Enkomputiligis Don HARLOW

Tagoj sen eĥo

Romanĉapitro el Estu bona, filo mia

de Sijepan JAKŜEVAC

elkroatigis TAKAĈ Zeljko

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 156-158

Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Stjepan Jakŝevac: esperantisto de antaŭ du jaroj. Laŭ profesio li estas radio-parolisto. En Januaro ĉi tiun jaron li estis elektita kiel vicprezidanto de la klubo en Zagreh. Li havas ĉirkau 40 jarojn, kaj la unuan kroatlingvan poemkolekton li eldonis iom antaŭ la dua Mondmilito. Post kelkaj tagoj verŝajne aperos lia nova (kroatlingva) poemkolekto "Mi eĥiĝas per maltrankvilo". La tradukitaĵo estas el lia romano: Estu bona, filo mia. Gi estas speciale grava por ni esperantistoj, ĉar la verkisto en la temo traktas Esperanton en ĝia plena valoro, ligita kun la persona kaj tutmonda tragedioj.

Longis la posstagmezo, la ĉambro estis senbrua, kaŝanta malsanulon.

Estis aŭdebla nur zumo de muŝoj someraj.

Elstrate audiĝas de tempo al tempo, brufaraj, pezaj marŝobatoj. Soldataj botoj surportas malserenan vizaĝon kaj la grizkoloran militkaskon.

Kaŝoside, malantaŭ fenestro, li ne alrigardas siajn krurojn. La krurojn kiujn li ne plu havas. De la seĝa sidobreto ĝis la planko, faldiĝintaj kruringoj zig-zagas interplekte, malkaŝante sian senenhavan internon.

Li demetis radio-detektilajn orelaŭskultilojn por ripozigi zumajn orelmembranojn. Ondoaŭdiĝis la melodioj, malaperadis, refortiĝadis kaj estis ili nek ĝuo, nek balzamo: interplekte kun ili ŝvelaperis senesperaj meditoj, barostaris iaj vortoj, memorataj en la plejforo de lia revemo. Resonis nur la botopaŝoj de la soldatoj gardostarantaj, en la strato, iam tiom humila. Patrino, multaj patrinoj, multaj patrinoj sen filoj siaj, la urbeto ennokxe kun pafkrakado,

Jen, iu nun kaŝiras sub noktovualo. Kien? Neniu forlasas liton sian senbezone. Ĵus li interrompe aŭdis ion, krom la muziko ... breĉatakoj sur ĉiuj batalkampoj ... kontraŭbatalanto postlasis hekatombojn da mortintoj kaj vunditoj ... likviditaj iaj enmontaraj bandoj ... la nova armilo, -- baldaŭ uzota, eĉ ekster pensopovo homa ... troas jam, sufiĉas, ĉesu.

Li jam preskaŭ estis forgesinta ke la batalkampoj ankoraŭ frekventas, li ne deziris rigardi eĉ la bildojn pri ili, kiel marŝas ili, pri invadiro ilia: kiam ili tretiris trans lin, eĉ tiam ili ne haltis ... ne ... ne. Kaj nun marŝopremas ĉiuflanken, trans aliajn regionojn, popolojn kaj landolimojn, tra landoj terortimigitaj, tra vojoj senhomaj ... Kiam ili haltos? Kiam haltos ili kun feraj rampantaj maŝinoj? -- neniam, neniam -- haltos ili.

Por ne rigardi la kruringojn tiom malplenaj, tiel senpovaj li kontraŭdirektis la pensojn pri la bildoj fremdlandaj, aranĝinte ilin en sin, por trompkonduki la okulon, por forfuĝi de si mem, Sed la imagitaĵo, surpremas lin kaj li naŭze observis ilin, kaj rifuĝis al si mem, al ĉambro sia.

Kie estas nun la dometoj eligantaj ŝvebe la striojn tra la kamentuboj? Kien forfuĝas la bonaj homoj, nekonatoj sennomaj? Eĉ birdo neston sian havas. Kien celas etaj plorantaj infanoj? Ĉu iu vunditojn flegas? Kie estas la humilaj, bonrigardaj ĉevaloj irigitaj al batalejoj, kiuj tiom malobeis tion, -- plenaj je supozo?

Li murmurflustris malserene: talpon kaŝas la herbokovraĵo, eĉ serpento trovas la kaŝejon, sed la homejoj estas ruinigitaj, elrabitaj. Kie estas revenĝontoj por forpeli la envagintajn, nevokitajn, grizkaskulojn for de hejmaj sojloj, ĉar ili venis kun fajrominaco, kun flamo en ŝtelamo. Kaj ili imagas sin la nova jun-dio ĉiopova. Senhalte ili pluiras kun ŝirodento enbuŝe. Kiu irigis ilin? Kiuj mamnutris ilin por iĝi tiaj? Freneziĝu ili, senkonsciiĝu ili. Ho, la patrinoj iliaj ho la patrinoj, revoku ilin, Clara kaj Ilse aŭ Gertruda kaj ankaŭ vi Lucia aŭ Alma, revenigu ilin ĉiujn ĉi, viajn filojn, ke ili reiru, ke ili revenu tuj, mensogu ion ajn: "ke vi malsanas stertorantaj, ke vi mortas." Revoku ilin, ankoraŭ malfrue ne estas, ne ankoraŭ, ĉar aliel ankaŭ ili malfruos, ĉar ili dronos en la senrevenan mallumon, ke ili ekiru al hejmo sia, al la sia, al la sia, al vi. Pli necese ke hodiaŭ ol morgaŭ tion ili faru, eble eĉ la vivantaj restos, voku ilin, voku ilin, ĉar la malŝato granda surŝvebas ilin mem, kaj sur la infanojn naskitajn kaj naskotajn, ĉar la hontigo estas nemezurebla ĝis mondofino; ĉio kion ili faras, ne pluirigu ilin, diru al ili, ho karaj patrinoj, konstruigu laŭtparolilojn, la malgrandajn mirindajn aparatojn sur la urboplacoj, en la pasejoj, sur la domtegmentoj kaj kriu kaj plorpetu, kaj petegpostulu, tio ja malproksimen aŭdebliĝas, tra la mondo tuta, kaj ili aŭdos, aŭdos tion Konrad. Heinrich kaj Mario, ankaŭ Pietro, Kurt kaj Josef, infanaĝe ili estis bonaj, obe-emaj; iam bonaj kaj nun senkore forkondukitaj, trompataj, disirintaj, vagantaj. Laŭtkriu, ne indulgu vian voĉon, ke ili revenu hejmon sian, al sia fajrujo familia, ĉar vi solas, tutsolas, ekkriu al ĉiuj, al ĉiuj, ĉar la patrinvorto aŭdiĝas plejmalproksimen, kaj infanoj iliaj kriegu, ĉar tio ankaŭ malproksimen vastiĝas, ke ili ankaŭ voku plore: Patro, patro, ke infanoj singultparolu, paĉjo, paĉjo, ĉar la infanvoĉoj estas ĉiopovaj, kaj aŭskultos la patroj trans riveroj, montoj kaj maroj, -- ekbrilos la okuloj indiferentaj, spasmogrimacos la rigidaj vizaĝoj mortigantaj, kiam ili tion aŭdos; ektremos la ŝtoniĝintaj eroj de l' koro iama; voku senĉese, ĉar ili ne tute ŝtonoj ankoraŭ estas, ĉar multaj ekster sia volo pafis kaj persekutis -- kaj pereis ... tiuj ĉi, neniam plu revenos, sed restas ankoraŭ multaj, ilin vi voku insiste, seninterrompe, ĝis kiam ankoraŭ vi vivas, ne indulgu vian gorĝon, ĉar multaj estas jam distranĉe malfermitaj jes estas, estas jes multaj, mi ĵuras al vi pri tio. Viaj, ja infanoj tiel agas kaj eĉ pli aĉe, kaj eĉ pli aĉe. Ho vekriu ĉiuflanken ĉar oni ja aŭskultas, per taŭgaj aparatoj, per la hominventoj ili la vokon vian malproksimen aŭdigos, disaŭdigos fulmorapide, vastigos, dissendos fulme. Obeu, aŭskultu min, ankoraŭ vekriu, ankoraŭ ploru kaj ankaŭ vi desur la alia mondoparto malserena, ĉar ankaŭ tie, ĉar tie ankaŭ oni semon de l' malamo ĝermigas. Sonosiko, kaj Sumaco, kaj Fumo kaj Himudo, ĉar ankaŭ la viaj erariras, obeemaj al gvidanto sia, kiu blindigis ilin. Revenigu ankaŭ ilin, ĉar ili ankoraŭ vivas, --ho, ĉu vi ne komprenis min, ĉu vi min ne komprenas ... ho, la lingvo restas nekomprenata.

Domaĝe, domaĝe, ho la patrinoj de la Mondo, infanoj de la Mondo, mi vane febrokrias, vane, vane, ĉar pravis la homoj noblaj asertante ni ĉiuj lernu la saman lingvon krom la sia gepatra, ni ellernu la lingvon fratigan kiu la nomon de la Espero havas, ke oni povu al ĉiuj diri kaj klarigi, ke al ĉiuj eblu kompreniĝi, la saman lingvon ni lernu, la simplan kaj ĉies egalan havaĵon, ho kial ĉiuj ne konas gin> Kial? Kial? La ravan Esperon, -- ke la manoj iam amikiĝu plenfide, ke oni komprenu la malklarajn vortojn nekompreneblajn, ho ke ni konu la stelon en Verdo, la verdan. Kaj semojn ni semu sekretajn super la tomboj de sinforgeso. Ni pontumu ĉiujn abismojn de la senbrida malamo, ke ni aŭdigu la nuran kanton de la Harmonio, -- sed kiun mi nun alparolu, ĉar nek iu aŭdas nek iu komprenas min, kvankam la milionoj da koroj malsimilaj sorbas la saman sukon. Eĉ la herbejon por la kunveno oni ne trovas, oni ne trovas, ne ĉiuj scias tion, diru interkonsente, jes tion ĉiuj ĵuras kaj tamen estas tiom disigitaj, kaj tiom dispartigitaj, limigitaj, malfortaj, kaj la voĉoj aŭdataj nur kalumnias venenige; nur venenigas, esprimas la dubon, minacon silenton, timon, senkomprene akuzas, ebriigataj, blindigitaj, venenigaj, kaj pro tio vane estas voki. Vane estas, ho la patrinoj niaj kaj viaj, ĉar ni ĉiuj per dornaĵo estas ĉirkaŭitaj -- disigitaj.

Ho, kiom malnovas, pramalnovas kaj tro malserenas ĉiuj vortoj similaj al tiuj ĉi.

Mutaj signaloj entempeste, en seneĥaj ejoj, multmilaj.

La Homon oni tretis, juna li estis, tute senkulpa, sed nun li vekrias, agonias kaj stertore parolas.

La nuno trovenenigis lin, nek vivas li, nek morta li estas.

Dronfalante liten, li agonie dentopremis la blankan litotukon, spasmomovis la muskolplenajn fingrojn, ŝirgratis la murojn, kriante al si mem en la litkusenon, en la ĉambrosilenton, de kiu li medite forvagis, por ke li ne vidu la kruringojn, la senenhavajn ujojn de korpo sia. Li aŭdigis siajn pensojn, plenvoĉe, sed li ne aŭdis sin mem. Li ere frakasiĝis, vagopense li konkludis:

Ankoraŭ vivas, tiu, TIU -- kiu min ... kaj mi ne plu homas ne.

Tiun sendis lia Estro, sed kial tiu obeemis, kaj tiu ja vidis, ke mi kuŝas sur la mia, ĉe MIA domsojlo li faligis pafe min. Ĉu iu akuzos lin? Kiu? -- mi demandas. Ho, kial silentas vi, domomuroj ĉiuj, kaj vi kunvivantoj, ho, la homoj, ho -- la patrinoj -- kie estas vi?

La Homon oni tretis veantan, helpokriantan, kaj li ĵetiĝas duonigita, li sufokiĝas senpova. La vortojn li sufokas, glutas, nek vivas li nek morta estas. La murojn li forskrapas kaj la straton la soldatboto kontrolas, kaj la vivo malapudas, apudas nur la malplenaj kruringoj. Tia lin trovas la vesperkrepusko, kaj la mallumo en mallumo, penetras.

Antaŭ li la nokto. Malplenas la koro. Kokerikoj ne aŭdeblas.

La junsuno en malproksimo. En malproksimo.

Tro malproksima.