Enkomputiligis Don HARLOW |
Unu el la postlasitaj, ĝis nun ne aperintaj poemoj de H. Adamson, kiu mortis en Estonio en 1946.
En tutmondtumulto mi mutas, iĝinte la nura observ', larmglutas, samtempe sangsputas -- malsanas kun plena verv', En mondpilgrimado enigmas la senc' de l' vagado kaj cel', feroce la vivo nin stigmas al frunto por morta elpel'. La penoj plej noblaj ja vanas, hihias, hahaaas harpi', en larmoj, en sango sin banas mokante pri jod' kaj ĉarpi'. Ho, kiel kadukiĝis homeco kaj kiel plifortiĝis bestec' ĉe domoj -- ho ve! -- sendomeco, por idoj de l' Hom' sennestec'. Homidoj -- la samaj birdidoj, -- kantemas kaj penas al alt', sed larmaj ĝuiĝas la ridoj kaj rompas flugilojn la salt'. |