Enkomputiligis Don HARLOW

Profeto

de Mikhail LERMONTOV

elrusigis I. ĤOVES

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 171


Romantika, maltrankvila granda rusa poeto, demona forto. Li mortis kiel la heroo de lia romano "La heroo de nia epoko".

De kiam donis la Sinjor'
Al mi profetan ĉiokonon,
Legadas mi en homa kor'
Kruelajn paĝojn de malbono.

Mi ekpredikis al la mond'
De am' instruon kaj de l' vero.
La proksimuloj je respond'
Ĵetegis ŝtonojn en kolero.

Mi ŝutis cindron al la vert',
El urboj for rapidis laca,
Nun, kiel birdojn, en dezert'
Min nutras manĝo didonaca.

Al mi laŭ Dia testament'
Obeas tie ĉiu besto
Kaj ĉiu stel' en firmament'
Aŭskultas min kun ĝojatesto.

Se foje en tumulta strat'
Mi ŝtele iras ombraloke,
Grizhara ridas homofrat'
Kaj al infanoj diras moke:

Al vi ekzemplu lia sort'.
Fieris li en hommedio.
Stultul' asertis: lia vort'
Alperas voĉon mem de Dio.

Rigardu do al lia fat':
Li vagas nuda kaj mizera,
Malsata, pala, senespera
Kaj ĉirkaŭita de malŝat'.