Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Teatro en societo, redaktis Emilija LAPENNA

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 175


LAPENNA, Emilija: Teatro en societo. Eld. Kroatia Esperanto-Servo, Zagreb. 84 p.

Tre utila libreto kun teatraĵetoj facile adapteblaj en grupoj. La lingva vidpunkto tre simpatie renkontiĝas kun la amuzo, kiun la facilaj (en ne-kondamna senco) teatraĵoj kaŭzas. Literature la plej pretendemaj estas la drametoj de Emilija Lapenna, kiu almenaŭ en kelkaj celkonscie direktas sian diraĵon en la stilo de la mezepokaj "moralitatoj". Alivorte ŝi havas formiĝantan propran stilon; la penso kaj la intenco tute ne estas forĵetinda; male ŝt meritas kuraĝigon. Ankaŭ la du aliaj aŭtoroj Shertse Mulo kaj Mirko Mamuziĉ akcelas la nepran rezulton de la utila libreto per siaj, al la celo precize konvenaj kontribuaĵoj.

Ferenc Szilágyi