Enkomputiligis Don HARLOW |
Blua brilo, birda trilo, petolema vent'; Plenas tero per espero ĝoj' ĉe l' firmament'. Trilas brila sonorilo al la ora hel', ardas oro, saltas koro, ĝue al ĉiel'. Ĉio ridas, arĝenttrile ridas kara vi. Antaŭ via kanta ĉarmo muta staras mi. |