Enkomputiligis Don HARLOW

La ĉarto de la nova tero

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 162


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Nia legantaro certe memoras la artikolŝanĝon: "Flugantaj semoj" (d-ro P. Neergaard) kaj "Ekspedicio Sahara" (Richard St. Barbe Baker). Ambaŭ artikoloj aperis parte en Esp. (N. Pr. 1 kaj 4 1956), parte en la angla revuo "Trees and Life", kiu revuo estas la centra organo de la sube konigita naturdefenda movado.

Ni sugestas, ke se ni juste traktas la teron ni ne povas vivi korpe; se ni ne juste traktas niajn proksimulojn ni ne povas vivi socie; kaj se ni ne traktas la 'superan memon' juste ni ne povas vivi plene kiel individuoj.

Ni kredas, ke devas disvolviĝi pli ampleksa kompreno pri la vera interrilato inter ĉiuj vivoformoj, kun la celo atingi naturan ekvilibron inter mineraloj, vegetaĵoj, bestoj kaj homoj, ĉar la homo dependas ĉefe de la teraj vegetaĵoj por sin nutri kaj vesti. Por akiri nutraĵon, vestaĵon kaj ŝirmon sur ĉi tiu planedo, ni devas varti la teron kaj, aparte, ne malhelpi senmotive la naturan akvocirkuladon, ĉar tia malhelpo jam kaŭzis grandan grundoperdon de sur la tuta terglobo; kaj ni devas pro la justeco redoni al la tero la forĵetaĵon de ĉio kion ni prenas de la tero.

Ni sugestas, ke la akvo devas esti baza konsideraĵo en ĉiuj niaj naciaj kaj tutmondaj forŝtaj programoj; al fluoj kaj riveroj oni devas redoni la naturan movon; inundojn kaj senakvaĵon oni devas forigi. Arbaroj kaj arbarejoj intime rilatas kun biologia, socia kaj spirita bonstato.

La minimuma arbokovro por sekureco estas triono de la tuta tersurfaco. Ĉiu akvokapta regiono devus havi almenaŭ ĉi tiun proporcion de arbokovro, konsistanta el miksitaj specoj, inkluzive de larĝfoliaj arboj; unuspeca kulturo de kia ajn formo malutilas al la tero.

Ni kredas al la tradicia idealo, ke niaj kampoj devus esti 'kampoj en arbaroj', kiu signifas pejzaĝan kultivadon de ĉiu valo kaj ebeno, kun arbaroj en altaj lokoj, ŝirmaj zonoj, fruktarbejoj el miksitaj specoj kaj heĝaj arboj ĉie.


La Konsilantaro de la Homoj de la Arboj bonvenigus ĉiujn, kiuj simpatias kun la regeneraj celoj de la Societo, kaj kiuj deziras kunlabori kun ili por restarigi la necesan arbokovron.

Oni petas, ke Esperantistoj traduku la ĉisupran ĉarton en la proprajn lingvojn (krom la anglan kaj francan lingvojn) kaj afable sendu la tradukaĵojn al ni. (Adreso: The men of the trees, The Firs, West End, Southampton, Anglujo.)