Enkomputiligis Don HARLOW

Vespere

de Vladimir BEEKMAN

elestonigis Hilda DRESEN

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 146


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

... Li knabinon hejmen akompanis
man-en-mane iri estis hont',
tamen ŝin li ŝtelrigardis ame
promenante sur la Harju-mont'.

Ombris vojon arboj densfoliaj,
kiujn tuŝis vesperruĝa or' ...
La unua lernej fest' ilia
nur finiĝis antaŭ duonhor'.

Apud ŝi li sur altaĵ' ekstaris,
serioza iĝis la vizaĝ' --
ĉi vesper' el li junulon faris,
restis malantaŭe la knabaĝ'.