Enkomputiligis Don HARLOW |
Aŭstra fama, humanisma poeto.
Aŭskultu min, diversaj vi popoloj, portante la armilojn tra la mond', nur vane nun rivalos viaj voloj, labor' por vi ne restu en estont' --! Ĉar en landar' per novaj artikoloj fondiĝis unu familia rond': ĝis nun nacia estis la afero, per ni komencu komunuma ero! Hodiaŭ ne ekzistas plu la baroj de la montar', kaj flugas telegram' trans kontinentoj kaj tra vastaj maroj kaj unuigas filojn de Adam'. Ĵurnaloj estas novaj venkantaroj -- sen cel' lumetas jen malsama flam' -- kunligis ili sentojn kaj kutimojn, ĉu volas vi disŝiri la animojn? Ni ĉiuj estas nun mondcivitanoj, neniu, ho, da ni maljesu ĝin! Nacioj lernis kiel la infanoj, la unu de alia -- kredu min! Kaj kion vi elprenis for el manoj de la praavoj, ne plu lasos vin. Ĉe la gepatroj estis edukado, ĉe ni jam ennatura nur agado! Scipovos verki ankaŭ en estonto, nacioj vi, grandagojn faru vi! -- Se metas vi la kronon sur la fronto, alian fronton jam ornamos ĝi! Vi restos riĉaj, fortaj -- sur la monto de la feliĉo -- vi, nacioj, vi! Nur unu mankos ĉiujn vi egale: ne verkos plu naci' originale! Kaj vi aliaj, kiuj jam rapide antaŭen iris al la mondkultur' -- nacioj, kiuj forte kaj solide ne celon jen, ektrovis vojon nur, egalas vi aliajn, kiuj fide nun sekvis vin ilia per natur' -- ĉar vidu vi -- laŭ la ordon' de Dio, ho, ne ekzistas ie finacio! Vi ĉiuj rajtas vivi laŭ kutimo, enskribu vin en libro de agad' -- la sankta leĝo kuŝas en animo, malam' foriĝu post la batalad'. Disŝiru ne, en signo de l' estimo vi unuiĝu ilin per verkad' -- la celon de la monda historio atingu nun nacio post nacio. Ankoraŭ staras netuŝebla muro de sanga malkompreno inter ni -- ankoraŭ staras Babilona turo, rivaloj lingvoj estas ĉiuj vi! Ankoraŭ for de la ĉielazuro eterna pac' ne venos tien ĉi -- pro tio, aŭdu vi, malgraŭ fanfaroj de la kultur' ni restis do barbaroj! |