Enkomputiligis Don HARLOW

Malnova estona popolkanto

elestonigis K. KALOCSAY

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 113

Ve, ni veraj vendituloj,
senigitaj servutuloj,
kruelsortaj kaj sensavaj,
sub la prem' de servoj sklavaj.
Nokte ni staras, tag' nin streĉas,
bastonbat' la haŭton breĉas,
sangon suĉas sort' mizera,
plursemajna pun' karcera.
premas manojn peza ceno,
pulsas fingroj pro la peno,
sangvezikoj sur la manoj,
vundaj kaloj sur kalkanoj.
Helpe de nokt' ni herbon serpas,
fojnon forki luno helpas,
vilaĝmeze viglas heloj:
vibra lum' de vakskandeloj.