton.

"Peston!" diris la fremdulo. "Sed certe iu povos min loĝigi?"

"Ne", diris Foiral.

Tio iom repuŝis la ulon. "Nu", li fine diris, "mi tamen pririgardos".

Li do pluiris laŭ la strato. Foiral vidis, ke li parolas kun s-ino Argo, kaj tiu kapneas. Poste li vidis lin provanta ĉe la bakisto kaj ankaŭ la bakisto kapneis. Tamen li aĉetis tie panbulon kaj ĉe Barilles fromaĝon kaj vinon. Li sidiĝis sur la benko ekstere kaj manĝis; poste li migris plu sur la deklivo.

Foiral opiniis teni lin sub okulo, do li sekvis ĝis la supro de la vilaĝo, de kie videblis la tuta montflanko. La homo nur moviĝis sencele, li nenion levis, nenion faris. Baldaŭ li ekdrivis direkte al la eta farmdomo ĉe la puto, kelkcent metrojn super la ceteraj domoj.

Nu tio okaze estis propraĵo de Foiral mem per la edzino: bona domo, se nur li havus filon por ĝin okupi. Kaj efektive, kiam li alvenis, jen la homo spionis tra krevetoj en la ŝutroj, eĉ la pordon provis. Li povis intenci kion ajn.

Li ekrigardis kiam Foiral alvenis. "Neniu loĝas ĉi tie?" li diris.

"Ne", diris Foiral.

"A1 kiu ĝi apartenas?" diris la fremdulo.

Foiral apenaŭ sciis kion respondi. Fine li, kion fari, konfesis, ke ĝi estas lia.

"Ĉu vi volas luigi al mi?" diris la fremdulo.

"Kia 'luigo'?" diris Foiral.

"Mi volas la domon por ses monatoj", diris la fremdulo.

"Por kio?" diris Foiral.

"Damne!" diris la fremdulo. "Por tie loĝi."

"Kial?" diris Foiral.

La fremdulo levis la manon. Li ekprenis la dikfingron. Li diris, tre mezure: "Mi estas artisto, pentristo".

"Do", diris Foiral.

Poste la fremdulo ekprenis sian montrofingron. "Ĉi tie mi povas labori. Mi ŝatas ĝin. Mi ŝatas la elrigardon. Mi ŝatas tiujn du ileksojn."

"Do tiel", diris Foiral.

Poste la fremdulo ekprenis sian mezan fingron. "Mi volas resti ĉi tie dum ses monatoj".

"Jes", diris Foiral.

Poste la fremdulo ekprenis sian kvaran fingron. "En tiu ĉi domo. Kiu, cetere, sur la flava tero, kurioze similas ĵetkubon sur dezerto. Aŭ ĉu eble kranion?"

"Ha", diris Foiral.

Poste la fremdulo ekprenis la etan fingron, kaj li diris: "Kiom da mono -- vi volas -- por lasi min -- loĝi kaj labori -- en ĉi tiu domo -- dum ses monatoj?"

"Kial?" diris Foiral.

Ĉe tio la fremdulo komencis stampfi tien-reen. Ili disputis. Foiral finis la aferon dirante, ke la domojn en ĉi tiu loko oni ne luigas: ĉiu havas la propran.

"Estas necese", diris la fremdulo, grincante per la dentoj, "ke mi pentru bildojn ĉi tie".

"Kial?" diris Foiral.

La fremdulo eligis vicon da krioj en iu fremda ĵargono, eble tiu de la infero mem. "Mi vidas vian animon", li diris, "kiel etan kaj ege sterilan nigran globeton en vastaĵo da brulanta blanka alkalo".

Foiral, tenante la du mezajn fingrojn sub la dikfingro, etendis la montran kaj etan fingron kontraŭ la fremdulo, ne zorgante, ĉu li ofendas aŭ ne.

"Kiom vi postulas por la domaĉo?" diris la fremdulo. "Eble mi ĝin aĉetos."

Kun sento de faciliĝo Foiral konstatis, ke finfine li estas nur klarsimpla, ordinara lunatiko. Sen eĉ deca pantalono sur la postaĵo, jen li proponas aĉeti ĉi tiun bonegan, fortikan domon, por kiu Foiral postulus dudek mil frankojn, se troviĝus efektiva proponanto.

"Nu diru", diris la fremdulo. Kiom?"

Foiral, opiniante, ke li jam perdis sufiĉe da tempo, kaj ankaŭ iom frandante la agrablan sensacon, diris: "Kvardek mil."

Diris la fremdulo: "Mi donos al vi tridek kvin".

Foiral kore ekridis.

"Vi bone ridas", diris la fremdulo. "Mi volonte pentrus tian ridon. Mi esprimus ĝin per plektaĵo el radikoj de ĵus elŝiritaj dentoj. Nu kiel do? Tridek kvin? Mi povas pagi kaŭcion." Kaj eltirinte monsakon ĉi tiu Krezo de frenezuloj susurigis unu, du, tri, kvar, kvin milfrankajn biletojn sub la nazo de Foiral.

"Tio elĉerpos min seke", li diris. "Tamen, verŝajne mi povos revendi ĝin poste?"

"Se Dio volas", diris Foiral.

"Cetere, mi povus reveni de tempo", diris la alia. "Je Dio! Dum ses monatoj tutan ekspozicion mi tie ĉi pentros. Novjorko furoros. Poste mi revenos kaj pentros alian ekspozicion."

Foiral, ravita, ĉesis fari al si la penon kompreni. Li komencis furioze laŭdi sian domon: li tiris la viron internen, montris al li la kamenon, batsondis la murojn, rigardigis en la kamentubon, en la remizon, en la puton... "Bone", diris la fremdulo, "tio taŭgas. Ĉio taŭgas. Kalku la murojn. Havigu al mi ian virinon, kiu venos purigi kaj kuiri. Mi reiros al Perpignan kaj revenos post ok tagoj kun miaj aĵoj. Vidu, lasu al mi inkluzive tiun tablon, du-tri el la seĝoj kaj la liton. La ceteron mi mem provizos. Jen via kaŭcio."

"Ne, ne", diris Foiral. "Necesas fari ĉion orde, kun atestantoj. Poste, kiam venos la notario, li povos pretigi la dokumentojn. Revenu kun mi. Mi vokos Arago'n, li estas homo tre honesta. Guido -- tre honesta. Vigné, honesta kiel la bona tero. Kaj botelo da bona vino. Mi ĝin havas. Tio ne kostos."

"Bonege!" diris la beata frenezulo, de Dio mem sendita.

Ili iris returne. Venis Arago, Guido, Vigné, ĉiuj, ĉu ne, honestaj kiel la tago. La kaŭcio estis pagita, la vino estis malŝtopita, la fremdulo mendis pli, aliaj homoj amasiĝis; tiuj ne povintaj eniri staris ekstere por aŭskulti la ridadon. Oni povus kredi, ke okazas geedziĝo aŭ ia malĉastaĵo en la domo. Efektive, Foiral-edzino iris de tempo al tempo stari en la pordo, nur lasi sin vidi tie.

Tute sen ia dubo, estis io grandioza ĉe tiu frenezulo. La postan tagon, post lia foriro, ili funde priparolis lin. "Lin aŭskulti", diris la malgranda Guido, "estas iĝi ebria sen elspezi soldon. Oni kredas ĉion kompreni, ŝajnas, ke oni flugas tra la aero, oni devas ekridegi."

"Mi iel havis la ravan impreson, ke mi estas riĉa", diris Arago. "Ne per ia ŝparaĵo en la kameno, sciu, sed kvazaŭ mi -- nu, kvazaŭ mi volus elspezi ĝin, kaj tiel plu!"

"Mi ŝatas lin", diris la malgranda Guido. "Li estas mia amiko."

"Nun vi parolas kiel malsaĝulo", diris Foiral. "Li estas freneza. Kaj estas mi, kun kiu li havas aferon."

"Mi pensis, ke eble ne tiel freneza li estis, kiam li diris, ke la domo ŝajnas malnova kranio elrigardanta el la tero", diris Guido, strabante malaplombe.

"Ankaŭ ne mensogulo, eble?" diris Foiral. "Sciu, mia bona, ke li ankaŭ nomis ĝin ĵetkubo sur dezerto. Ĉu ambaŭ ĝi povas esti?"

"Li diris per unu spiro", diris Arago, "ke li venis de Parizo. Per la sekvanta, ke li estas amerikano."

"Ho jes" sen ia dubo granda mensogulo", diris Quès. "Eble unu el la plej grandaj friponoj tra la mondo entute. Sed, feliĉe, ankaŭ freneza."

"Sekve la domon li aĉetas", diris Lafago. "Se li estus sobra, tia grandulaĉo, li ĝin prenus kaj punkto! Sed jen -- li ĝin aĉetas. Tridek kvin mil frankoj!"

"La frenezo turnas la homon interno-eksteren, kiel sakon", diris Arago. "Kaj se al tio li estas ankaŭ riĉa --"

"La mono dissaltas ĉiudirekte", diris Guido.

Afero plej kontentiga. Senpacience ili atendis la revenon de la fremdulo. Foiral kalkis la domon, purigis la kamenon, metis ĉion en ordo. Samtempe li ankaŭ bone traserĉis por io, kion povis postlasi antaŭ jaroj la patro de lia edzino, kaj pri kio tiu ulo eble ion aŭdis. Oni diras ja, ke la parizanoj eĉ la diablon superruzas.

La fremdulo revenis, kaj la tutan tagon ili transportis per muloj lian aĵaron de tie, kie la ŝarĝaŭto ĝin demetis. Je vespero ili estis en la domo: atestantoj, helpantoj kaj ceteraj. Restis nur la detalo elpagi la monon.

Foiral aludis ĉi tion kun la plej granda delikato en la mondo. La fremdulo, ridante plej volonte, iris en la ĉambron kie lia pakaĵo staris amase, kaj baldaŭ revenis kun ia libreto en la mano: libreto plena de malgrandaj biletoj similaj al tiuj, kiujn oni disvendas por la loterio en Perpignan. Li deŝiris la supran folion. "Jen al vi", li diris al Foiral, etendante la manon. "Tridek mil frankoj."

"Ne", diris Foiral.

"Nun kia diablo?" demandis la fremdulo.

"Tiaĵon mi jam vidis", diris Foiral, "kaj ne por tridek mil frankoj, bona homo, sed eĉ por tri milionoj. Kaj poste -- oni sciigas, ke ĝi venkis. Dankon, mi preferas la monon."

"Ĉi tio ja estas mono", diris la fremdulo. "Almenaŭ ĝi valoras kiel mono. Prezentu ĉi tion kaj vi ricevos tridek biletojn po mil frankoj, ĝuste kiel tiuj, kiujn mi donis al vi."

Foiral ne sciis kion fari. Vere, ke en tiu ĉi landparto daŭras ofte monato ĝis kvitigo de vendo. Kaj certe li ne volis riski fuŝon de la negoco. Do li enpoŝigis la papereton, diris al la ulo bonan tagon kaj foriris kun la aliaj al la vilaĝo.

La fremdulo baziĝis. Baldaŭ li koniĝis kun ĉiu. Foiral, iomete maltrankvila, esploris lin ĉiufoje, kiam ili renkontiĝis. Kaj aperis, efektive, ke li ja venis de Parizo, ĉar li tie loĝis, kaj li ja estas amerikano, ĉar li tie naskiĝis. "Do vi ne havas parencojn en ĉi tiu mondparto?" diris Foiral.

"Ne, neniun ajn."

Nu jen kia cirkonstanco! Foiral esperis, ke almenaŭ la mono estos en ordo. Sed ne nur tio. Tute sen parencoj! Pensiga afero. Foiral ĝin lokis en la fonon de sia menso: li intencis elpremi la sukon el ĝi iun nokton, kiam li ne povos dormi.

Je la fino de la monato li elprenis sian papereton kaj marŝis denove al la domo. Jen la originalulo, tri-kvarone nuda, sidis sub unu el la ileksoj kaj pentradis sur peco da tolo. Kaj kion li nome elektis al si pentri? Ĝuste la favajn olivarbojn de Roustand, kiuj ne faris frukton laŭ vivanta memoro!

"Nu kio?" diris la strangulo. "Mi laboras."

"Jen kio", diris Foiral, prezentante la paperpecon. "Mi bezonas la monon."

"Do kial, pro diablo", diriŝ la alia, "vi ne iras preni la monon, anstataŭ veni min tedi ĉi tie?"

Foiral neniam antaŭe vidis lin en tia humoro. Sed ja ofte okazas, ke ridemulo ĉesas ridi kiam ektemas pri kontanto. "Atentu", diris Foiral. "Tio estas tre serioza afero."

"Rigardu", diris la fremdulo. "Tion oni nomas ĉeko. Mi donas ĝin al vi. Vi portas ĝin al la banko. La banko donas al vi la monon."

"Kiu banko?" diris Foiral.

"Via banko. Kiu ajn banko. La banko en Perpignan", diris la fremdulo. "Iru tien. Oni faros vian aferon."

Foiral, ĉiam juke dezirante la monon, klarigis, ke li estas tre malriĉa homo kaj ke iri al Perpignan daŭras tutan tagon, grava afero por tia ege malriĉa homo, kiel li.

"Vidu", diris la fremdulo. "Vi scias diable bone, ke vi grase profitis el tiu vendo. Lasu min labori. Prenu la ĉekon al Perpignan. Ĝi valoras la penon. Mi ja pagis al vi superbone."

Per tio Foiral sciis, ke Guido elbabilis pri la prezo de la domo. "Nu bone, mia Guideto, mi meditos tion en iu longa vespero, kiam la pluvado venos." Tamen, kion fari, li devis vesti sian plej bonan nigraĵon, iri mule ĝis Estagel, tie 'buson trafi, kaj la 'buso lin portis al Perpignan.

En Perpignan oni estas kvazaŭ svarmo de simioj. Oni puŝas vin, rigardas vin de kapo ĝis piedoj, ridaĉas al vi en la vizaĝon. Se homo havas aferon -- ekzemple ĉe banko -- kaj li staras sur la kontraŭa trotuaro por bone pririgardi ĝin, oni lin puŝas sur la ŝoseon seson da fojoj dum kvin minutoj, kaj estas jam feliĉo, se li eltiras sin viva.

Tamen Foiral trafis fine en la bankon. La spektaklo estis grandioza. Kupraj kradoj, polurita ligno, horloĝo granda kvazaŭ por preĝejo, malgrandaj ĉemizuloj, kiuj sidas en amaso da mono kiel musoj en fromaĝo.

Li staris en la fono dum duonhoro atendante, kaj neniu eĉ ete atentis pri li. Fine unu el la malgrandaj ĉemizuloj signovokis lin al la kupra krado. Foiral fosis en la poŝo kaj aperigis la ĉekon. La ĉemizulo rigardis ĝin kvazaŭ ĝi estus tute nenio. "Sankta Virgino", pensis Foiral.

"Mi volas la monon por tio", li diris.

"Ĉu vi estas kliento ĉe ni?"

"Ne."

"Ĉu vi deziras klientiĝi?"

"Ĉu tiel mi ricevos la monon?"

"Nature. Jen, subskribu. Kaj ĉi tie. Subskribu la dorson de la ĉeko. Prenu ĉi tion. Subskribu tion. Dankon. Bonan tagon."

"Sed la tridek mil frankoj?" kriis Foiral.

"Por tio, estimata sinjoro, ni devas atendi la ĝiron de la ĉeko. Revenu post unu semajno."

Foiral, mirkonfuzita, iris hejmen. Pasis turmenta semajno. Tage li sentis sin sufiĉe certa pri la mono, sed nokte, ferminte la okulojn, li tuj vidis, ke li iras en la bankon kaj la ĉemizuloj ĵuras, ke ili neniam vidis lin antaŭe. Nu, li tamen eltenis, kaj tuj kiam la tempo venis li sin prezentis denove ĉe la banko.

"Ĉu vi deziras ĉeklibron?"

"Ne. Nur la monon. La monon."

"Ĉu ĉiom? Vi volas jam fermi la konton? Ha? Nu bone. Subskribu. Kaj ĉi tie."

Foiral subskribis.

"Jen vi havas. Dudek-naŭmil okcent naŭdek."

"Sed, sinjoro, ĝi estis tridek mil."

"Sed, estimata mia, la ĝirokostoj!"

Foiral trovis, ke disputo ne helpas. Li foriris kun sia mono. Tio estis bona. Sed la ceteraj cent dek! Jen kio staris en la gorĝo.

Alveninte hejmen, Foiral tuj vizitis la fremdulon. "Mi estas malriĉa homo", li diris.

"Kaj mi", diris la fremdulo. "Tro diable malriĉa por pagi al vi krome ĉar vi ne povas monigi ĉekon laŭ civiliza maniero." '

Ĉi tio estis aparte kanajla mensogo. Foiral mem, propraokule, vidis tutan blokon de tiuj eksterordinaraj tridekmilfrankaj biletoj en la libreto, el kiu la fremdulo elŝiris tiun. Tamen denove nenio estis farebla: la simplan, honestan homon oni ja ĉiam friponas kaj venkas. Foiral iris hejmen kaj metis sian stumpan dudeknaŭmil-kelkon en la malgrandan skatolon post la ŝtono en la kameno. Kiel alie estus, se tio estus ronda tridekmilo! Kia barbara maljusto!

Jen estis pri kio mediti vespere. Foiral multe meditis ĝin. En la fino li decidis, ke neeble estas agi sola, kaj li alvokis Arago'n, Quès, Lafago'n, Vigné, Barilles. Sed ne Guidon. Estis ja Guido, kiu diris al la viro, ke li pagis tro alte la domon, kaj per tio hirtigis lin kontraŭ Foiral. Restu Guido for el la afero.

Al la aliaj li klarigis ĉion tre emfaze, "Nek unu parenco en la tuta regiono. Kaj en tiu libreto, karaj amikoj -- vi ja vidis mem -- dek, dekdu, dekkvin, eble dudek el tiuj eksterordinaraj biletoj."

"Kaj se iu poste serĉos lin? Iu el Ameriko?"

"Do, -- ke li foriris, freneza, marŝante, kiel li ankaŭ venis ĉi tien. Al frenezulo migranta, la monon disĵetanta, ĉio ja povas okazi."

"Estas vero. Ĉio povas okazi."

"Necesas ĝin fari antaŭ ol la notario venos,"

"Jes. Ĝis nun eĉ la pastro ne vidis lin."

"Justo devas esti, miaj bonaj amikoj, sen ĝi la homo ne povas vivi. Estas netolereble, ke homon, honestan homon, oni prirabas je cent dek frankoj."

"Ne, tio estas netolerebla."

En la sama nokto tiuj tre honestaj homoj eliris el siaj domoj: domoj, kies altaj pilastroj el blanka stuko kun la nigraj interombroj aspektas, en lumo luna kiel ankaŭ en brilo suna, kiel amaso da blankaj ripoj starantaj en la dezerto. Malmulte interparolante, ili vojiris supren kaj frapis ĉe la domo de la fremdulo.

Post mallonga intertempo ili revenis, ankoraŭ malmulte interparolante, kaj ŝoviĝis unu post unu en siajn ege mallumajn pordaperturojn kaj -- fino.

Dum tuta semajno la vilaĝo vidigis nenian ŝanĝon. Eble nur, ke ĝiaj mallumoj kaj silentoj, tiuj truoj en la intensa lumo, estis pli profundaj. En ĉiu nigra interno sidis viro, kiu posedis du el tiuj bonegaj biletoj, kiuj komandis tridek mil frankojn. Tia havaĵo briligas la okuloin kaj spicas la guston de la soleco, ebligante al la homo (kiel la pentristo estus dirinta) partopreni la naturon de la tarantulo, senmova ĉe la angulo de sia tunelo. Sed la artiston ili jam ne rememoris klare. Lia babilado, lia ridado, eĉ lia fina kriaĉo, postlasis neniun eĥon. Ĉio jam forpasis, kiel la krakado kaj fulmo de la hieraŭa ŝtormo.

Do ekster la matenaj kaj vesperaj taskoj, gurditaj per la rutino ĝis nerimarkeblo, ili sidis hejme, solaj. La edzinoj apenaŭ kuraĝis alparoli ilin, kaj ili mem estis jam tro riĉaj por alparoli unu la alian. Guido ekkonis la kialon (ĉar sekreto ĝi estis nur por la mondo ekstera) kaj Guido estis furioza. Sed lia edzino insultadis lin de mateno ĝis vespero kaj lasis al li neniom da energio por riproĉi siajn najbarojn.

Je la fino de la semajno Barilles salte aperis en la pordokadro de sia domo. Liaj dikfingroj estis puŝitaj en la zonon; el plumba koloro lia vizaĝo ruĝiĝis je koloro pruna, lia teniĝo esprimis nervan decidiĝon.

Li transiris al la domo de Arago, frapis kaj sin apogis ĉe la pordofosto. Arago, elirinte, sin apogis ĉe la alia fosto. Dum kelka tempo ili parolis pri neniaĵo. Poste Barilles, forĵetinte sian cigaredstumpon, oblikve sed simpatie aludis pri iu malgranda kampo, apartenanta al Arago, sur kiu troviĝis budo, kelkaj vitoj kaj grandeta bosko da olivarboj.

"Estas diable", diris Barilles, "kiel la vermo penetras nuntempe en la olivojn. Tia bosko, iam estus valorinta ion."

"Estas pli ol diable", diris Arago. "Kredu aŭ ne, kara amiko: en certaj jaroj mi rikoltas ne pli ol por trimil frankoj el tiu bosko."

Barilles eksplodis per sono, kiu povus prezenti ridon. "Pardonon!" li diris. "Momente mi pensis, ke vi diris tri mil. Tri cent, jes. Mi supozas, ke en bona jaro vi facile atingas tion."

La interparolo progresis tra frazoj de ĝentilo, sarkasmo, kolero, furioza malespero, ĝis ĝi finiĝis per kora manpremo kaj la vendo de la kampo al Barilles por dudekkvin mil frankoj. Oni alvokis atestantojn: Barilles transdonis unu el siaj biletoj kaj ricevis kvinmil da kontanto el la skatolo, kiun Arago tenis en sia kameno. Ĉiu estis kontentega pri la vendo: oni sentis, ke nun la aferoj moviĝas en la vilaĝo.

Ili ja. Antaŭ ol la kunularo disiĝis, jam komenciĝis traktado por la vendo de la muloj de Vigné al Quès por okmil, la cedo de la korkkoncesio de Lloubes al Foiral por dekmil, la fianĉiĝo de Roustand-filino al la frato de Vigné kun doto de dudek mil, kaj la vendo de diversa kolekto da latunaj objektoj apartenanta al s-ino Arago por sesdek kvin frankoj, post fervora marĉandado.

Nur Guido restis ekster tiu vigla trafiko, sed okazis, ke Lloubes, survoje hejmen kun la haŭto plena de vino, enpaŝis foje tra la dompordo de la pario kaj rigardis ekspertize lian edzinon de plando al verto, de verto al plando, tri fojojn. Tra la amare paŭta mieno de Guido briletis milda interesiĝo, neperfekte kaŝita.

Sed tio estis nura komenco. Baldaŭ posedaĵoj komencis ŝanĝi el mano kun miriga rapideco kaj je altiĝantaj prezoj. Ĝi estis efektiva furoro. La kontanton oni elfosadis el sub pavimŝtonoj, el pajla ŝtopo de matracoj, el kavoj en trabo kaj el truoj en la muro. Laŭ la degelo de tiuj frigoritaj kreditoj la vilaĝo ekfloris kiel orkideo sur seka branĉo. Ĉe ĉiu negoco fluis la vino. Veteranaj malamikoj premadis reciproke la manojn. Maljunetaj fraŭlinoj brakumis junajn svatantojn. Riĉaj vidvoj prenis al si junajn edzinojn. Iuj fervoruloj vestis ĉiutage sian plej bonan nigraĵon. Unu tia estis Lloubes, kiu pasigadis la vesperojn ĉe la domo de Guido. Guido vagadis en la vilaĝo, ne plu malkontenta, kaj oni vidis lin marĉandi jungilaron ĉe Lafago kaj unuarangan pafilon ĉe Roustand. Kuris ankaŭ famo pri ia tre speciala festo por la vinrikolto, sed tion oni nur flustris, por ke la pastro ne aŭdu ĝin dum siaj vizitoj.

Foiral, daŭrigante sian rolon de gvidanto , faris skue aŭdacan proponon. Temis pri tio, ke oni eĉ plibonigu la tutan mulvojon ĝis la ŝoseo sur la montara rando, por ke la ŝarĝaŭtoj povu atingi la vilaĝon. Oni kontraŭis, ke la salajrokosto estus grandega. "Jes", diris Foiral, "sed ni mem enspezos la salajrojn. Kaj ni ricevos duonon pli por nia produktaĵo."

La propono akceptiĝis. Nun eĉ la stratbuboj partoprenis la ĝeneralan prosperon. Barilles retitolis sian butikon "Granda kafejo de la Universo kaj Pireneoj". Vidvino Layau provizis ĉambron, manĝon kaj veston al certaj neligitaj junaj virinoj kaj aranĝis diskretajn amuzvesperojn.

Barilles iris al Perpignan kaj revenis kun ŝprucigilo, kiu duobligos la fruktadon de lia nova olivbosko. Lloubes iris, kaj revenis kun tuta garbego da sinjorinaj subvestoj, fasonitaj de la diablo mem! Du-tri fervoraj kartludantoj iris kaj revenis kun novaj kartaroj tiel pompe brilaj, ke oni kvazaŭ ĉerpadis el ili nurajn asojn kaj reĝojn ... Vigné iris al kartokunveno kaj revenis kun longa nazo.

La trafiko, ĉiam pliiĝanta, postulis ĉiam pli kaj pli da kontanto. Foiral faris novan proponon. "Ni iru ĉiuj al Perpignan -- jes, la tuta trupaĉo! Ni marŝos en la bankon, klakos la biletejn sur la tablon kaj montros al la ĉemizuloj, kien apartenas la mono. Knaboj, ni lasos ilin sen unu franko."

"Ili havos ankoraŭ la cent dek", diris Quès.

"Diablo prenu la cent dek!" diris Foiral. "Kaj, knaboj post tio ni -- nu -- ha, ha! ĉiu homo foje pekas, ne vere? Oni diras, ke sola flaro de unu el tiuj estaĵoj valoras kvindek frankojn. Ebriige! Tapiŝoj sur ŝtuparo, ruĝaj haroj, ĉiaspeca malĉastaĵo. Do morgaŭ, ĉu?"

"Morgaŭ" rekriis ĉiuj, kaj morgaŭ ili foriris en siaj plej rigidaj vestoj, kun brilantaj vizaĝoj. Ĉiu viro fumadis kiel kameno kaj ĉiu estis lavinta la piedojn. La vojaĝo estis grandioza. Ili haltigis la aŭtobuson ĉe ĉiu trinkejo kaj pri ĉio vidita ili demandis la prezon. En Perpignan ili restis kune en densa falango; se la urbanoj ilin rigardis, ili rerigardis duoble pli forte. Dum ili transiris al la banko, "Kie estas Guido?" diris Foiral, ŝajnigante lin serĉi inter la anaro. "Ĉu li ne kunprofitas?" Tio ekridigis ĉiujn. Malgraŭ la tuta peno ili ne povis regi la trajtojn. Ili ankoraŭ spasme ridegis kiam la svingopordoj fermiĝis post ili.


Vortklarigoj

Frigori. Konservi per malvarmo.
Nek. Eĉ ne (en popolidiomo).
Ŝutro. Fenestrokovrilo.

Surealismo (P.V.: surrealismo). Moderna introspekta skolo de pentristoj.