Enkomputiligis Don HARLOW

La potenco de vino

(Araba popola legendo)

elarabigis J. KOHEN-CEDEK

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 137


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Antaŭ la kredema Mustafa aperis la Satano kaj diris:

-- Venis viaj lastaj vivtagoj, bedaŭrinda Mustafa! Tamen mi povas vin savi el la manoj de vivfalĉisto. Sed nur kondiĉe: aŭ eltrinku la vinon el mia kruĉo, aŭ ĝisdolore batturmentu vian edzinon, aŭ mortigu vian domserviston.

La konsternita Mustafa ne sciis kion respondi kaj ekpetegis:

-- Lasu al mi almenaŭ bone pripensi la aferon.

-- Nur unu horon! -- respondis la Satano.

Longe daŭris la turmentplena horo. Sed ĝi forpasis kaj la Satano reaperis kaj ekpostulis la decidiĝon.

-- Mi ne kapablas mortigi la senkulpan serviston, -- tremvoĉe diris Mustafa. Kaj mi havas nenian kaŭzon bati la edzinon. Donu do, la vinon!

Sed kiam fintrinkis Mustafa la kruĉon, rondturniĝis lia kapo kaj ekbolis lia sango. Ŝanceliĝinte li eniris en la ĉambron. Ekridetis lia edzino rimarkinte lin balanciĝanta. Ekkoleris Mustafa kaj komencis ŝin bati senkompate. Je ŝiaj vekrioj alkuris la domservisto kaj provis ŝin savi. Ekscitiĝis la ebria Mustafa, eltiris la ponardon kaj trapikis la serviston ĝismorte ...