Enkomputiligis Don HARLOW

Emil Schwantner

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 160


Reliefo pri Bruno Gahler

Akademia skulptisto kaj amiko de Esperanto forlasis nin la 18-an de dec. 1956 en Salzelmen-Schönbeck en la soveta zono de Germanujo. Tie li vivis post 1945, kiam li forlasis sian hejman regionon la sudetgermanan Riesen montaron (Riesengebirge).

65 jara li post laborplena kaj peniga vivo mortis. Kiel filo de simpla ministo kaj montkamparano li naskiĝis. Baldaŭ oni rimarkis eksterordinaran talenton en la knabo. Post laboro en porcelanfabriko li venis per helpo de spertuloj al la akademio en Prago, kie li flanke de la famaj ĉeĥaj skulptmajstroj Myslbek kaj Stursa ricevis altan rekonon, post tiu studa tempo li laboris ĉe sudetgermana skulptisto Metzner en Berlino. Li kunlaboris dum la konstruo de la popolbatala monumento en Leipzig je la gigantaj figuroj kaj ĉe multaj aliaj famaj verkoj de la majstro.

Unu de liaj lastaj kreaĵoj estas per unua premio distingita figuro de "Suferanta homo" por viktimoj de koncentrejoj.

Schwantner imprese bildigis la suferojn en la trajtoj de homo, kiu sendefende estas sferita al la turmentkapricoj de potenculoj. Schwantner, kiu tre intersiĝis por nia lingvo, dokumentis tion per ago en siaj lastaj vivtagoj, li modlis reliefon de sudetgermana Esperanto-pioniro el sia hejma regiono.

Suferanto