Enkomputiligis Don HARLOW

Morto de superstiĉo

de Palma GRAND

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 139-146


Tie, kie prahistorie aĝa monto boras sian nubotufan pinton en bluon de la firmamento kaj kie sub protekto de densa arbarpelerino kaŝas sin ruinoj de forgesita antikva urbo, staris giganta ŝtoniĝinta arbotrunko. Kun siaj du branĉoj, malespere etendiĝintaj al la senkompata ĉielo, ĝi similis al homo senkapigita kaj kriplamana. Ĝi averte signis, ke de tie supren al al montpinto vastiĝas tabua tereno: imperio de malicaj gnomoj, elfoj, vagantaj fantomoj. Ve al tiu, kiu transpaŝas la limon!

Ĉe tio ŝtoniĝinta arbotrunko la vojerarinta timigite haltis momente, poste rapide turnis sin por fuĝe reveni al proksima vilaĝeto, kiu iom pli sube, sur la montdeklivo pasigis sian monotonan vivon. Sed tiu momenta halto sufiĉis por ĵeti rigardon trans la zonon de la densaj arbetaĵoj al la rokoplena pejzaĝo, kie abunde troviĝas nigre oscedantaj faŭkoj de grotoj, embuskaj fendegoj kaj al la tre fora montpinto, sur kiu staras kolosa statuo de diino, blanke brilanta en la sunradioj. Ŝi tenas lancon en sia dekstra mano, sed el ŝia maldekstra mano, defende pozanta, mankas la ŝildo. Ĝuste tiu mankanta ŝildo vigligis la fantazion de la homoj kaj multcentjara onidiro asertis, ke la ŝildo, tre verŝajne defalinta pro tertremo, orname havas kapon de monstro, kiun ekrigardi sufiĉas por tuj ŝtoniĝi. La aserton ŝajnis pravigi tiuj strangaj, sed ĉiam homformaj rokoj ĉirkaŭ la statuo de la diino.

Fakte, ke malgraŭ averto, spite al severa malpermeso dum la jarcentoj troviĝis kelkdekoj da entreprenemaj bravuloj, kiuj kuraĝis penetri sur la tabuan terenon, sed ve, neniu revenis el ili al la homa mondo. Tie, trans la ŝtoniĝinta arbotrunko, ŝajnis ĉesi ebleco por homa ekzisto kaj sole vivaĉis sporade arbetaĵoj inter la rokoj kaj ĉirkaŭ tiuj kuradis nur timemaj lacertoj.

Tamen la plej riskemaj gejunuloj de la vilaĝeto ŝtelis sin en la densaĵon ĉirkaŭ la ŝtoniĝinta arbotrunko por sekrete renkonti sin. Precipe la filinhavaj patrinoj pensis ofte pri la timiga haltigilo kaj ili konstante avertis la svateblajn knabinojn, ke tiuj ne vagadu tie, ne rigardu tien, ĉar la danĝero ĉiam viglas, neniam dormas. La junularo ŝatas la malpermesitajn aferojn; jen heredaĵo depost Adamo kaj Eva, kiuj preferis la malpermesatan frukton kaj ne pensis pri perdo de la edeno. Ili bone ĉirkaŭrigardis, observadis kaj fine rimarkis, ke de la ŝtoniĝinta arbotrunko kondukas tre mallarĝa paŝejo ien supren al la direkto de la montpinto. Kompreneble, se iu el la gejunuloj parolis pri tio, la maljunuloj de la vilaĝo tuj akuzis lin aŭ ŝin pro mensogo.

-- Vi parolas sensencaĵon! Tie regas teruro kaj homaj piedoj ne povis tretefari tian paŝojn. Se ĝi ekzistas, ĝi estas fantomtretita.

La protesto kaj neado estis tro brua por kredi pri ties sincereco. La maljunuloj tre bone sciis tion, sed la neadon ili opiniis la plej efika por reteni la riskemulojn. Legende malnova historio rakontas, ke de tempo al tempo aperis tute ne fantomforma estaĵo por forrabi aŭ postuli unu el la junulinoj de la vilaĝo. Sed pri tio oni ne rajtis paroli. Tio estis multcentjara sekreto de la vilaĝanoj. Lastfoje antaŭ pli ol jardeko okazis tia virinpostulo kaj tiam la ruza vilaĝestro en konsento kun la maljunuloj elektis senparencan junan malfeliĉulinon kaj kondukis ŝin al la ŝtoniĝinta arbotrunko dum senluna nokto. Pri la malaperinta junulino poste oni disfamigis, ke terura fantomo fortrenis ŝin.

La scivolema junularo flustradis inter si ankaŭ pri tio, ke ĉiufestotage la maljunuloj de la vilaĝo alportas nutraĵon, diversajn manĝaĵojn al la ŝtoniĝinta arbotrunko kaj noktomeze dum la sama tago tre maljuna homo aperas, kolektas la manĝajojn kaj post ioma ripozo li reen ekiras sur la paŝejo. Liaj neprizorgita eksteraĵo, longa barbo, longaj haroj donis fantomecan aspekton al li, se iu estus havinta tiom da kuraĝo, ke li sekvu liajn paŝojn, li estus vidinta nur tre lacan, sortmuelitan maljunulon bonkoran kaj mildvoĉan ... Sed neniu riskis tian ŝteliradon.

Ĉe tiaj noktaj ekskursoj la matena lumo jam videbligis la rokojn, arbetaĵojn, kiam la maljunulo atingis sian kaŝejon. Ĝi estis tre fortika, muskokovrita marmora kabano, kvazaŭ ĉi tie forgesita el la mitologia tempo kaj kiun eĉ la feraj dentoj de pasintaj jarmiloj ne kapablis diserigi, detrui. Li metis la alportitan manĝaĵon sur la marmoran tablon, paŝis al la kuŝejo de junaspekta virineto kaj karese tuŝis ŝian frunton. Post ŝia vekiĝo li montris al la akiraĵo. Ŝi senvorte kapjesis. Jen ilia tuta konversacio.

Post momentoj aperis sana, fortika knabeto, apenaŭ dekjara. Li kuris al la maljunulo, ĉirkaŭprenis lin, sed lia rigardo esprimis riproĉon.

-- Aveto, jen denove vi ne kunportis min, kvankam delonge vi promesas tion.

-- Nepeto mia -- li ekĝeme respondis -- vi ja povos fari la saman vojon ĝis tediĝo. Tion fari estos via devo ĝis la lasta tago de via vivo. Vi estas mia sola posteulo, al kiu mi povos transdoni tiun ĉi postenon. Tiel, kiel mia patro faris tion antaŭ sia morto. Tiel, kiel niaj prauloj dum jarcentoj gardis la lokon, avertis la erarvagintojn, klopodis savi ilin de la ŝtoniĝo.

-- Aveto, kaj se mi ne havos emon resti ĉi tie? Kio povos okazi, se mi dezirus vidi la vivon en la valo?

La mano de la maljunulo averte leviĝis.

-- Por vi ne ekzistas alia ebleco krom resti ĉi tie. La rompo de tiu devoplenumo kaŭzus morton, pereon de multaj senpekaj homfratoj. Rigardu eksteren, rekte al la montpinto! Tie, sur la nubokovrita loko gardostaras la diino. Sur ŝia ŝildo sorĉoforta kapo de monstro, kiun vidi signifas ŝtoniĝon de ĉiu mortema homo. Antaŭ jarcentoj nia familio ricevis la eternan devon zorgi pri la sankta tereno kaj malhelpi tion, ke la homoj veku la koleron de la diino. Por vi ne ekzistas ŝanco por foriri, ĉar ankaŭ sur via frunto troviĝas la eta stigmo, kiu montras al la homoj, ke vi ne apartenas al ilia mondo kaj rimarkinte ĝin ili havas la rajton repeli vin ĉi tien aŭ pereigi vin pro rompo de devoplenumo. Tiel estas, nepeto mia kaj vi devas esti fiera pri la honoro, atinginta vin kiel ankaŭ viajn praulojn.

-- Aveto, vane vi volas ŝarĝi mian animon per la timige peza devoplenumo -- protestis la knabeto. -- Iam ankaŭ mi maljuniĝos kaj mortos. Kiu paŝos tiam en mian lokon?

-- Via filo, nepeto mia. Vi vidos, ke ankaŭ vi trovos amantan sinofereman virinon, kiel trovis tian ankaŭ mi, ankaŭ via patro, ankaŭ niaj prauloj. Inter la virinoj ne estas maloftaĵo la -- oferema animo. Sen ĝi ne ekzistas patrineco.

La maljunulo tre milde, kun komprenema simpatio rigardis al la juna virino, zorganta pri la manĝaĵo ĉe la tablo. Ŝi aspektis kvazaŭ enkarniĝinta riproĉo pri damna devo, kiun la egoista krueleco de ruzaj maljunuloj trudis al ŝi antaŭ pli ol jardeko. Ŝia surdmuteco, senbruaj paŝoj, molaj gestoj elokventis pri rezigno, inerteco, indiferento. La pala rigidiĝo sur ŝiaj trajtoj mildiĝis, sereniĝis, kiam ŝia rigardo ripozis momenton sur ŝia fileto obstina. Ŝi ja ne aŭdis liajn vortojn, sed lia sinteno korkarese rememorigis ŝin pri tiu brava, bonkora viro, al kiu ŝin iam ligis la decido de la vilaĝanoj. La karaktero de la patro ŝajnis reaperi, en la fajreranta brilo de la okuloj, en la vervaj gestoj de ŝia filo. Ŝi ekĝemis. Turmenta penso pelis for la momentan mildiĝon: penso pri eterna sklaveco.

Jaroj pasis. La knabeto junuliĝis. Li fariĝis belstatura viro, vigle atentema kiel la cervo, forta kiel la bubalo kaj kuraĝa kiel la leono. Li konis ĉiun groton, ĉiun rokon. La konstanta batalo kontraŭ la elementoj hardis liajn muskolojn, la bonkora sunbrilo donis bronzan tonon al lia korpo kaj la maljuna aveto instruadis lin pri ĉio, kion ankaŭ li mem heredis de siaj antaŭuloj. Lia patrino, la bonkora surdmutulino, jam delonge ripozis en kaverno kaj la junulo plene transprenis la laboron de sia aveto, kiu nun senzorge sidadis sur ŝtonbenko dum sunvarmaj tagoj.

La aventuremo, ribela dubo ofte instigis lin al la montpinto, sed la ĵura promeso, donita al la avo, la enradikiĝinta devosento ĉiam retenis lin. La tento konstante logis lin por malkovri la sekreton de la mistera foro, tamen li sukcesis venki ĝin per alia, ne malpli forta tento, kiu pelis lin al la homa komuno, al la montdeklive vivanta vilaĝo. Por rifuĝi de la turmenta soleco li ofte ŝtele serĉis la embuskojn en la arbara densejo, de kie li nerimarkate povis observi, spionadi la viglan junularon, dancantan sur paŝtejo apud la vilaĝo, kaj la knabinojn, kiuj postagmeze kutime vizitis la proksiman vejneton de fonto por ĉerpi akvon. Kelkfoje li provis proksimiĝi al la ludantoj, al la akvoportantinoj, sed ĉiufoje teruritaj rigardoj, malamika sinteno repelis lin en lian kaŝejon. Li estis juna, bela mildkora, sed tamen lia malzorgita eksteraĵo vole-nevole nutris la superstiĉemon de la vilaĝanoj. Jen fantomo avida vagadas en la densejo ĉe la stoniĝinta arbotrunko.

Foje, post longa kaj tre abunda pluvado -- estis ja printempo -- aperis svelta, belstatura knabino kun kruĉo en la mano ĉe la inunde ŝveliĝinta bordo de la rivereto. Ĝia rapidkura torento eltordis la kruĉon el ŝia mano kaj portis ĝin rekte al lia direkto. Li lerte kaptis ĝin kaj transdonis ĝin al la ektimigita knabino. Dum longa momento ili rigardis unu la alian. Ŝiaj okuloj esprimis hezitan dankon, la tremetantaj lipoj ektiriĝis je vibranta rideto, tamen en tiu momento li sentis, ke la vivo montras sian sunbrilan flankon al li en la unua fojo.

De tiu tago la brilanta okulparo magnete tiris lin al la loko, proksima al la fontovejno. Ĉiufoje, kiam li havis okazon vidi ŝin, kapti ŝian ĉiam pli mildan, pli kuraĝan rideton, kun ĝoje batanta koro li revenis al sia silenta hejmo. Tiam lia kantema humoro eĉ gajigis la lacan koron de lia aveto. Konsolaj, eĉ aŭdacaj revoj forgesigis la terurplenan misteron de la montpinto. Sed tiuj sopirataj renkontoj ne ĉiam sukcesis. Horojn, tutan tagon li vane atendis por revidi la feineton de sia animo. Tiam li sentis la plenan pezon de sia damna soleco.

-- Aveto -- foje li demandis -- kia virino estis via edzino? Kial mia panjo tiel frue forlasis min?

La maljunulo longminute silentis antaŭ ol respondi.

-- Jes, jes ... Tre malfacile estas respondi al viaj demandoj. Vere, ili tro frue forlasis nin ... tro frue ... jes, jes ...

-- Ĉu ili forlasis nin? -- kaj momenta miro vibris en lia voĉo.

-- Jes, jes ... Ili tro frue foriris por ripozi en fundo de groto ... Rigardu ĉirkaŭe, nepeto mia -- la maljunulo montris al la rokoj -- Nur kardo, ŝtonrozoj povas vegeti ĉe ni. Kiam vi plantas delikatan floron inter ili, vane vi vartos ĝin, ĉar ĝia sorto estos baldaŭ ftiziĝo, forvelko... La delikataj floroj ne havas longan vivon ĉe ni.

Post iom da medito la junulo senvorte faris sian hejman laboron. Kelkfoje lia rigardo reve direktiĝis al la montopinto.

-- Aveto -- li rekomencis -- se iu virino venus kun mi ĉi tien, kia povus esti ŝia sorto?

-- Demandu la diinojn, kiuj ŝpinas la fadenon de nia vivo. Sensuke vegetanta floro baldaŭ folvelkas.

Li sentis, kvazaŭ nevidebla mano estus rulinta pezan ŝtonon sur lian bruston. Lia koro kunpremiĝis. De tiu tago li evitis la proksimon de la vilaĝo, kvankam atendanta okulparo senpacience sopiris je lia apero. La vana atendado vualis la brilantan okulparon per amaraj larmoj. Eĉ siajn amikinojn ŝi evitis pro la ĉagreno kaj ili vane klopodis forpeli ŝian malgajon per petolaj kantoj, ludoj. Ŝi kuris for de ili en la densaĵon de la arbaro kaj tie, sekrete priploris sian malfidelan -- fantomon. Tiel okazis, ke foje malgraŭ la evito li vid-al-vide renkontis ŝin.

-- Diru, lastatempe kial vi evitas min? -- ŝi riproĉe demandis.

-- Ho, floreto mia, plej kara, per mia ĉirkaŭpreno mi velkigus vin, per mia kiso mi venenus vian vivoforton. La floro de la valo baldaŭ formortas tie supre inter la rokoj, kie nur la kardo kapablas trovi por si sufiĉan vivosukon. Mi amas vin, sed ... sed ... sciante tion ni ne povos esti unu paro.

-- Sciu do, eĉ tiam mi forvelkos, se vi forlasos min -- ŝi diris plorvoĉe kaj subite forkuris, malaperis en la densaĵo, vane li volis retrovi ŝin.

Dum la reveno al la hejma kabano liaj pensoj maturigis decidon en li kaj en la malfrua vespera horo, kiam li ekkaŭris al la piedo de la avo, li faris sian demandon al la maljunulo.

-- Aveto, diru, ĉu estas eble, ke floro forvelkas en la valo?

-- Jes, jes, se oni ne akvumas ĝin.

Post ioma pripenso li decidis plekti plu la ĉenerojn de la parolo.

-- Aveto, ĉu mi estis ĉiam obeema nepo via? Ĉu mi senvorte plenumis viajn ordonojn?

La maljunulo aprobe jesadis per la kapo.

-- Ĉu ne vere, ke vi retenis min, kiam mi sopiris iri en la vastan mondon kaj vi avertis min pri mia devo, pri la multcentjara devo de nia familio? Ĉu ne vere, ke vi retenis min ankaŭ tiam, kiam mi volis ekiri al la montopinto por rigardi rekte al la terura sekreto, kiu katenis vin, min, niajn praulojn al ĉi tiu loko? Vi ĉiam aludis pri via malforteco, maljuneco. Ĉu ne?

La maljunulo denove nur kapjesadis.

-- Se nun mi dirus al vi, ke mi amas bravan knabinon, vi certe respondus, ke mi alportu ŝin ĉi tien.

La kapo de la maljunulo ree iom lace, iom peze jese konsentis.

-- Kaj, aveto, se ŝi ne kapablos vivi ĉi tie, kio okazos?

-- Nepeto mia, nian sorton direktas pli potencaj ol ni, homoj -- fine li ekparolis. -- Ni povas kaj devas nur humile subiĝi.

-- Neniam mi deziris kontraŭi vin, aveto. Vin mi ja tre amas, sed ne ekzistas potenco, kontraŭ kiu mi ne kuraĝus batali. Mi estas forta, sentima kaj aŭdaca.

-- Sed vi ne havas rajton komenci batalon, nepeto mia, ĉar post via falo viktimiĝus centoj kaj miloj.

-- De kiu vi scias? -- Sur liaj trajtoj reflektiĝis obstina dubo, riskema spito. -- Ĉu vi mem iam provis atingi la montpinton? Ne! Vi simple kredis al la onidiro kaj senzorge lasis pasi vian vivon.

-- Senzorge!? -- La maljunulo konsternite ekkriis. -- Multe pli malfacile estas porti la pezan jugon de longa vivo ol pro senpripensema juna vervo ekiri al la certa morto.

-- Ĉu vi estas certa, ke tie, sur la montpinto, la morto atendas ĉiun vivanton? -- La ribelemo senpacience kaj akratone vibris en la voĉo de la junulo. -- Mi bone scias ja, ke dum mia tuta vivo neniu kuraĝis ekiri al la supro, eĉ neniun mi renkontis, kiu paŝis sur nian terenon.

-- Vidu, tio pruvas, ke la homoj en la vilaĝo same estas konvinkitaj pri la danĝero kiel estas mi, miaj prauloj, nia tuta familio. Cetere, rigardu al la statuo de la diino! Ĉu vi ne rimarkis tie kaj tie, ĉirkaŭ la diino, tiujn ŝtoniĝintajn homojn?

-- Nu, se ĉio estas imagaĵo, se tie troviĝas nenia mistero, nenia danĝero?

-- Jes, la certa morto atendas ĉiun aŭdaculon, kiu volas penetri en la sekreton kaj kiu riskas batali kontraŭ la misteraj fortoj. Vi similas al viaj avino kaj patro. Ili same, kiel vi nun, ribelis kaj volis deskui de si la devoplenumon. Vian avinon la patrina amo pelis al la monpinto, ĉar ŝi volis liberigi sian filon, vian patron el la katenoj, kiuj ligas nin ĉiun al tiu ĉi damna devoplenumo. Vian patron la amo al via mildkora patrineto kaj al vi devigis fari la saman vojon al la supro kaj neniu el ili revenis.

-- Ĉu vi akompanis ilin per via rigardo? Ĉu vi ekvidis ilin atingintaj la montpinton?

-- Via avino nerimarkite komencis sian marŝon en nokta mallumo. Miaj okuloj estis tro plenaj de larmoj por vidi la malaperon de via patro en la mistera alto.

-- Sed, aveto, se vi mem ne vidis ilin, sekve vi eĉ ne povas scii, ĉu ili atingis la supron aŭ ili simple falis en fendegon nekonatan? Vi mem ja ne konvinkiĝis per propraj okuloj pri la fakto de la ŝtoniĝo.

-- Ho ve, nepeto mia, en vi ribelas la eterna dubemo de la juneco. Ĝi vualigas vian klaran pensokapablon. Vin konvinki ne povas la sobro de la spertoriĉa maljuneco.

-- Vi pravas. Nenio kaj neniu povas konvinki min, sole la propra, la persona travivaĵo. Nenombreblaj generacioj kredis en tio, ke ŝtone rigidiĝas ĉiu pro ekvido de monstra kapo, sed ankoraŭ neniu atingis la montpinton dum jarcentoj por atesti pri la vero aŭ mensogo, por kiu vi, nia tuta familio oferis sian liberon.

-- Mi ja diris al vi, ke ...

-- Jes, ke troviĝis aŭdacaj homoj, kiuj torturitaj de la sama dubo kiel mi, ekiris al la malcerta vojo kaj neniam revenis, sed ĉu ili atingis la pinton? Jen, kion mi ne kredas! Dum sunbrile klaraj matenoj mi ofte povis vidi la marmore brilan figuron de la diino, sed neniam mi rimarkis la ŝtoniĝintajn homojn ... Mi scias, kion vi volas diri. Jes, tiuj homformaj figuroj ĉirkaŭ la statuo ... Sed ĝuste pri tio mi same dubas, kiel pri la tuta historieto. Tiuj strangaj figuroj povas esti simplaj rokoj, similaj al tiuj, kiuj abundas sur nia gardata tereno. Jes, mi dubas, dubas, kaj milfoje dubas. Nenio kaj neniu povas min reteni de tio, ke foje mi ekiru por konvinkiĝi pri la vero aŭ mensogo, sklaviganta nian familion dum jarcentoj.

La maljunulo malespere, sed energie levis sian voĉon por deklari la malpermeson.

-- Ne, ne! Mi ne permesas. Pensu pri via devo! Almenaŭ ĝis tiam vi devas resti, ĝis virinon vi estos portinta al la hejmo kaj ĝis vi estos zorginta pri via posteulo, infano sekvonta vin je via posteno.

La unua fojon en la vivo li rnalo- beeme skuis la kapon kaj tre decide, krude respondis.

-- Mi ne plenumos vian deziron, aveto. Hodiaŭ mi tute disponas pri mia vivo, mi povas agi nur por mi. Miaj paŝoj estas senŝancelaj, miaj okuloj agle akraj kaj ne erarvagantaj. Kiu scias, la respondeco pri propra familio ne farus min hezitema, erarema en paŝoj kaj agoj? La vojo, al kiu hodiaŭ kun plena trankvilo mi povus ekiri, eble pro miaj prizorgatoj morgaŭ ŝajnus ankaŭ al mi terurplena, timiga. Nun ne!

-- Kiel vi pensas la efektivigon de tia entrepreno? Kion vi volas fari, tie sur la montpinto se entute vi havus liberan agopovon?

-- Dum senluna nokto, sub protekto de la mallumo mi rampus ĝis la pinto. Tiel mi volas komenci la batalon kontraŭ la sorĉopova monstra kapo, ornamanta la ŝildon, kiu verŝajne kuŝas ie ĉe la piedestalo de la statuo. Mi frakasos la ŝildon, ĝiajn pecojn kaŝos en la fundon de la tero. Neniu vidu plu! Ĉar mi mem ne vidos ĝin pro la mallumo. Kiel venkinto mi revenos. Sed se tamen la sorĉo frapos min kaj mi ŝtoniĝos, ĉar mia batalo ne estis finita en nokta mallumo, do tiam vi kaj ĉiuj, rigardantaj al la montpinto, en sune klaraj matenoj, povos vidi min ŝtoniĝinta antaŭ la statuo de la diino dum postaj jarcentoj. Tiam mi estos la gardanta avertilo. Kredu, aveto, pli bone estas stari kiel ŝtono samloke dum jarcentoj ol ekzisti kiel vivanta homo, damnita je stagnado inter vivo kaj morto.

La maljunulo profunde klinis sian kapon sur la bruston.

-- Mi ne plu havas vorton por vi, sed eble tiu knabino, kiun ...

-- Ne, ne! Ŝi ne sciu pri tio! Mia floreto, kondamnita je rapida velkiĝo! Se mi revenos, ni estos liberaj, ni ĉiuj, la tuta vilaĝo kaj ni ekmigros por trovi novan hejmon ie en la mondo kaj tiam mi havos la esperon teni ŝin longe floranta, pompanta. Se mi ne revenos, almenaŭ mi ne devos rigardi ŝian baraktadon, malrapidan velkiĝon.


Ĉiam plidensiĝanta nubovualo kaŝis la stelaron kaj ankaŭ la luno estis subiranta al la horizonto, kiam la junulo forlasis la hejmon por ekiri al la supro de la monto. Lia rigardo adiaŭis, kvankam eĉ momentan timon pro la eblaj danĝeroj li ne havis en sia koro. Li ekipis sin. Longan ŝnuregon, ĉekanon sur la ŝultro kaj fortikan bastonegon en la mano li havis. En duonhelo li marŝis pli ol horon sur tre bone konata tereno kaj ĝuste kiam li atingis la nekonatan parton malaperis la luno kaj peĉonigra nokto kovris ĉion antaŭ li.

Stumble faletadante li daŭrigis la marŝon, singarde palpetante li pasis antaŭen en la mallumo. La antaŭeniro ĉiam pli kaj pli devigis lin al fortostreĉo, al atento pri ĉiu paŝo. La bastonegon li jam delonge lasis for ie. Eĉ la akro de la ĉekano difektiĝis. Pro vundetoj liaj manoj sangis, pro faletoj li havis doloron jen tie jen aliloke sur sia korpo. Kelkfoje li vole-nevole devis ripozi longajn momentojn, eĉ okazis, ke li sentis, kvazaŭ ĉiu forte estus forlasinta lin. Li forskuis la inertiĝon kaj denove daŭrigis sian baraktan rampon al la ĉiam pli abrupta supro. Kiom longe daŭris tiu fortmuela strebado, li ne sciis, sed certe pasis longaj horoj. Antaŭen! Antaŭen! Supren! Ju pli multiĝis la malfacilaĵoj, des pli li sentis sian destinitecon por malkovri la sekreton, kiu trudis eble sensencan devoplenumon al liaj prauloj, al lia tuta familio kaj kiu nun disige staras inter li kaj ŝi. Nur antaŭen! Supren! Supren!

Fine li sentis, ke liaj piedoj atingis altane ebenan lokon. Mi venkis, jen la montpinto -- li pensis, sed en tiu momento la nokto perdis sian netravideblan nigron kaj oriente lumo de krepuskiĝo heligis la konturojn de ĉio ĉirkaŭ li.

-- Mi perdiĝis -- li ekĝemis kaj la teruro, timo pro la proksima minuto spasme kunpremis lian koron. Per siaj manoj defende li kovris siajn okulojn. Profunde li ekspiris por ankoraŭfoje senti sian junan vivon kaj poste malrapide li levis sian kapon.

-- Do estu mi averto ŝtoniĝinta por haltigi la postirontojn, se tiel estas skribite en la libro de la sorto!

Kun firma decido li larĝe malfermis sian rigardon, kiu renkontis la iom ironian kaj tamen milde saĝan rideton sur marmorvizaĝo de la diino. Strange, sed tiel ŝajnis al li, kvazaŭ tiuj ŝtonlipoj moviĝas en la unuaj radioj de la leviĝanta suno. La vortoj de la diino mirakle formiĝis en lia interno kaj la senvoĉan parolon li aŭdis ie interne kaj ne tra la aero.

-- Mi estas la scio, la lumo kaj vi, mortemuloj, erarvagantaj en nokto de superstiĉoj, pensas pri mi malican kruelecon. Rigardu min malfrua ido de iam glora gento! En mi kaj per mi la homa genio fariĝis nemortema. Mi staras ĉi tie ne por detruo, sed por progreso de la mondo.

La rigardo de la junulo longe admiris la majestan marmorstaturon de la diino, kiu tenis longan lancon en sia dekstra mano kaj la maldekstran defende tenis antaŭ si. La terurfama ŝildo mankis. Iom pli fore, ĉirkaŭ la statuo, staris ruino de antikva templo kun pli malpli tempomorditaj mitologiaj figuroj, skulptitaj el bazalto. Jen la homoj, ŝtonigitaj de la homa superstiĉemo!

La sunardo abunde ŝutis siajn radiojn al la montpinto kaj ĉio kune inspiris pian admiron al la junulo, kiu volis sin terenĵeti antaŭ la diino kaj tiam ... tiam lia rigardo ekvidis vertikale abruptan, tre profundan fendegon antaŭ si. Momenta sveno, palpebrumdaŭra hezito estus kaŭzinta lian falon, lian certan morton. Ho, la sunleviĝo savis lin el la pereo. Malsupre, sur la fundo de la fendego dise kuŝis frakasitaj homaj skeletoj, ostoj, restaĵoj de viktimo en la batalo kontraŭ la homa stulto kaj inter ili ronda, plata blankaĵo: la ŝildo de la diino.

-- Ho, glora diino, mi reportos ĝin al vi, ke vi povu defendi vin kontraŭ la kalumnioj!

Sian ŝnuregon fiksinte ĉirkaŭ roko li malsupreniĝis sur ĝi. Tuŝante la rosoplenan marmoran tabulon momente zigzagis tra lia kapo la penso pri ebla ŝtoniĝo, pri legendoj kaj onidiroj. Pro subita decido eksvinge sian ĉekanon li returnis la ŝildon kaj ... liberiĝinta rido erupciis el li ... la ŝildo havis ne kapon de monstro, sole palmogirlandan ornamaĵon ... Lia rido eĥis longe triumfe.


Post tagoj la tuta junularo dancis ĉirkaŭ renversita ŝtoniĝinta arbotrunko, kiun la komuna fortostreĉo puŝis for el vojo, farota de ili, al la montopinto. Inter la rokoj, kie dum jarcentoj nur la fantomoj vagadis, gajaj grupetoj de vilaĝanoj klopodis supren en la karesaj sunbriloj. Ĉio ŝajnis montriĝi en nova vesto, en mildiĝinta aspekto. Ĉiu ŝajnis esti festenanta en liberiĝinta humoro.

Ĉe le sojlo de la iam morna gardoknabo staris juna paro. La viro kun serena rigardo, turnita al la montpinta diino, ridetis kaj ame tenis sian parulinon en ĉirkaŭpreno. La virineto sindone premiĝis al lia brusto kaj per sia rigardo sekvis la lian. Ili longe longe ĝuis la vidon de la diina statuo, marmore brilanta, kies maldekstran brakon ŝirme kaŝis la -- iam malbonfama ŝildo.

Nur sole unu homo ŝajnis afliktite funebri dum la ĝenerala trankvila ĝojo: la longhara, longbarba, kurbdorsa maljunulo. Kun fermitaj palpebroj li sidadis sur la ŝtonbenko antaŭ la hejmo kaj de tempo al tempo larmoparoj ruliĝis tra liaj vangoj. Ĉu li ploris pri sia sensenciĝinta vivo, pri la senĝojaj jardekoj? Ĉu turmentis lin la gajeco de la homoj, ŝajne primokanta lian fidelan devoplenumon, la damnan heredaĵon tra generacioj? Ĉu la morto de tiu superstiĉo -- ŝajnis al li -- bagateligis la valoron, sencon de la tuta vivo kaj senigis lin eĉ de tiu honoro, kiun li havis por si mem? Kiu scias? Okazas tiel ne nur en la fabelo.