Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Poeziaĵoj de Julian TUWIM

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/3, paĝoj 174-175


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

TUWIM, Julian: Poeziaĵoj. Kun la portreto de la poeto, 130 p. Eld. Polonia.

La pola kulutro omaĝas per tiu ĉi bele preparita libro al granda poeto, mortinta antaŭ 4 jaroj. Traleginte la dignan enkondukon de Artur Miedzyrzecki, subskribinto jene rezonis: Por ni la nomo de Tuwim ne povis esti nekonata, ne nur, ĉar li estis esperantisto, sed ĉar liaj verkoj ofte aperis en Esp.-traduko. Sed kion scias pri tiu ĉi sendube grava nomo -- ankaŭ el mondliteratura vidpunkto -- sveda enciklopedio, aŭ nova germana (Knaur). Nu nek la unua nek la alia mencias la nomon de Julian Tuwim. Jen nova pruvo, ke la internacia kulturo bezonas ĝuste nin, la esperantistaron, kaj ni danke metas tiun ĉi valoran libron en nian bibliotekon, kaj certe ne preterlasos la okazon atentigi la diversajn kulturrondojn pri la ekzisto de nekonataj valoroj.

La elekto lerte prezentas la "cent kolorojn kaj cent kordojn" de la poeto. Esence Tuwim estis kaj restis optimisto kun miksiĝo de melankolio, sed eble multe pli karakterize kun energia volo de la socia justo. Tio, kion li postulis de la vivo, estis, ke ĝi estu "mistera, de mistiko plene harmonia". Tiu sopiro al nobla, luma mistero, kiu aperas en la poemo "Fajro" (1918), restas karakteriza tralto de la poeto tra ĉiuj fazoj de lia evoluo. Kiu ajn koloro, kiu ajn kordo produktas la fonon de la poemoj, ili ĉiam estas sinceraj, emfazaj, neniam kliŝaj. Unu el la poemoj kristalklare diras jene:

Estis simple: arbaro kaj dolĉa momento.
Dekdu jarojn antaŭe. La horo matena.
Malantaŭ la arbustoj la mondo serena
Montriĝis -- mi salutis ĝin kun ĝoja sento.

Kiel freŝa aero! Post kafo kaj pano
Mi kuris al arbaro en frua mateno,
Sidiĝis sur la herbon kun la libr' en mano:
Ĉar morgaŭ min atendis grava ekzameno!

Mi aŭ malgaja estis aŭ min ĝoja sentis ...
Birdeto en folioj ekĉirpis serena.
Mi pensis: "birdoj ... arboj ... ŝi ... lernej' ..." -- silentis.
Mi sentis min ne ĝoja, tamen ne ĉagrena.

Mi ekpensis profunde -- por unu minuto
Pri io kaj pri ĉio, simple -- pri la tuto.
Tiom da jaroj pasis, ŝanĝo kaj progreso --
Mi ekpensis, kaj pensas ... daŭre kaj sen ĉeso.

(Trad. Jadwiga Rydygier).

Ĉu tiu ĉi paca tono ŝanĝiĝas en indignon, ĉu en amekstazon de la klasike belaj prozpoemoj, ĉu en la doloran nostalgion dum la ekzilaj jaroj en Sudameriko, aŭ en optimismon post la reveno: la poeto restas ĉiam la sama, li pensas ... daŭre kaj sen ĉeso. Ne estas hazardo, ke li verkis bravurajn infanpoemojn. Esence li gardis sian infananimon pura kaj aminda ĝismorte. (Legu ekzemple la infanpoemon pri la angoranta najtingalino, kies edzo venas malfrue hejmen kaj jene senkulpigas sin: "Kara, la vesperon mi admiris, -- Tiom belas ĝi, ke mi piede hejmen iris.")

Ĉiuj poemoj de Tuwim estas en traduko de novaj kaj malnovaj talentoj: Belmont, Lejzerovicz, Dratwer, Hodakowski, Karolczyk, Rytenberg, Wajsblum reprezentas la antaŭan aŭ transiran generacion, sed oni trovas ankaŭ novajn gravulojn, unuavice Andreon Rajski kaj la tradukintinon, kies nomon ni jam citis. Sed laŭdindaj estas ankaŭ la aliaj: Z. Jedrzejewski, J. Toczyski.

La libron kompletigas la belaj tradukoj de J. Tuwim mem, en kiuj li prezentis polajn verkistojn kaj ankaŭ lian ŝatatan Rimbaud.

Ferenc Szilágyi