Enkomputiligis Don HARLOW |
Vidal, la trubaduro, amis Louve (Lupinon) de Penautier, plej obsede; nomis sin Lupo; pro pli forta pruv' ke nun li apartenas plene-cede al ŝi, kaj pro Lupino iĝis Lupo, li vestis sin en lupa felo, vokis ĉasistojn, kun ĉevaloj, hunda trupo -- la geamikojn li ĝislarme ŝokis -- "Mi estas la Virlupo de l' Lupin'! Mi estas ŝia Lupo! Casu min!" Kaj komenciĝis la freneza ĉaso, perversa ludo; sekvis lin survoje ĉasistoj sur ĉevaloj, kaj amaso da sangavidaj lupoj, kuris boje. Vidal rapide kuris; sed la hundoj lin kaptis, ŝiris, je la ĉasofino. Sangante en la fel' el dudek vundoj, li diris, "Portu Lupon al Lupino -- Jen, jen la ruĝaj pruvoj de sincero -- ĝojo, feliĉo, kulmo de l' ofero!" Li svenis, duonmorta. Oni portis la homan lupon en ŝirita felo al lia amatino. Li ne mortis, sed kuŝis longe en lupin-kastelo. Freneza kaj perversa amo? -- Jes. Sencela, idiota vivorisko? -- Nepre; sed, kamaradoj, jen konfes' -- ho amo! pli skarlata ol hibisko! Kiel mi volus kredi min kapabla de tia am', freneze malprobabla! |