Enkomputiligis Don HARLOW

El la "Senbilda Bildlibro"

de H. C. ANDERSEN

eldanigis Birthe TRAERUP

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 120-121


Enkonduko

Estas mirinde! kiam mi sentas pleje varmon kaj ĉarmon tiam kvazaŭ ligiĝus miaj manoj kaj lango; mi ne povas reprodukti, ne klare eldiri tion, kio estas en mia interno; kaj tamen mi estas pentristo, tion atestas mia okulo, tion ili konfirmas ĉiuj, kiuj vidis miajn skizojn kaj bildojn.

Mi estas malriĉa junulo, mi loĝas en unu el la plej mallarĝaj stratoj, sed lumo ne mankas al mi, ĉar mi loĝas alte kun vido al ĉiuj tegmentoj. La unuajn tagojn post mia alveno al la urbo premis min malvasto kaj soleco; anstataŭ arbaro kaj verdaj montetoj formis nun mian horizonton nur grizaj fumtuboj. Eĉ ne unu amikon mi havis ĉi tie, eĉ ne unu konata vizaĝo min salutis.

Iun vesperon mi staris malgaja ĉe la fenestro, mi malfermis ĝin kaj elrigardis. Ho, kiom mi ĝojiĝis! Mi vidis vizaĝon konatan, rondan afablan vizaĝon, mian plej bonan amikon de la hejmo: estis la luno, la kara maljuna luno, senŝanĝe la sama, precize kiel li aspektis, kiam li tie rigardetis al mi inter la salikoj ĉe la torfejo. Mi fingrokisis al li, kaj li brilis rekte en mian ĉambron promesante, ke ĉiuvespere dum sia promeno li vizitos min; kaj tion li honeste faras; domaĝe, ke li povas resti nur mallonge. Ĉiufoje li rakontas al mi ion, kion li vidis la pasintan nokton aŭ la saman vesperon. "Pentru nun, kion mi rakontas," li diris dum sia unua vizito, "tiel vi havos belan bildlibron." Tion mi nun faras de multaj vesperoj. Mi povus en mia maniero krei novan "Mil kaj unu noktoj" en bildoj, sed estus verŝajne tro multaj. La jenajn mi ne speciale elektis, sed donas kiel mi aŭdis ilin; granda genia pentristo, poeto aŭ tonartisto pli gravan verkon faru el tio, se li volas; tio, kion mi montras, estas nur skizoj sur papero, kaj inter ili miaj propraj pensoj, ĉar ne ĉiun vesperon venis la luno, ofte baris ĝin unu nubo aŭ du.

Unua vespero

"Pasintan nokton," jen propraj vortoj de la luno, "mi glitis tra la rivero Ganges: miaj radioj provis trapenetri la densan heĝon, kiun plektas la maljunaj platanoj dense volbiĝantaj kiel kiraso de testudo. Tiam venis el la densejo hinda knabino, gracia kiel gazelo, bela kiel Evo; estis io aera kaj tamen ronde firma je la filino de Hindujo, mi povis vidi la penson tra la delikata haŭto; la dornaj lianoj disŝiris la sandalojn, sed rapide ŝi paŝis antaŭen; la sovaĝbesto, kiu venis de la rivero, kie ĝi jus sin refreŝigis trinkante, pretersaltis timeme, ĉar la knabino tenis enmane brulantan lampon; mi povis vidi la freŝan sangon sur la delikataj fingroj, kiuj kurbe formis ŝirmon al la flamo. Ŝi aliris la riveron, metis la lampon sur la fluon, kaj la lampo forveturis; la flamo flagris, kvazaŭ ĝi estus estingiĝonta, sed ĝi brulis tamen, kaj la nigraj, trembrilaj okuloj de la knabino sekvis ĝin per animrigardo malantaŭ la longaj silkaj franĝoj de la palpebroj; ŝi sciis, ke se la lampo brulos ĝis malapero, tiukaze vivas ankoraŭ ŝia amanto, sed se ĝi estingiĝos, li jam mortis; kaj la lampo brulis kaj tremis, kaj ŝia koro brulis kaj tremis, ŝi surgenuiĝis kaj preĝis; ĉe ŝia flanko kuŝis en la herbo la malseka serpento, sed ŝi pensis nur pri Brama kaj pri sia fianĉo. "Li vivas!" Ŝi jubilis, kaj de la montaro resonis: "li vivas!"