Enkomputiligis Don HARLOW |
Vin ne teruras fakt-konstat' reala, ke am', doloro, por la bel' sentem' en homajn korojn de ĉiel' ne falas -- kaj en mireg' pasiva sen kompren' ne tristu vane super sent', percepto. En vi nur ĝermas, en eterna ŝanĝ', de okazadoj, ordoj resonaj je vivo fakt', komplika prov-objekto. Sorĉa vualo de ĉerizaj floroj kovras falaĵe koton de ŝose' -- kaj plura bel' de niaj sobraj horoj, je malbezona jam ŝanĝita kre', ne vanas tamen -- sen koncip' nenio maturas -- nur post la perviva kresk' el lud' infana, rev', fabelvizio, klaras de l' vivo riĉa malsimpleg'. |